Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lasao de Tibeto (II)
2015-06-25
 
 
 
    Daŭre antaŭen, la ŝoseo kondukas al la fosaĵo Zhayeba, en kies profundo staras la templo Zhayeba, unu el la kvar gravaj tibetaj kulturejoj de ermitoj por praktiki budhismon en antikva Tibeto. Laŭ onidiro "la spirito de Tibeto troviĝas en Lasao, kaj tiu de Lasao -- en Zhayeba; se oni venas al Lasao sen viziti Zhayeba kvazaŭ oni faras novan veston sen kolumo." La majesta sankta monto Lari Ningbu, kie antaŭaj generacioj praktikis sian religion, estas kruta kaj senhoma. Poste, al ĝi pilgrimis pli kaj pli multaj adeptoj, tiel ke la dezerta altaĵo fariĝis iom post iom tute impona templo sur apika krutaĵo post plurfoja rekonstruado. Kompare kun pilgrimantoj, kiuj fizike mezuras la teron per tutkorpa preĝado, turistoj povas ŝpari multajn tempon kaj penon dank' al la ŝoseo serpentumanta supren laŭ la montodeklivoj. La ĵipo prilumigas la montan vojon je mallonga parto antaŭ si, kaj post ĝi ĉio revenas al la obskuro. La ŝoseo estas ĉiam sub la piedoj. La libera menso kaj la kuraĝo akompanas unu la alian sur la vojo antaŭen.
     3   4   5   6   7   8   9   10   11   12    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio