Konfuceanismo de Ĉinio

de YI JUN

    Konfuceanismo, tradicia ĉinologio, estas kremo de la orienta kulturo. La ideologio de konfuceanismo estas grava konsistiga parto de la kultura heredaĵo de la ĉina nacio. La etiko de konfuceanismo estas etika kriterio observata de la ĉina nacio dum la pasintaj pli ol 2000 jaroj, kaj parto de la ideologio ankoraŭ havas aktualan signifon por akceli la harmonion kaj stabilecon de la nuna socio. La ideologio de konfuceanismo naskiĝis en la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj ( 770 a .K— 221 a .K.), periodoj de “Konkuro de Cento da Skoloj”. Ĝi baziĝis sur humaneco kaj akcentis virtojn, fidelecon, senkaŝemon kaj perfektecon de personeco. Ĝi estis kriterio por homaj kondutoj en la socia vivo. Ekde Han-dinastio ( 206 a .K.—220 p.K.) konfuceanismo estis utiligata de regantoj kaj fariĝis ortodoksa penso kaj kriterio de la homaj kondutoj, kaj regis la ĉinan socion dum kelke da jarcentoj. Konfuceanismo entenas riĉan enhavon, kian aliaj kulturoj ne posedas. Grandanimeco, sindetenemo kaj toleremo… jen necesaj virtoj por veraj kleruloj de Ĉinio.

Humaneco, spirita idealo

    La spirita idealo “humaneco” enkorpiĝas en konfuceanismo de la komenco ĝis la nuneco. Feliĉigi la familion, ekvilibrigi la socion kaj pace regi la landon pere de reguligado de spirita stato kaj perfektigado de personeco, kaj poste samtaktigi la memkulturon kun la socia disvolviĝo kaj pliboniĝo de la natura medio, efektivigi unuiĝon de la naturo kun la homaro — jen la ideala harmonia mondo de konfuceanoj. La unuiĝo de la naturo kaj la homoj ne signifas, ke la homoj seniniciate sekvu kaj obeu la naturon, nek la naturo sin konformigu al la homoj. La unuiĝo postulas dialogon inter la naturo kaj la homoj, reciprokan sinkonformigon de la naturo kaj la homoj kaj ilian kunan venon al disvolviĝo. Tio signifas, ke la homoj konu la leĝon de la naturo kaj favoru la naturon, fariĝu kompano de la naturo.

    Dank' al la kultura interŝanĝo dum longa tempo, la ĉinoj kutimiĝis senkaŝe kaj diskrete kunesti kun la aliaj nacioj kaj iliaj kredoj kaj tradicioj. Estas pruvite, ke la ĉina nacio estas karaktere malkaŝema kaj eminenta mondcivitano. Tia kerna valorkoncepto kun grandanimeco, respektemo kaj toleremo ja estas la konkreta esprimo de “humaneco”. Konfuceanoj opiniis, ke humanistoj devas lerni de la naturo, kiu vivtenas ilin, kaj malegoisme akcepti ĉion en la naturo.

    Sed ne sufiĉas simpla akceptemo. Sendistinga akcepto perdigas vivecon por progreso kaj freŝan individuecon, damaĝas krean sistemon de kulturo kaj konsekvence perdigas la movforton de progreso de la socio. Oni devas kuraĝigi konkurencon surbaze de harmonio kaj stabileco. Tiu konkurenco devas esti orda, efektivigata surbaze de harmonio kaj stabileco de la socio, kaj celas komunan disvolviĝon. Tia konkurenco ne senbridigas la sukcesintojn kaj elkribri la malsukcesintojn, ne kuraĝigas la antaŭirantojn forpeli la postiĝintojn, nek permesas al la fortaj homgrupoj damaĝi la malfortajn homgrupojn kaj altrudi al ili maljustaĵojn; sed male, tia konkurenco kuraĝigas la sukcesintojn rigardi sian aferon tiu por la tuta homgrupo, dividi kun aliaj la ĝojon de la sukceso por rekompenci la socion kaj kune ĝui la sukceson.

Etiko, normo de konduto

    Efektivigo de orda konkurenco bezonas kompleton da reguloj, kaj tio estas etiko. Konfuceanoj ŝatis paroli pri konstruado de socia ordo, pri lokalizo de socia rolo, pri difino de rajtoj kaj devoj. La efektiva celo de etiko ne estas negative akordigi kontraŭdirojn, sed aktive justigi konkurencon, akceli disvolviĝon, akordigi sociajn labordividojn kaj starigi kuraĝigan sistemon. Unu el la gravaj devoj de konfuceanoj estas ellabori kaj perfektigi etikon, la regulan sistemon por orda konkurenco de la socio, senĉese disvolvi etikon kaj modele observi etikon laŭ la bezono de la epoko. “Ne tuŝi kontraŭetikan nek paroli pri kontraŭetika”, “sin regi por restarigi etikon”. Pledi por etiko identas kun observo al etiko. Observi etikon ne signifas sin izoli nek sin kateni, sed determini devojn, rajtojn kaj interesojn, pli bone disvolvi talenton, disvolvi personan aktivecon, servi al la socio pere de orda konkurenco kaj fine efektivigi kunan bonhaviĝon kaj kunan progreson.

    La socia etika normo de konfuceanismo enkorpiĝas en sistemo de etiko, sed estas flekseble aplikebla en praktiko. Sukcesa ekzemplo en la nuna socio estas dumviva dungiĝo en Japanio en la orient-azia ekonomia modo. Japanaj entreprenistoj prenas dungitojn kiel siajn familianojn kaj la dungitoj prizorgas la entreprenon kiel sian familion. Plena deontologio kaj senrezerva sindediĉo kreas ekonomiajn miraklojn unu post alia.

Muziko, formo de arto

    Kion oni faras, kiam la socio progresas, produktado disvolviĝas kaj materialoj abundas? Tiam oni povas kune ĝui la fruktojn, ĝui dolĉan vivon, remaĉi la feliĉan familiarecon, prikanti noblecon de virtoj, admiri la grandecon de la naturo, rememori la travivaĵon, rememori la kontribuon de antaŭaj generacioj, ĝui intimecon de la familianoj kaj heredigi ĉion tion al la posteuloj per arta formo — muziko. Post pena laboro oni revenas hejmen, kaj post ripozo oni sin preparas por laboro en la sekvanta tago. En bela melodio oni retrovas sin mem. Oni reciprokas gratulon pro la respektiva sukceso en orda konkurenco, ĉar la honoro apartenas al la granda familio. Oni konkurencas por forigi konkurencon, kaj la komuna plezuro estas stimulata kaj akumulata per konkurenco, jen arto de konfuceanismo por regado de lando. Praktikado de etiko rezultigas pacon de la mondo.

Fideleco, valorkoncepto

    Konfuceanismo plene esprimas la respekton de orienta valorkoncepto al la homoj. Respekto al la homoj signifas respekton al la valoro, personeco kaj ekzista spaco de la homoj. “Fideleco” de konfuceanismo esperas, ke la homoj estos toleremaj kaj humilaj. Fideleco estas unu el la esprimoj de orienta humanismo. La “fideleco” de konfuceanismo postulas egalecon kaj reciprokan respekton, ke oni identigu personecon de aliaj kun la sia, identigu alies rajtojn kaj interesojn kun la siaj, alies rajton de disvolviĝo kun la sia. Por konfuceanismo “mi” ne estas kriterio por ekzameni la universon, nek reganton de la universo, nek prapeka, “mi” estas kompano de la universo kaj amiko de la naturo. “Mi” en konfuceanismo unue estas ekvilibra koncepto, estas nek potenca nek malforta, sed pacama, natura kaj organika ekzisto. La naturo valoras pro sia naskipovo, kaj la homoj valoras pro sia naskiĝo en la naturo. Tio signifas, ke la beleco de la homoj kuŝas en tio, ke la homoj povas egalrajte interŝanĝi kun la ekstero, organike influi unu la alian kaj disvolviĝi kune. La valoro de la homoj kuŝas en harmonio kaj progresemo, respekto kaj rekompenco al la naturo. Kiam la homoj konfirmas sian rolon kaj valoron, ili havas kontenton pro sukceso kaj signifopleneco. Dividi kun aliaj tiun belan senton, jen ekspliko de “fideleco”. Konfuceanoj opiniis, ke ĝui kun aliaj la belecon kaj valoron de personeco estas unu el la metodoj por realigi la idealon. Por akiri sukceson, oni devas respekti aliajn, egale trakti ilin kaj dividi kun ili interesojn, alie homeco vizaĝos degeneron kaj variiĝon, kaj oni perdos senton de belo kaj signifopleneco, falos en konsterniĝon kaj sekve bedaŭron kaj ĉagrenon.

Socia evoluo bezonas konfuceanismon

    Evoluo de la socio donas al konfuceanismo sufiĉan ekzistan spacon kaj gloron pro ties rolo de esenco kaj ekstrakto de la orienta kulturo. Pro la ekzisto kaj disvolviĝo la socio havas internajn kontraŭdirojn, kaj la solvo de la kontraŭdiroj bezonas “mezan vojon” (moderecon), bezonas konfuceanismon, kiu trovis kaj perfektigis la doktrinon pri “meza vojo”. La internaj kontraŭdiroj de la socio devas esti solvataj per “meza vojo”, dum la eksteraj kontraŭdiroj devas esti solvataj per alia maniero. La eksteraj kontraŭdiroj estas solvataj ĉefe per la leĝo pri “ekzistebleco de sukcesintoj”. Kaj la veraj sukcesintoj devas esti grandanimaj por akcepti aliajn naciojn kaj iliajn kulturajn tradiciojn.

    Konfuceanismo estos komprenata kaj ŝatata de la tuta mondo en la nemalproksima estonteco. Tutmondiĝo rapidigis renkontiĝon kaj intermiksiĝon de la granda familio de la homaro. Paco estas la komuna deziro de la homaro. Kontraŭdiroj inter la landoj kaj tiuj inter la nacioj iom post iom fariĝas internaj kontraŭdiroj en la granda “tribo” de la “monda vilaĝo”. Vasta dialogo kaj kunlaboro jam fariĝis komuna kono de la homa intelekto. Por orda konkurenco, altefika kunlaboro kaj prudenta solvo de la naciaj konfliktoj en la interesoj de ambaŭ rivaloj, la plej bona rimedo estas “meza vojo”. Oni pli kaj pli profunde komprenis la saĝon de konfuceanismo. Solvi la ekzistantajn kontraŭdirojn estas preparo por la nova rondo de konkurenco kaj levo de povo de kreado. La sukcesinto en la konkurenco devas pli bone kunlabori kun la rivalo por konservi kaj plivastigi la sukceson. Kulturi sian merkaton kaj havigi al si sufiĉe da fuelo estas nepre necese por efektivigi daŭrigeblan disvolviĝon. En iuj kazoj kunlaboro estas plej bona konkurenco kaj konkurenco celas nenion alian ol pli bona kunlaboro. La homoj bezonas ne nur dialogon kaj komunajn interesojn en la ekonomia vivo, sed ankaŭ kunlaboron en spirito, kulturo kaj vivo por iri al bela estonteco.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688