Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dao De Jing De Laŭzi tra Wang Chongfang
2013-06-25

----Recenzo pri Dao De Jing de Laŭzi esperantigita de Wang Chongfang

 

Eugene de Zilah

 





 

    Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia. La ambiguaĵoj komenciĝas jam en la titolo ŝajne netradukebla de la verko. Kion alian ol netradukeblon ilustras la fakto, ke en preskaŭĉiuj etnaj lingvoj la verko estas konata per pli-malpli lerta transskribo de la ĉina titolo, pinjine: Dao De Jing1? Oni ofte parolas, por eviti tiun ĉi malfacilaĵon en la titolo-traduko, pri La Libro de Laozi, aŭ pri La Laozi. Ĉi tio eblas, ĉar la Maljuna Majstro (“lao zi” signifas tion ĉi) verkis, aŭ pli bone dirite: “diktis”, nur unu libron, en kiun li enmetis sian tutan saĝon.

 

    La malfacilon traduki la titolon de Dao De Jing, Étiemble (eble la plej fama franca ĉinologo) klarigas jene:

 

    “Laŭ la ĉina sintakso, la tri vortoj kiuj ĝin konsistigas povas konstruiĝi laŭ du manieroj:

 

    — ‘tao’ [dao] kaj ‘tö’ [de] estas sur la sama logika ebeno, kaj komplementoj determinaj de la vorto ‘king’ [jing];

 

    — ‘tao’ [dao] estas determina komplemento de ‘tö’ [de], kiu ĉi siavice estas determina komplemento de ‘king’ [jing].

 

    Laŭ adopto de la unua aŭ de la alia hipotezo, same korekta la unua kiel la alia el gramatika vidpunkto, oni do ekhavas:

 

    — la ‘king’ [jing] de la ‘tao’ [dao] kaj de la ‘tö’ [de], aŭ

 

    — la ‘king’ [jing] de la ‘tö’ [de] de la ‘tao’ [dao].

 

    Tio ĉi, eĉ sen ajna scipovo de la ĉina, povas signifi, evidente, nur du ideojn ege malsamajn”.

 

    Se ni do tradukas ‘jing’-on per ‘klasikaĵo; ‘de’-on, per ‘virton’ kaj ‘dao’-on, per “vojo”, ni havus du eblajn titolojn por la libro de Laozi: Klasikaĵo pri la Vojo kaj la Virto, kaj Klasikaĵo pri la Virto de la Vojo. Wang Chongfang hezite proponas la esperantan titolon: Klasikaĵo pri la Taŭo kaj Ĝia Virto, sed uzadas nur la tradician ĉinan titolon: Dao De Jing, pro la nedifineblo de la vortoj ‘dao’ kaj ‘de’. Mi faru do same!

 

    Sed kial la bele prezentita esperantigo de Dao De Jing estas tiel dika, 419-paĝa? Nu, tial ke ĝi estas kompleta verkaĵo por ĉiuj, eĉ por erudiciuloj. La plejparto de la tradukaĵoj de filozofiaj klasikaĵoj estas dulingvaj; tio ĉi estas nepra kondiĉo de ilia erudicia uzebleco. Kaze de la tre arkaia teksto de Dao De Jing, du lingvoj ne sufiĉas, ĉar la originala teksto estas verkita en lingvo fakte malsimila al la klasika mandarina lingvo, kaj ne estas komprenebla sen antaŭa studado. En la tradukaĵo de Wang Chongfang, ni do trovas tri skribitajn lingvojn: la esperantan, la originalan (kiu sekvas la tekston establitan de Wang Bi2 dum regado de la Wei-dinastio (220 – 265 pK) kaj la mandarenan.

 

    Pro mia nescio de la ĉina, mi ne estas fake kompetenta por recenzi la tradukaĵon de Wang Chongfang; tamen mi havas kun Dao De Jing pli ol kvindek-jaran spiritan kontakton: kontakton de amatoro, de homo, kiu amas tiun ĉi saĝo-tekston, kiu ĝin legadas, ĝin pridiskutadas kun siaj intimuloj, kiu petas de ĝi konsilojn por sia ĉiutaga vivo. Koncepte, mi ja havas sufiĉe solidan kaj tre belan ‘idolon’ de Dao De Jing en mia menso. Mi povas nur kompari la esperantan version tra Wang Chongfang al tiu ĉi koncepta mensobildo.

 

    Mi ekridetas legante la unuan piednoton, sub la unua ĉapitro, de la ĉina erudiciulo:

 

    “Mi preferas la formon ‘Taŭo’ al ‘Tao’, kvankam la dua estas akceptita de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉar la unua formo estas fonetike pli proksima al la ĉina vorto ‘dao’. Se mi prenus la formon ‘Tao’, laŭ la Esperanta gramatiko ĝia radiko devus esti ‘Ta-’ kaj ‘-o’ estus ĝia finaĵo, tio evidente ne estus preferinda. (p. 61)

 

    Evidente... tio ĉi memorigas al mi mian ŝokiĝon, kiam mi vidis aperon de kripligitaj radikoj en PIV, kaj pruvas, jam antaŭ la legado de lia libro, la seriozecon de la erudiciulo Wang Chongfang. La internacia radiko evidente ne estas “ta”, sed “tao”. Kian kompreneblan internaciecon povus havi la vortoj “taa”, “taisto”, “taismo”, “taeco”? Cetere, PIV ne kuraĝas listigi ilin; ĝi listigas “taoisto”-n kaj “taoismo”-n devenintaj de “Tao/o”. Se do la erara formo “Ta/o” ne malaperas en la fama vortaro, ni sekvu la ĉinan erudiciulon, kaj havu “taŭismo”-on, “taŭisto”-on kaj “taŭa”-on, kiuj, kvankam malhavante internaciecon, estas almenaŭ logikaj. Eble ne tro ĝenos, ke “taŭo” estas ankaŭ la nomo de la 19a litero de la greka alfabeto, tre uzata ankaŭ en sciencoj.

 

    Dum mia plenkreskula vivo, mi ofte estis devigata ripeti maksimon de Dao De Jing, venantan el la franca traduko farita de J.-J.-L. Duyvendak: “savoir qu’assez est assez est avoir toujours assez”, kies laŭvorta esperantigo estas: “scii ke sufiĉe estas sufiĉe, estas ĉiam havi sufiĉe”. Mi memoras pri mia ridanta edzino, kiu ĝin citas svingante 100-graman ladskatolon da moruo. Tiu ĉi maksimo troviĝas en la 46a ĉapitro de Dao De Jing. Mi do elektis tre subjektive tiun ĉi ĉapitron por iel taksi, per komparo al du franclingvaj kaj unu hungarlingva tradukaĵoj, la rezulton de la traduklaboro de Wang Chongfang.

 

    Jen do, kiel eble plej laŭvorta esperantigo de tiu 46a ĉapitro el la franca de J.-J.-L. Duyvendak3:

 

    “Kiam la imperio posedas la Vojon,

 

    oni eljungas la rajdĉevalojn por (havi)ilian sterkon.

 

    Kiam la imperio ne posedas la vojon,

 

    oni bredas la batalĉevalojn en la antaŭurboj.

 

    Ne ekzistas pli granda eraro ol aprobi la dezirojn.

 

    Ne ekzistas pli granda malfeliĉo ol ne scipovi havi sufiĉe.

 

    Ne ekzistas pli granda kulpo ol la deziro akiri.

 

    Ĉar scii ke sufiĉe estas sufiĉe, estas ĉiam havi sufiĉe. (p. 111)

 

    La sama 46a ĉapitro, el la franca de Liou Kia-Hway4:

 

    “Se la mondo estsas sur bona vojo,

 

    oni eljungas la rajdĉevalojn por sterkadi la agrojn.

 

    Se la mondo ne estas sur la bona vojo,

 

   la batalĉevaloj pululas en la antaŭurboj.

 

   Ne ekzistas pli granda krimo ol aprobi siajn dezirojn.

 

    Ne ekzistas pli granda malfeliĉo ol ne scipovi kontentiĝi.

 

    Ne ekzistas pli granda eraro ol voli ĉiam akiradi.

 

   Tiel, kiu scipovas kontentiĝi, tiu estas ĉiam kontenta.” (p. 49)

 

   Mia preferata versio pro la beleco de poezia lingvaĵo estas la hungara de Weöres Sándor5 surbaze de la proza tradukaĵo de TŐKEI Ferenc:

 

   “kiam subĉiele ekzistas la vojo:

 

    la ĉevaloj sterkadas la teron;

 

   kiam subĉiele forestas la vojo:

 

    sur la kampoj paŝtiĝas batalstalonoj.

 

    Ne estas pli granda sortobato,

 

    ol la sufiĉon ne koni,

 

    ankaŭ ne pli granda danĝero,

 

    ol la klopodo akiri.

 

    Tial:

 

    Tiun kiu kontentiĝas per la sufiĉa,

 

    nepras nomi kontenta.”

 

    (el hungarlingva PDF-aĵo reta)

 

    Ni retrovas tiun saman 46-an ĉapitron en la libro de Wang Chongfang jene:

 

    “Kiam la mondo estas regata laŭ la Taŭo,

 

    La militĉevaloj estas uzataj en terkulturado.

 

    Kiam la mondo estas regata kontraŭ la Taŭo,

 

    Eĉ gravedaj ĉevalinoj estas uzataj sur batalkampoj.

 

    Nenia malfeliĉo estas pli granda ol la malkontenteco;

 

    Nenia kulpo estas pli granda ol la nesatigebla avido.

 

    Tial tiu, kiu estas kontenta pri sia kontenteco,

 

    Ĉiam estas kontentigita.” (p. 250)

 

    Ĉu ne mirigas vin la senca simileco inter la kvar tradukaĵoj post trairo de tri lingvoj? Nu, estas tiel nur ĉar mi elektis la universitate garantiitajn; estas multaj aliaj, kiuj paroli ne valoras la tempoperdon. Se vi komparus ĉiujn ĉapitrojn de tiuj ĉi kvar tradukaĵoj, ankaŭ vi konvinkiĝus, ke la versio de Wang Chongfang egalas, eĉ superas, la plej seriozajn eŭropajn versiojn. Eĉ superas, ĉu? Nu, jes. Konsideru la verson: “Eĉ gravedaj ĉevalinoj estas uzataj sur batalkampoj”! Malfacile estas kredi, ke la esprimo “gravedaj ĉevalinoj” ne troviĝas en la originalo. Tamen la eŭropaj tradukoj ne redonas ĝin. Wang Chongfang ne parolas en sia piedpaĝa komento pri “gravedaj ĉevalinoj”, kion li certe farus se temus pri tropo inventita de li. Li ankaŭ ne klarigas pri la foresto de “sterk-”, kiu tamen enestas la eŭropajn tradukojn. Jen lia piednota komento de la 46a:

 

    “[Komento] La unuaj du frazoj de tiu ĉi ĉapitro prezentas akran kontraston inter la sekvoj de la paco kaj la milito. Laŭ Laŭzi la kaŭzo de la milito estas la homaj nekontenteco kaj avideco, kaj tial li deadmonas nin de nesatigebla avideco.” (p. 250)

 

    La versio de Liou Kia-Hway ne komentas la 46-an ĉapitron; la poezia versio de Weöres Sándor ne havas piednotojn, kaj mi ne konas la prozan version de TŐKEI Ferenc, surbaze de kiu ĝi estis farita. Sed la komento de la 46-a ĉapitro de Duyvendak alportas utilajn indikaĵojn. Ni legu ĝin tute, ĉar ĝi sentigas la problemaron ĉirkaŭantan la tradukon de ĉiuj frazoj de Dao De jing.

 

    “Por la karaktero ‘kiue’ (‘repuŝi’), mi adoptas la hipotezon de Kao Heng6 kaj legas ‘sie’ (‘eljungi’), kiu estas tre simila kaj ŝajnas doni sencon pli kontentigan.

 

    En malnova citaĵo de tiu ĉi teksto, farita de Tchang Heng6 (78 – 139), la vorto “sterko” estas sekvata de la vorto “ĉaro” kaj oni provis interpreti la frazon jene: “La rajdĉevaloj estas forsenditaj por esti uzataj al jungado antaŭ sterkoĉarojn.” Filologie kaj historie, tiu ĉi interpreto ne kontentigas min. Envere, la ideo ŝajnas al mi tiu ĉi: la batalĉevaloj, tio estas la rajdĉevaloj rapidaj uzataj en milito por tiri la batalĉarojn, estas eljunigitaj, tial ke ne plu estas milito, kaj la nura kozo kiu plu interesas ĉe tiuj ĉi belegaj bestoj, estas ilia sterko, kiun oni povas utiligadi kiel sterkaĵon en la agroj. Nure, mi ne certas, ke la ĉinoj, en tiu epoko, estis jam uzantaj sterkaĵon. Por pridiskutado, vidi en Kin-ling hiue-pao, Nanking Journal, V. 2 (novembro1935a), paĝoj 259 - 260. En la dua frazo, la penso disvolviĝas en la mala direkto: kiam oni ne posedas La Vojon, oni pensas nur pri la milito, kaj la rajdĉevaloj estas bredataj eĉ en la antaŭurboj, tio estas en la sanktigita regiono kie troviĝas la ofertumuloj por Ĉielo kaj Tero.

 

    La frazo: “Ne ekzistas pli granda eraro ol aprobi la dezirojn”, kiu forestas en la teksto de Wang Pi, estas enportita por kompletigo laŭ Han-fei-tseu kaj Ho-chang-kong. Anstataŭ “deziro akiri”, oni povus traduki per inversio “akiri siajn dezirojn”.

 

    Kompari kun la lasta paragrafo la frazon el la ĉapitro 33-a: “Tiu kiu scipovas sin kontentigi (havi sufiĉe) estas riĉa” [Ĉe Wang Chongfang: “Tiu, kiu estas kontenta, estas riĉa”]. Kaj el la 44a: Tiu, kiu scipovas kontentiĝi (havi sufiĉe) ne estos konfuzita” [Ĉe Wang Chongfang: “Tiu, kiu estas kontenta, renkontas nenian malhonoron”].

 

    Mi mem alvenis al la konkludo (leginte historilibrojn, kiel La ĉina mondo7 de Jacques Gerner kaj aliajn), ke la ĉevalsterkaĵo ne estis uzata por fekundigi la agrojn ĉinajn dum la epoko de la verkado de Dao De Jing, do, ke Wang Chongfang pravis forigante la radikon “sterk-” el sia tradukaĵo. Mi nenion trovis pri “gravedaj ĉevalinoj”, tamen la tropo estas tiel ĝusta, tiel kortuŝa, tiel kuntaŭga kun la kunteksto, ke — laŭ mia sento — ankaŭ tie Wang Chongfang probable pravas. La 46-a ĉapitro de Dao De Jing ne estas aparte grava, aŭ pli grava ol la aliaj, sed ĝia longeta analizo espereble konvinkis vin pri la nepro relegi La Laozi-on en la esperanta versio de Majstro Wang.

 

el La Gazeto, n-ro 166, majo 2013

 

    Notoj

 

    1. Vidu en Vikipedio: esperante: Daŭdeĝingo; france: Tao Tö King; germane: Daodejing; angle: Tao-Te-Ching; hispane: Dào Dé Jing; hungare: Tao-tö-king; ruse Дао дэ цзин kaj tiel plu, en aliaj lingvoj, preskaŭĉiam konservantaj en transskribo la ĉinan titolon.

 

    2. Wang Bi, ĉina filozofo, 226 – 249 pK.

 

    3. TAO TÖ KING / LE LIVRE DE LA VOIE / ET / DE LA VERTU / Texte chinois établi et traduit avec des notes critiques et unue introduction / PAR / J.-J.-L. DUYVENDAK / PROFESSEUR Á L’UNIVERSITÉ DE LEYDE / LIBRAIRIE D’AMÉRIQUE & D’ORIENT / ADRIEN-MAISONNEUVE / 11, Rue Saint-Sulpice – Paris – 6e / – / 1953.

 

    4. Philosophes taoïstes / LAO-TSEU, TCHOUANG-TSEU, LIE-TSEU / AVANT-PROPOS, PRÉFACE ET BIBLIOGRAPHIE PAR ÉTIEMBLE / TEXTES TRADUITS, PRÉSENTÉS ET ANNOTÉS PAR LIOU KIA-HWAY ET BENEDYKT GRYNPAS / RELUS PAR PAUL DEMIÉVILLE, ÉTIEMBLE ET MAX KALTENMARK / nrf / GALLIMARD. (Tao Tö King, 1967)

 

    5. Lao-Ce TAO TEKING, Az út és Erény könyve. Weöres Sándor fordítása, TŐKEI Ferenc prózafordítása alapján. Eldono elektronika: Terebess Ázsia E-Tár. Fonto: Magyar Elektronikus Könyvtár.

 

    6. Duyvendak transskribas la ĉinan laŭ la EFAO-sistemo.

 

(Redaktoro: Chen Ji)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio