La 2-a Cina Konkurso de Sudaj kaj Nordaj Popolkantoj

de NIU XUEQIN

    La 2-a Cina Konkurso de Sudaj kaj Nordaj Popolkantoj inaugurigis la 21-an de augusto en Zuoquan-gubernio, Shanxi-provinco, Cinio. Je la 9-a horo komencigis parado sur strato, kiun partoprenis 14 prezentaj trupoj el pli ol 2 mil aktoroj montrantaj teatrajeton akompanatan de popolkanto de Zuoquan kun loka tradicia kulturo. La paradon partoprenis ankau konkursontaj popolkantistoj en naciaj vestoj.

    La konkurso okazas en ciu 2-a jaro, kaj la kantistoj estas dividitaj en grupojn sudan kaj nordan, per Yangzi-rivero. La konkursaj kantoj devas esti originalaj popolkantoj kreitaj de diversnaciaj popolanoj en produktado kaj vivo, vaste diskonigitaj inter la popolanoj. Ili estas grava parto de cina "nemateriala busa kultura heredajo". La konkursantoj devas vesti sin per kolorrica nacia vesto, kanti en nacia lingvo au dialekto sen akompano de muzika instrumento. Estas speciale bonvenaj kantistoj neprofesiaj kaj senartaj prezentoj. La konkurson partoprenis 135 kantistoj el 20 provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj, inkluzive Taiwan. Inter tiuj la plej juna estas 13-jara kaj la plej aga 72-jara.

    La unua konkursanto estis Ma Zhonghua, la plej juna hujnacia kantisto el Gansu-provinco. Li havis neniom da kulistimo kaj donis al la rigardantoj impreson ke "jus naskita bovido ne timas tigron". Lia sonora voco kun emocio ricevis aplaudadon de la rigardantoj kaj fine li akiris 96.86 poentojn. Post la konkurso mi venis al lia hotelo. Li diris al mi, ke li eklernis kantadon en sia 5-jara ago, amas muzikon kaj ofte faras prezenton en sia lernejo. Li iam gajnis premion en loka popolkanta konkurso. Li deziras studi en la Pekina Konservatorio por farigi kantisto. Kiam mi demandis pri lia sento en la konkurso, li diris: "Tre bone! Sajne mi flugus en la aero. Mi satas kanti en loko plena de homoj. Ju pli multe da homoj des pli bone."

    S-ino Zhang Baoping estis unu el la tri kantistoj elektitaj inter la 3000 kandidatoj de Zuoquan. Sia klara kaj sonora kanto "Disflorado" kortusis ciujn jugistojn kaj rigardantojn kaj gajnis 99.33 poentojn. Ji-nacianoj Li Huaixiu kaj Li Huaifu, pliaga fratino kaj plijuna frato el Yunnan, akiris la lauron de la konkurso – Rego de popolkanto. Speciale okulfrapa estis, ke grupo kun 8 kantistoj el Taiwan-provinco per kantoj "Familia renkontigo" kaj "Gaja tostado de maljunuloj" sentigas al ni rican popolkantan kulturon kun loka tradicio.

    La konkurso aljugis premiojn "Kantorego" al 10 individuoj au grupoj, "Elstara kantisto" al 20 individuoj kaj "Bona kantisto" al 24 individuoj. Posttagmeze de la 27-a de augusto premiadan kunvenon partoprenis 135 kantistoj kaj cirkau 50 mil rigardantoj. Premiitaj kantistoj en belaj naciaj vestoj refoje faris belajn prezentadojn.

    La ci-foja konkurso celas savi, protekti kaj prifosi originalajn popolkantojn, disvolvi eminentan cinan popolan kulturon kaj prezenti diversnacian popolmuzikon.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688