Medicina dieto de Ĉinio

de JIAN KAN

    La ĉi tie parolataj medicinaj manĝaĵoj ne estas simpla miksaĵo el manĝaĵoj kaj kuraciloj, sed apartaj manĝaĵoj faritaj, surbaze de dialektika teorio de la ĉina medicino, el drogoj, manĝaĵoj kaj spicoj, kiuj estas ne nur efikaj por prevento kaj kuracado de malsano, sed ankaŭ utilaj al la sano kaj vivlongigo, estiel bongustaj manĝaĵoj.

    La historio de la medicinaj manĝaĵoj estas tre longa. Jam en la antikveco cirkulis legendo, ke Shennong, kreinto de agrikulturo kaj medicino en Ĉinio, prove testis diversajn herbojn. Tio montris, ke en la prahistoria antikveco la ĉina nacio faris esploradon pri efiko de manĝaĵoj kaj drogherboj, tial estis doktrino pri la komuna origino de kuraciloj kaj manĝaĵoj. En Zhou-dinastio (11-a jc. – 256 a .K.) la palacaj kuracistoj estis 4-kategoriaj, el kiuj estas kuracisto, kiu zorgis ekskluzive pri sanprotektado de la suvereno. En la majstra medicina verko “Huangdi Neijing” farita en la periodo de Militantaj Regnoj (475 -221 a .K.) legiĝas kelkaj receptoj de medicinaj manĝaĵoj. En alia farmacia verko “Shennong Bencao Jing” estas notitaj multaj specoj kuracaj kaj manĝaĵaj, kiaj jujubo kaj sezamo. En la medicina verko “Pri tifo kaj aliaj komplikaj malsanoj” verkita de fama kuracisto Zhang Zhongjing de la Orienta Han-dinastio (25-220 p.K.) legiĝas pluraj receptoj de kuracaj manĝaĵoj, kiaj buljono el ĉina angeliko, zingibro kaj ŝafaĵo kaj porkhaŭta buljono, kiuj estas uzataj eĉ hodiaŭ. En la verkoj “Beiji Qianjin Yaofang” kaj “Qianjin Yifang” de Sun Simiao, fama kuracisto de Tang-dinastio (618-907), estas apartaj pecoj, kiaj “Kuracado per manĝaĵoj”, “Medicinaj manĝaĵoj por maljunuloj” kun multe da receptoj. Historiaj verkoj notis, ke en la dinastioj Sui (581-618) kaj Tang Ĉinio havis pli ol 60 specialajn verkojn pri medicinaj manĝaĵoj. Bedaŭrinde, multaj el ili jam perdiĝis. “Shiliao Bencao” verkita de Meng Shen kun plej fruaj receptoj de medicinaj manĝaĵoj estas tre influa por la sekvantaj dinastioj.

    En Song-dinastio (960-1279) Wang Huaiyin kaj aliaj kune kompilis “Taiping Shenghuifang”, kiu enhavas multe da receptoj de kuracaj manĝaĵoj kontraŭ multaj malsanoj. “Yanglaoshou Qinshu” verkita de Chen Zhi estas la plej frua medicina verko konservata en la hodiaŭa Ĉinio, kies 70% estas receptoj de medicinaj manĝaĵoj. En ĝi legiĝas “Por kuraci siajn malsanojn, maljunuloj antaŭ ĉio devas preni medicinajn manĝaĵojn. Se tio ne efikas, ili prenu kuracilojn.” La kortega kuracisto Husihui de Yuan-dinastio (1206-1368) plenumis specialan verkon pri kuracaj manĝaĵoj “Yinshan Zhengyao” kun abundo da receptoj de medicinaj manĝaĵoj. Tiu libro enhavas ankaŭ notojn ekz. pri tio, kiajn manĝaĵojn la gravedulinoj ne devas preni, kiajn manĝaĵojn la mamnutrantinoj ne devas preni kaj kiajn manĝaĵojn oni ne devas preni dum drinkado. En Ming-dinastio (1368-1644) naskiĝis granda medicinisto Li Shizhen. Li kolektis multe da receptoj de kuracaj manĝaĵoj en sia majstroverko “Bencao Gangmu”, tie estas dekoj da receptoj sole pri medicinaj kaĉoj kaj eliksiroj. En Qing-dinastio (1644-1911) aperis pluraj specialaj verkoj pri medicinaj manĝaĵoj, el kiuj la plej elstara estas “Suixiju Yinshipu” verkita de Wang Shixiong, kie legiĝas pli ol 300 specoj de medicinaj manĝaĵoj, el kiuj estas cent specoj da kuracaj kaĉoj, efikaj por sanprotekto de la maljunuloj.

    Surbaze de la tradiciaj artoj aperis pli kaj pli multe da kuracaj manĝaĵoj, kiaj kuracaj ladmanĝaĵoj kaj kuracaj bombonoj. El modernaj scienc-esploraj fruktoj oni faris multe da novaj kuracaj manĝaĵoj kaj kuracaj trinkaĵoj, kaj el ili iuj manĝaĵoj estas efikaj kontraŭ diabeto, korpulenteco kaj kardiovaskulaj malsanoj kaj ankaŭ sanprotektaj trinkaĵoj utilaj al sportistoj, aktoroj kaj ministoj kaj krome estas ankaŭ sanprotektaj kaj kuracaj manĝaĵoj utilaj al infanoj kaj maljunuloj.

    Nun ĉinaj medicinaj manĝaĵoj kaj sanprotektaj trinkaĵoj kaj eliksiroj estas eksportataj al multaj landoj kaj en iuj landoj funkcias restoracioj de medicinaj manĝaĵoj. En multaj landoj personoj el akademiaj kaj komercaj rondoj donas grandan atenton al la medicinaj manĝaĵoj de Ĉinio kaj deziras fari akademian interŝanĝon kaj teknikan kunlaboron en tiu flanko por ke ĉinaj medicinaj manĝaĵoj ludu sian rolon por sano de la tutmonda popolo.

    Ĉinaj medicinaj manĝaĵoj havas jenajn trajtojn:

    1.La principo de kuracado per medicinaj manĝaĵoj alte taksas kuracadon de malsanoj en la tuto kaj dialektike decidas la manĝaĵojn. Antaŭ ol preskribi la medicinajn manĝaĵojn, oni devas analizi la sanstaton de la malsanuloj, iliajn malsanojn, la sezonon, geografian medion kaj aliajn kaj certiĝi, kiujn malsanojn ili suferas, kaj nur post tio decidi kiujn manĝaĵojn ili devas preni. Ekz., se du homoj suferas, de kronika gastrito, sed iu de pirozo kaj la alia de stomaka sento de malvarmo, ili do devas preni malsamajn medicinajn manĝaĵojn.

    2. La medicinaj manĝaĵoj estas efikaj ne nur por preventi, sed ankaŭ por kuraci malsanojn, tio estas unu el la evidentaj trajtoj de la medicinaj manĝaĵoj malsimilaj al la kuraciloj. La medicinaj manĝaĵoj ĝenerale estas mildaj, tamen rimarkindaj en prevento kaj kuracado de malsanoj kaj sanprotektado. Surbaze de la teorio de antikvaj kuracaj manĝaĵoj kaj sperto de sanprotektado de la palaco de Qing-dinastio la Shandong-a Ĉin-medicina Instituto faris manĝaĵon el ignamo, lotussemo, kratago kaj aliaj kvin t.n. kuriozaĵoj, kiuj estas tre bonaj por la infanoj. Preninte tian manĝaĵon 30 tagojn, 97% de la infanoj ekhavas bonan apetiton kaj sane kreskas. Manĝaĵo el suko de Laiyang-piro, giromitro kaj blanka orelfungo estas utila al kuraco de hiperlipemio kaj al plibonigo de imuneco.

    3. La medicinaj manĝaĵoj estas bongustaj. Ĝenerale dirite, la ĉin-medicinaj dekoktaĵoj estas amaraj, tial multe da infanoj rifuzas trinki tiajn dekoktaĵojn, sed la medicinaj manĝaĵoj estas bongustaj, belkoloraj kaj aromaj. Kvankam ili havas drogajn elementojn, tamen dank' al racia kaj subtila preparado, ili restas bongustaj, tial ili estas kaj efikaj por kuraco kaj bongustaj por la lango.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688