Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fondiĝo kaj disvolviĝo de la Konfucea Instituto (I)
2012-02-13

Teksto de LIU MENGYU kaj fotoj de ZHAO XI

 


Xu Lin 

 

    La 10-an de oktobro 2011 Xu Lin, ĝenerala direktoro de la Stabejo de la Konfuceaj Institutoj, akceptis mian intervjuon en Pekino. Ŝi ĵus revenis al Pekino post inspekto de konfuceaj institutoj en kelkaj landoj.

 


Xu Lin intervjuata post la gazetara konferenco de la 4-a Kunveno de la Konfucea Instituto 

 

    Antaŭ la intervjuo ŝi kaj Yuan Guiren, ĉina ministro pri eduko, havis interparolon kun prezidanto de la kanada parlamento vizitanta en Ĉinio. La lasta diris, ke la ĉina lingvo jam fariĝis la tria lingvo en Kanado post la angla kaj franca lingvoj. Parolante pri tio Xu Lin estis tre ĝoja. En la pasintaj 7 jaroj dank' al la klopodo de ŝi kaj ŝiaj kolegoj konfuceaj institutoj estis fonditaj en 105 landoj kaj regionoj de la mondo.

 

    Bona ŝanco por la ĉina lingvo

 

    Antaŭ la fondiĝo de la konfucea instituto la Alianco Francaise de Francio fondita en 1883, la Kultura Asocio de Britio fondita en 1934, la Instituto Goethe de Germanio fondita en 1951 kaj la Instituto Cervantes de Hispanio fondita en 1991 jam fariĝis markoj por disvastigi sialandajn lingvojn kaj kulturojn en la mondo. Sed ĝis la fino de la pasinta jarcento Ĉinio ankoraŭ ne havis sian ŝtatan markon en tiu kampo.

 

    En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento Xu Lin estis sendita al Kanado kaj servis kiel konsilanto pri eduko en la ĉina ĝenerala konsulejo en Vankuvero. Kiam ŝi ĵus venis al Vankuvero, ŝi malofte trovis informojn pri Ĉinio en lokaj ĵurnaloj, kie hazarde videblis nur afiŝetoj kun la vorto "farita de Ĉinio" en neokulfrapaj anguloj. Poste la ĵurnaloj, kiujn ŝi legis, preskaŭ ĉiu-monate aperigis informojn el Ĉinio. Kaj en la fino de sia oficperiodo, ŝi trovis, ke novaĵoj pri Ĉinio fariĝis ĉefa punkto raportita de amaskomunikiloj. Tio konsciigis al Xu Lin kiel multjara oficisto pri eduko, ke "venis la ŝanco de la ĉina lingvo".

 

    En la jaro 2002 por fondi la konfucean instituton rilataj respondeculoj multfoje vizitis la Britan Kolombian Universitaton en Vankuvero, kiu troviĝas en la 22-a loko en la mondo kaj la dua en Kanado laŭ la listo de mondaj universitatoj 2011-2012 publikigita en la ĵurnalo "Times". Ankaŭ la Stabejo de la Konfuceaj Institutoj organizis kompilantojn de ĉin-lingvaj lernolibroj fari ĉelokan esploron. Sed la fondo de la konfucea instituto ne vidis progreson.

 

    Ŝi bone memoris la vortojn de sia kanada amkio: "Estas absolute neeble funkciigi en Vankuvero sendependan konfucean instituton. La Instituto Goethe ekzistis tie 20 jarojn kaj fine fermiĝis. Ankaŭ la Instituto Cervantes malaperis kaj la Alianco Francaise alfrontas fermiĝon. La kialo estas tre simpla. Oni preferas sunumi sin ĉe maro anstataŭ lerni fremdajn lingvojn. Krome la ĉina lingvo multe diferencas de la sistemo de nia lingvo. En niaj okuloj la ĉina lingvo estas lingvo plej malfacile lernebla en la mondo, kaj ideografiaĵo estas kvazaŭ pentraĵo. Tial estas neeble por vi sendepende funkciigi lernejon ĉi tie."

 

    Xu Lin akceptis la proponon de la amiko. Post enoficiĝo kiel estro de la Stabejo de la Konfuceaj Institutoj ŝi prenis novan manieron pri kuna funkciigo de konfuceaj institutoj kun aliaj landoj. Tio ne nur estas kreivo de la koncepto pri eduka internaciigo, sed ankaŭ estas agado por aliro de la ĉina kulturo al la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 Pri la konfucea instituto

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio