La
filmo invitanta Olimpikojn al Pekino gajnis 3 premiojn
en la Internacia Festivalo de Sporta Televizio kaj Filmo
Lastatempe
la 21-a Internacia Festivalo de Sporta Televizio kaj Filmo
fermighis en Milano, Italio, kaj “Nova Pekino, Grandaj
Olimpikoj”, filmo invitanta Olimpikojn al Pekino,
gajnis 3 premiojn.
951 filmoj el pli ol 40 landoj
kaj regionoj konkuris en la festivalo, kaj 192 el ili
fine eniris la finalon. “Nova Pekino, Grandaj Olimpikoj”
reghisorita de Zhang Yimou, fama china reghisoro, gajnis
3 premiojn, nome Premion de la Plej Bona Filmo, Premion
de la Internacia Olimpika Muzeo kaj Premion de Honora
Girlando por la Plej Bona Sporta Filmo en dokumenta filmogrupo.
La filmo “Nova Pekino,
Grandaj Olimpikoj” estis projekciita en la malferma
kaj ferma ceremonioj kaj akiris altan takson de specialistoj
kaj filmistoj diverslandaj. La organiza komitato de la
festivalo instalis grandan ekranon sur la urbocentra placo
kaj en 9 horoj chiutage projekciis “Nova Pekino,
Grandaj Olimpikoj”, kiu altiris al si multajn loghantojn
kaj turistojn en la urbo.
(11/14/2003)
|