Zhou Zhigao: defendanto kaj pioniro de ĉina kaligrafio

de WEN ZHIHONG

    Zhou Zhigao, naskita en 1945 en Xinghua de Jiangsu-provinco, estas fama kaligrafo de Ĉinio. Li kelkfoje laŭinvite iris al la Korea Respubliko, Singapuro, Japanio kaj aliaj landoj por fari prelegon.

    Li renomiĝis en la ĉina kaligrafa rondo en 1977, kiam li establis en Ŝanhajo "Kaligrafio", la unuan tiuspecan revuon de Ĉinio. Post tio li iniciatis la unuan tutlandan ekspozicion pri sigelilaj kaligrafaĵoj, la unuan ĉinan seminarion pri kaligrafio ktp.

    Kiel akcelanto de la nuntempa ĉina kaligrafio, s-ro Zhou profesie esploras kaligrafion kaj ofte havas novan ideon pri kaligrafado. Kiel li trovis ekvilibran punkton inter la roloj de socia aktivisto kaj kaligrafio, kaj kiel li kunfandis sian temperamenton en kaligrafion kaj gajnis ŝaton de spektantoj? Kun tiuj demandoj, mi faris intervjuon al li iun posttagmezon de frua somero, 2006, en lia loĝejo. Ĉi-sube estas nia interparolo.

    Wen Zhihong: Kiel unika arta formo de Ĉinio, kaligrafio per abstrakta inko montras riĉan kaj komplikan vivforton kaj animstaton de verkinto. Ĉu vi povas iom paroli pri rilatoj inter viaj travivaĵoj kaj verkado?

    Zhou Zhigao: Arta stilo reflektas personan klerecon de verkinto. De infaneco, mi tre ŝatas kaligrafadon kaj poste mi laboras profesie pri eldonado de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, tial iasence mi kombinis personan hobion kun la profesio. Dum mia verkado, miaj travivaĵoj, kultura koncepto, karaktero kaj estetiko estis reflektitaj en la stilo de miaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj. Mi naskiĝis en suda Ĉinio kaj delikata artetoso multe inspiris min. Post longatempa restado en norda Ĉinio, mi estis influata ankaŭ de braveco kaj malkaŝemo de nordanoj en mia verkado. Kaligrafado alte atentas heredadon de tradicio kaj kreadon de persona stilo surbaze de lernado en vasta kampo. Mi deziras, ke miaj kaligrafaĵoj havu nacian trajton, epokan karakteron kaj personan stilon.

    Wen Zhihong: Kia estas la pozicio de kaligrafio en spirita vivo de ĉinoj?

    Zhou Zhigao: Hodiaŭ, kiam scienco kaj tekniko rapide disvolviĝas kaj modernaj komunikiloj estas senĉese renovigitaj, kaligrafio iom post iom liberigis sin el ĉiutaga uzado kaj surpaŝis la vojon de arta profesiigo. Sekve de reduktiĝo de la socia bezono al skribado, pli kaj pli profesiiĝas kaligrafi-entreprenantoj. Kiam malpliiĝas praktika uzado de kaligrafaĵoj, oni pli multe akcentas ilian artecon. Nun, pli ol 40 altlernejoj havas profesiajn kaligrafi-instruistojn kaj pli ol dek altlernejoj starigas fakan kurson por bakalaŭreco, magistreco kaj doktoreco. Subtenate de diversaj sociaj fortoj, oni sin preparas por establi la unuan kaligrafian instituton de Ĉinio, kun la espero, levi akademian kaj artan pozicion de kaligrafio en la ĉina spirita civilizacio kaj tradicia kulturo. S-ro Xiong Bingming, edukisto, kaligrafo kaj arta teoristo, diris, ke la ĉina kaligrafio estas "kerno de la ĉina kulturo". Kvankam tio estas nur lia  persona opinio, tamen tio iasence montras neignoreblan pozicion de kaligrafio en la spirita vivo de ĉinoj. Samtempe, kaligrafio, kiel orienta arta speco, estas brila perlo en la mondaj kulturoj.

    Wen Zhihong: Artaĵoj inkluzive de kaligrafaĵoj havas plurajn estetikajn valorojn, ekzemple valoro de beleco de arta formo kaj tiu de inspirado al la vivo. Kian valoron vi esperas pri viaj kaligrafaĵoj?

    Zhou Zhigao: Kaligrafado estas kleriga arta aktivado, kiu povas kulturi bonajn moralojn kaj ĝuigi spirite, estetike kaj korpe. La verkado de kaligrafaĵo estas procedo por esprimi senton kaj talenton de la verkinto.

    Wen Zhihong: Ajna kultura produkto estas ligita kun la koncerna kultura fono. Kiu nuntempuloj havas pli grandan influon al vi en via kaligrafia kariero?

    Zhou Zhigao: Shen Yinmo, Hu Xiangsui, Liu Bingsen kaj ankaŭ Leung Pai Wan, 100-jara kaligrafo en Makao. Shen Yinmo kaj Hu Xiangsui estis miaj instruistoj de kaligrafado en Ŝanhajo. Nun, mi admiras s-ron Zhang Hai, prezidanton de la Ĉina Kaligrafa Asocio kaj mian bonan amikon. De la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, li laboris profesie en kaligrafia organizo dekojn da jaroj, kaj multe kontribuis al disvolvo de la kaligrafio de Henan-provinco eĉ de la tuta Ĉinio.

    Wen Zhihong: Preskaŭ ĉiuj dinastioj havas siajn proprajn kaligrafiajn karakterizaĵojn. Ĉu vi povas paroli iom pri karakterizo de la nuntempa kaligrafio? Kaj kian opinion vi havas pri miksiĝo de diversaj ismoj kaj skoloj?

    Zhou Zhigao: Mia opinas, ke sento estas akcentata en nuntempaj kaligrafaĵoj. Riĉa sento de nuntempuloj estas plene esprimata en iliaj verkoj. Kunfandiĝo de diversaj skoloj en- kaj ekster-landaj jam fariĝis ĝenerala fenomeno en la nuntempa kaligrafia kampo. Sed ĉina kaligrafio nepre ne devas forlasi tradicion. Arto sen tradicio estas senbaza kiel akvo sen fonto kaj arbo sen radiko. Tamen teni tradicion sen disvolviĝo ne konformas al posteulo de la epoko, tial oni devas plenforte stimuli renovigadon. La de mi redaktata revuo "Ĉina Kaligrafio" havas fundamentan kriterion pri kaligrafaĵo-aprecado, nome, ĝi devas havi legeblecon kaj skribeblecon de ĉinaj ideogramoj kian ajn fortan epokan kaj modernan etoson ĝi portas. Surbaze de tio, ni akceptas novajn kaligrafiajn formojn kun grandanimeco kaj toleremo.

    Hinda poeto Tagore foje diris, ĉu estas io pli valora ol la bela spirito de la ĉina kulturo.
Kien iru la bela spirito de la ĉina kulturo en la nuna informa epoko? kien iru la bela spirito de la ĉina kaligrafio? kiam komputila klaviaro iom post iom anstataŭigas tradiciajn skribilojn kaj kaligrafio iom post iom fariĝas pura arto?

    Nun aro da majstroj kia s-ro Zhou, kiuj dediĉas sin al la kaligrafiaj aferoj, plenforte klopodas por disvolvi la nacian kulturon kaj heredigi la nacian spiriton de Ĉinio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688