Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Publikiĝis la unua numero de Unesko-Kuriero en 2020
2020-10-15

Post kelkmonata atendo, la unua numero de Unesko-Kuriero, eldonita de El popola Ĉinio kaj subtenita de Universala Esperanta Asocio, estis publikigita en UNESDOC antaǔ kelkaj tagoj.


Laŭplane la unua numero estas publikigita en junio. Tamen la pandemio de KOVIM-19 prokrastigis la aprob-procezon de ĝia ISSN-numero (trovidebla maldekstre en la kovrilo). Ricevinte ĝin antaǔ kelkaj tagoj, la redakcio tuj surrete publikigis la unuan numeron. Granda parto de la dua numero jam estas fintraduktita kaj en reviziado, kaj tuj komenciĝos la tradukado de la tria numero. Bonvolu sekvi nian facebook-konton por pliaj informoj.

 

10.10 Couier (Esperanto) 2020-1 final_00.jpg


La unua numero havas la temon “Radio: Pli forta kaj vigla ol antaŭe”. Per artikoloj sub 5 kolumoj, nome, Larĝa Angulo, Zomo, Ideoj, Niaj Gastoj kaj Aktualaĵoj, vi scias pri kial UNESKO starigis Internacian Tagon de Radio, kiujn neanstataŭigeblajn funkciojn radio havas, kaj kiujn rolojn ĝi ludas aŭ ludis en Hindio, Bukina Faso, Usono kaj Ĉinio.

 




La Esperanta versio estas kuntradukita de esperantistoj el diversaj landoj inkluzive de Italio, Germanio, Brazilo, Kubo, Ĉinio ktp.. Iuj el ili tradukis plurajn artikolojn kaj multaj artikoloj estis esperantigitaj el diversaj lingvoj.


La unua numero estas legebla kaj elŝultebla en la jenaj retejoj:

http://esperanto.china.org.cn/node_7117773.htm

http://www.espero.com.cn/node_7184254.htm

https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000372603_epo


Por aboni la paperan version, bonvolu kontakti nin per nia retpoŝto lamondo@163.com aŭ nia Facebook-konto Ĉina Fokuso.


La revuo estas eldonata kvarfoje jare. Ĉiu numero kostas 6,8 eŭrojn, jara abonkotizo kostas 27 eŭrojn, kaj dujara -- 54 eŭrojn. Pri afranko, kiu varias laŭ celloko, abonantoj povas kontakti nin.


Se vi volas interŝanĝi viajn opiniojn pri la unua numero kun aliaj legantoj, bonvolu sendi vian artikolon al lamondo@163.com.  

 

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio