Chinio
permesas fremdlandan kapitalon en sia homrichfonta merkato
Lastatempe
la Personara Ministerio de Chinio kaj rilataj departementoj
de la registaro ellaboris “Portempan Regulon de
Administrado de Homrichfonta Perejo de China-Fremdlanda
Kapitalo”. Tio signifas, ke homrichfontaj perejoj
funkciigataj de fremdlanda kapitalo, kiuj konformas al
la kondichoj, rajtas fondi homrichfontan perejon funkciigatan
de china-fremdlanda kapitalo kunlabore kun china homrichfonta
perejo. La regulo difinas, ke homrichfonta perejo de china-fremdlanda
kapitalo ne povas dungi teknikistojn kaj administrantojn
al eksterlando, kiuj laboras por gravaj konstruado kaj
scienca esplorado shtatnivelaj au provincnivelaj; tiujn,
al kiuj la superaj instancoj ne permesas labori eksterlande;
kaj shtatajn oficistojn.
Homrichfontaj perejoj de china-fremdlanda
kapitalo devas esti konformaj al la jenaj kondichoj: chinaj
kaj fremdlandaj investantoj devas esti entreprenoj, kiuj
sin okupis almenau 3 jarojn pri homrichfonta perado; chiu
perejo devas havi almenau 5 funkciulojn, kiuj havas edukitecon
de supera lernejo kaj estas kvalifikitaj je perado; perejo
devas havi fiksan oficejon, kapitalon kaj oficejajn ekipajhojn;
la registrita investa sumo ne povas esti malpli granda
ol 300 mil usonaj dolaroj; fremdlanda investo ne povas
esti malpli granda ol 25 pocentoj, dum la china investo
ne malpli granda ol 51 pocentoj.
Post sia aligho al la Monda Komerca
Organizo, Chinio decidis pasho post pasho malfermi la
homrichfontan merkaton. En 2001 ghi publikigis “Regulon
de Administrado de Homrichfonta Merkato”, kiu unuapashe
permesis al fremdlandaj homrichfontaj perejoj fondi perejon
en Chinio kunlabore kun chinaj perejoj.
(10/09/2003)
|