Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lasao de Tibeto (II)
2015-06-25
 
    Lumoj el la lampoj de la ĵipo sin ĵetas sur la eksteran muron de la templo, kaj elvokas la bojadon de hundoj. La bojado kontraste manifestas la kvieton de la antikva templo en noktomezo. Blanka pagodo, nekompleta muro, groto, en kiu Srong-btsan Sgam-po praktikis budhismon, indiferentas en grizkoloraj lumoj kiel dum la pasintaj mil jaroj. La kurteno de la nokto silente falas sur la arbojn ĉirkaŭ la templo el kiuj eliĝas subtila aromo. Stariginte sian tripiedon, la juna fotisto celas per sia lenso tiujn antikvajn arbojn kaj la ĉielon: pasas 10 sekundoj, 20 sekundoj, 30 sekundoj... sur la lumigita ekrano sin montras pompaj floroj kiuj aspektas kvazaŭ prilumigita ĉielo.
     1   2   3   4   5   6   7   8   9   10    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio