Unua pagho



Tra la lenso
Malfacilas pashtado en la plej okcidenta parto de Interna Mongolio pro malbonaj ekologiaj kondichoj. La tieaj pashtistoj surmetas al feblaj kaproj tolan saketon ene kun maizo au alia furagho, por ke ili havu manghajhon kaj ne estu mortigitaj de aliaj bestoj dum pashtado.
ChPPIK-membro Li Mingfeng proponas, ke la shtata kaj partia sistemoj devas garantii la batalon kontrau koruptigho kaj honestan regadon. (Kontraukoruptigha ekspozicio: du apartamentoj de eksa vicurbestro de Shenyang achetitaj en Pekino por liaj parencoj per 3.38 milionoj da juanoj)
ChPPIK-membro Wang Zhongcheng opinias, ke oni devas bridi rapidan altighon de kuracaj pagoj kaj helpi malrichajn popolanojn kaj laborperdintojn en kuracado kaj aliaj medicinaj aferoj. (Dekstre: kun “Rimarkoj por enhospitalighontoj” en la manoj shi komprenas, ke shia malsana filino devas tuj elhospitalighi, char shi ne havas sufiche da mono por multekosta kuracado.)
ChPPIK-membroj diskutantaj en grupo
ChPPIK-membro el religia rondo
Zhang Haidi (en rulsegho) en la Unua Sesio de la 10-a ChPPIK
Pu Cunxin, fama china filmstelulo kaj kontrau-aidesa propagandanto, en la Unua Sesio de la 10-a ChPPIK
ChPPIK-membro Dong Li opinias, ke oni devas atenti kaj solvi la problemon, ke entreprenoj shuldas salajron al la dungitoj.
Yang Lan, membro de la 10-a ChPPIK kaj fama TV-anoncistino, pledas por firma batalo kontrau pirata eldono. (Dekstre: detruado de pirataj, obscenaj diskoj kaj eldonajhoj)
Unika reprezentanto de la 1-10-a TPK Shen Jilan chagrenighis, ke iuj kamparanoj ofte estas trompitaj. (Dekstre: kamparano Wang Guangshun kun la de li kulturita maizo suferinta de falsita kemisterko)
ChPPIK-membro Kang Yi alvokas lauleghe funkciigi minejojn por laueble redukti akcidenton en minejoj. (Maldekstre: ministoj laborantaj en laborkondichoj ege malbonaj)
Xu Deming, membro de la 10-a ChPPIK, opinias, ke la shlosilo por helpi laborperdintojn estas larghigi relaborigan kanalon kaj helpi ilin en teknika trejnado.

1 2 3 4 5 6


Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: webmaster@china.org.cn Tel: 86-10-68326688