Ekde la jaro 2004, lernante spertojn de Britio, Francio, Germanio, Hispanio kaj aliaj landoj en disvastigo de sialandaj lingvoj Ĉinio faris esploron por fondi eksterlande senprofitan edukan organizon "konfucean instituton" kun la celo instrui la ĉinan lingvon kaj disvastigi la ĉinan kulturon. Ĝis nun oni malfermis pli ol 350 konfuceajn institutojn kaj 500 konfuceajn kursojn en 105 landoj kaj regionoj en Ameriko, Azio, Eŭropo, Afriko kaj Oceanio. La ĉefa funkcio de la konfucea instituto estas fari instruadon de la ĉina lingvo, trejni instruistojn de la ĉina lingvo, aranĝi ekzamenojn de la ĉina lingvo kaj aŭtentikigi kvalifikecon de ĉinlingva instruisto, liveri konsultiĝan servon pri ĉinaj eduko, kulturo, ekonomio kaj socio, kaj fari studon pri la nuna Ĉinio.
(La materialo estas liverita de la Stabejo de la Konfuceaj Institutoj) |