Cent jaroj de la ĉina filmo

de WEN ZHIHONG

    La 28-an de decembro de 1895, en iu kafejo de Parizo, la francaj fratoj Lumiere unuafoje publike projekciis movajn bildojn en la filmoj “ La Pordo de la Fabriko ” kaj “Trajno en Stacion”. De tio komenciĝis la filma epoko de la homaro.

    En la sekvanta jaro, franca komercisto projekciis filmon en iu tetrinkejo en Ŝanhajo. Tio markis, ke filmo enkondukiĝis en Ĉinion.

    En 1905 fotisto Liu Zhonglun faris filmon “Dingjunshan” luditan de fama pekin-opera aktoro Tan Xinpei. Tio estas la unua nigra-blanka silenta filmo sur la ĉeftero de Ĉinio.

    En 2005 la ĉina filmo celebris sian centjariĝon.

    En la 100 jaroj la ĉina filmo iris longan vojon plenan de revo kaj espero, barakto kaj doloro, ĝojo kaj pompo.

1905-1949: Sperto de Ŝanhajo

    Ĉe la komenco filmo estis nur “varieteo” amuzanta la publikon per bildoj. En mallongaj dekoj da jaroj ĝi iom post iom disiĝis de la primitiva stato, kaj komencis registri per kamerao la neracian nek logikan “memon” de aktoroj, kaj komencis malkovri diversajn ideologiojn per abundo da muto, blanko kaj konflikto.

    Filmo fariĝis la plej grava kaj plej populara aparta tipo inter la artoj.

    En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento la ĉina filmo eniris en sian unuan oran periodon de disvolviĝo, kaj Ŝanhajo fariĝis Holivudo por Ĉinio. En 1933, prezentado de la filmo “Floraj Fratinoj” reĝisorita de Zheng Zhengqiu daŭris pli ol 60 tagojn. En 1934 la filmo “Kanto de la Fiŝisto ” reĝisorita de Cai Chusheng estis honorita en la Internacia Filma Festivalo de Moskvo. Ĝi estis la unua ĉina filmo premiita internacie. La malofte priparolata filmo “En Stratetoj” estis komparebla kun samstilaj komediaj filmoj de Holivudo.

    Tiutempe tre viglis konstruado de kinejoj. De 1928 ĝis 1932 en Ŝanhajo aperis multaj luksaj kinejoj. En 1929 tiuj kinejoj jam estis ekipitaj per multekostaj projekciaj maŝinoj, kaj la seĝoj kaj materialoj por dekorado estis importitaj. Kaj krome ili estis klimatizitaj.

Nirvano kaj klasikaĵoj

    En 1949 fondiĝis la nova Ĉinio. Aprile de la sekvanta jaro establiĝis la Centra Filma Buroo por gvidi la filmstudiojn kaj prizorgi la filman aferon de la tuta lando. Filmstudio de Changchun faris la filmon “Ponto”, la unuan por la nova Ĉinio.

    En 1956 la filmita pupa teatraĵo “Magia Peniko” akiris la unuan premion en la Oka Internacia Festivalo de Porinfanaj Filmoj. Kaj tio estas la unua internacia premio por la ĉinaj belartaj filmoj.

    En 1958 Wan Guchan reĝisoris la unuan ĉinan papertondaĵan filmon “Zhubajie Frandas Akvomelonon”. Tio estis filmo de nova speco.

    En 1962 Filmstudio Tianma de Ŝanhajo faris la unuan ĉinan koloran larĝekranan sterean filmon “Mirakla Spertaĵo de Magiisto”.

    Krome oni faris multajn filmojn temantajn pri revolucio ekzemple “Ŝtalaj Batalantoj”, “Blankhara Knabino”, “Soldateto Zhang Ga” kaj “Militado Sude kaj Norde”. Ili estis rigardataj klasikaĵoj, kiuj perfekte kombinas la heroismon kaj revolucian romantikismon en la aparta historio.

Chen Xuyi kaj la epoko de dublitaj filmoj

    Kvankam la ĉina filmo estis multfoje turmentata de politikaj movadoj, tamen oni sukcese faris nombron da filmoj kun arta valoro kaj bileta enspezo, kiaj “Lin Zexu”, “Frua Printempo en Februaro” k.a. En la dekjara “kultura revoluio” preskaŭ pereis la ĉina filmo, ke ĉinoj povis rigardi nur kelkajn “modelajn filmojn”, aktualaĵajn kaj dokumentajn filmojn, kaj preskaŭ komplete ĉesis kreado de filmoj, kaj la ĉina filmo spertis maloftan longan nenifaran periodon en la historio de la ĉina kaj monda filmoj.

    Dublita filmo estas aparta branĉo de la ĉina filmo, ne malhavebla paĝo en ĝia centjara historio.

    La 8-an de januaro de 1948, en Ŝanhajo prezentiĝis itala filmo “Neforgesebla Danco” ĉinigita de pli ol 20 ĉinaj elmigrintoj. En majo de la sekvanta jaro oni prezentis la dublitan sovetian filmon “Ordinara Soldato”. Per tio komenciĝis la epoko de dublitaj filmoj de Ĉinio.

    En la historio de interŝanĝo de ĉinaj kaj alilandaj filmoj, ĉiam viglis grupo da homoj, kiuj parolis en la ĉina lingvo malantaŭ la ekrano, anstataŭ fremdlandaj aktoroj en la filmoj. Dum longa tempo tiuj voĉoj preskaŭ venis de la sama loko: la Ŝanhaja Filmdubla Studio, kies direktoro estis Chen Xuyi, kiu kulturis multajn alte klasifikitajn dublantojn.

    En la lastaj 70-aj jaroj kaj unuaj 80-aj jaroj de la pasinta jarcento aro da filmoj dublitaj en la “kultura revolucio” estis sentabuitaj kaj akiris grandan nombron da fidelaj rigardantoj en Ĉinio.

    S-ro Chen Xuyi forpasis en la 24-a de aprilo de 1992.

    Se oni elektos nur unu reprezentanton por la dublitaj filmoj de Ĉinio, Chen estos la plej inda persono.

Ŝanĝiĝo danke reformadon kaj pordmalfermon

    En 1978 la Pekina Filma Instituto rekomencis varbi studentojn. Kiam la tria- kaj kvarageneraciaj filmistoj movis la evoluon de estetiko de la ĉina filmo, aperis la kvinageneraciaj reĝisoroj kun Chen Kaige kaj Zhang Yimou kiel reprezentantoj.

    Kreado de la kvinageneraciaj reĝisoroj unue atentas vid-aŭdan plastikon kaj videan esprimpovon. La filmoj “Flava Tero”, “Unu kaj Ok” kaj “Ĉevalŝtelisto” impresis la ĉinojn per absoluta freŝeco kaj famigis la ĉinan filmon internacie. Tiuj eminentaj filmistoj viglis dekon da jaroj en filmista rondo de Ĉinio.

    Erudito Dai Jinhua de la Pekina Universitato diris, ke se oni rigardis la modon de Zhang Yimou mallarĝa pordo, tra kiu la ĉina filmo iris al la mondo, do, sendependa filmproduktado estas rekta vojo de la ĉinaj novaj filmistoj por konkuri internacie. De la mezaj kaj postaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝis la nuna tempo, la sesageneraciaj filmistoj kun Zhang Ming, Lu Xuechang kaj Jia Zhangke kiel reprezentantoj eniris en la filman kampon. Tiu bando da junaj filmistoj iras ĉe la rando de la neĉefa fluo, kun la intenco trovi novan nomumon kaj jeson de la merkato por la sendependa filmproduktado de la ĉina filmo per la filmoj “Xiao Wu” kaj “Elkreskiĝo”.

    De la 20-a jarcento cifereca tekniko ĝisfunde ŝanĝis la metodojn de sendo kaj ricevo de filmo kaj alportis senĉesan ŝanĝiĝon de la formo de filmo, kaj ĝia grado de profundeco superis tiun de apero de sona filmo. En 2002 oni iniciatis ŝlosilan reformon “sistemo de unueca administrado” por la ĉina filmo, kiu ekscitante la kernon de la filmdistribua sistemo, puŝos la ĉinan filmon sur la trakon de merkatiĝo.

Mito de Hongkong kaj Taiwan

    Hongkong, loko de Ĉinio plej frue koninta filmon, faris post la fondiĝo de la nova Ĉinio la ĉinlingvan filmon pli pompa: la filma imperio de Run Run Shaw faris la Hongkong-ajn filmojn influantaj ĉiujn lokojn loĝatajn de ĉinoj ekster la ĉeftero de Ĉinio. La filmo “Kavalirino” de King Hu akiris por la ĉinlingvaj filmoj la unuan pokalon en la Filma Festivalo de Cannes.

    En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la movado de nova filmo de Taiwan kun Hou Hsiao-hsien kaj Edward Yang kiel kerno, la Hongkong-a filmistaro kun John Woo kaj Wong Kai-Wai kiel reprezentantoj kaj la kvina generacio de reĝisoroj de la ĉeftero kune grandigis konatecon de la ĉinlingvaj filmoj.

    Stephen Chow, kiu eksplikas per filmo diversajn homojn de la socion, kreis pli ol 40 komediajn filmojn, kaj multaj dialogoj el ili fariĝis snobaj esprimoj.

    Ĉinaj filmoj pli kaj pli ofte aperis en famaj mondaj filmaj festivaloj. En 2002, invitite de brita aŭtentika filma gazeto “Video kaj Aŭdio”, mondfamaj reĝisoroj kaj komentariistoj elektis 41 plej elstarajn filmojn de la mondo post 1981, kaj 10 ĉinaj filmoj estis enlistigitaj.

Finaj vortoj

    En la nuna vehikla epoko plena de eblecoj, la retrorigardo al la centjara ĉina filmo celas proksimigi al la ĉina filmo per plej tenera sinteno: Tio estas vero kaj belo en la centjara filmo, klasikaj bildoj esprimas artan enhavon de multflankaj rekonoj kaj la homan idealon de la generacioj da filmistoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688