Urbopordegoj de Pekino (II)

de YI JUN

Naŭ pordegoj de la interna urbo

    El la urbopordegoj de Pekino estas tre gravaj la 9 pordegoj de ĝia interna urbo. Kaj ĉiu el ili havis sian apartan funkcion. Oni diris, ke tra la 9 pordegoj iris apartaj ĉaroj. La turoj de la interna urbo konstruiĝis en 1436-1450, kiam regis imperiestro Zhengtong de Ming-dinastio. Ili estas durandaj kun duklina tegmento el grizaj tegoloj kaj verde glazuritaj tegmentrandoj. Sur iliaj karmezinaj traboj estas pentritaj flavaj floroj kaj buntaj nuboj. Ĝenerale la turoj konsistas el 7 ĉambroj longe kaj 5 ĉambroj profunde (la turoj de Chaoyangmen-pordego kaj Fuchengmen-pordego konsistas el 3 ĉambroj). Ĉiuj turoj estas du-etaĝaj. Tie la gardistoj povas rigardi malproksimen, ripozi kaj teni armilojn.

Zhengyangmen-pordego

    Ĝi situas en la interna urbo de Pekino, antaŭ la imperiestra urbeto. Ĝi nomiĝas ankaŭ Qianmen-pordego (Fronta Pordego). Krom la imperiestroj neniu rajtis iri tra la ĉefa pordo sub la Gvatturo kaj oni devis trairi nur la flankajn pordojn. Zhengyangmen-pordego kun la turo altas 42 metrojn, larĝas 41 metrojn kaj profundas 21 metrojn. Ĝi estas la plej granda pordo el ĉiuj urbopordoj de Pekino. Ĝi staras tie 5 jarcentojn. Historiaj materialoj konigas, ke ĝi konstruiĝis en 1419, tiam ĝi nomiĝis Lizhengmen-pordego kaj en 1436 ĝi ekportis la nunan nomon. En 1439, por defendi la urbon oni konstruis gvatturojn ekster la urbopordegoj kaj inter la gvatturo kaj urbopordego estis vaka spaco, t.e. urna urbeto, 108 m longa kaj 88.6 m larĝa. Ĉe la kvar flankoj de la urna urbeto estas pordo kun arka trairejo. En 1914, por faciligi la trafikon oni ŝanĝis la trairejon en tiun de la nuna formo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688