Favoraŭspiciaj animaloj en Ĉinio

de WA NA

     En la okuloj de ĉinoj multaj animaloj estas bonaŭspiciaj. Ili estas rigardataj kiel animaloj kun mirinda forto kaj oni faras skulptaĵojn pri ili. Iuj el ili estas ordinaraj, kiaj pigo, vesperto kaj bufo, dum la aliaj estis imagitaj, kiaj unukornulo kaj fenikso.

Vesperto

     En la ĉina lingvo la ideogramo kun la signifo de vesperto similas al tiu de feliĉo, tial oni rigardas vesperton kiel favoran aŭspicion. Sur la popolaj pentraĵoj ofte vidiĝas paro da vespertoj kune flugantaj kaj oni nomas ilin duobla feliĉo. Se sur pentraĵo estas 5 elflugantaj vespertoj, tio aludas grandan feliĉon. Se la 5 vespertoj flugas ĉirkaŭ la ĉina ideogramo kun la signifo de longa vivo, tio estas admiro pri la maljunula feliĉo. Se infano rigardas supren al ŝvebantaj vespertoj, tio montras la aspiron de la homoj al feliĉa vivo. Ĉar en la antikveco ĉinaj kupraj moneroj havis truon ĉe la mezo, tial se oni kunligas vesperton kun la kupra monero, tio signifas, ke la feliĉo estas tuj antaŭ viaj okuloj, ĉar en la ĉina lingvo la vortoj kun la signifoj truo kaj okulo estas la sama ideogramo (眼) .

Cervo

     En la okuloj de ĉinoj cervo estas emblemo de reĝeco kaj portas ankaŭ la signifon de favora aŭspicio. Cervo estas homofona kun alia ĉina ideogramo signifanta oficistan salajron, tial oni opinias, ke cervo aludas oficistiĝon. Se cervo kaj vesperto estas kune, tio signifas feliĉon kaj riĉecon. Se cervo kaj gruo estas kune, tio aludas longan vivon kaj ĉion bonan.

Simio

     En la ĉina lingvo simio homofonas kun la ideogramo signifanta markizon, tial se sur la pentraĵo vidiĝas simio rajdanta sur ĉevalo kun sigelilo kaj aceraj folioj en la manoj, tio signifas baldaŭan promociiĝon, ĉar simio homofonas al markizo, “sur ĉevalo” al “tuj” ( 马上 ), acera folio kaj sigelilo kune aludas ricevi oficistan sigelilon, kaj ĉi tie markizan sigelilon.

Kapro

     Kapro estas rigardata de ĉinoj kiel grava favoraŭspicia besto, ĉar en la ĉina lingvo la formo de la ideogramo kapro (羊) tre similas al tiu de la ideogramo favora aŭspicio (祥) . En tradiciaj kortoj ofte vidiĝas tri skulptitaj kaproj rigardantaj supren al la suno, kio en la ĉina lingvo estas granda feliĉo.

Bufo

     Ĉinoj rigardas bufon kiel favoraŭspician besteton, ĉar antikve luno estis nomata ankaŭ ora bufo, kiu en la okuloj de ĉinoj simbolas feliĉon, prosperon kaj bonan ŝancon.

Gruo

     Ĉinaj taoistoj nomas gruon fea gruo, kiu aludas longan vivon. Sur ekranmuroj, pordoj, koridoroj kaj fenestraj framoj ofte vidiĝas bildoj de gruoj kun pinoj, kio simbolas longan vivon .

Pigo

     En Ĉinio pigo estas rigardata kiel favoraŭspicia birdo kaj kontraste kun multe da okcidentaj landoj korvo estas rigardata kiel birdo kun malbona fortuno. Ĉinoj opinias, ke pigo ĉiam portas feliĉan informon. Pro siaj plumoj nigraj kaj blankaj, bela formo kaj orelplaĉa kriado ĝi tre plaĉas al la homoj. Se oni vidas pigon matene, tio aludas, ke ĉio estos bona tiutage.

Ambirdo

     La ambirdoj neniam disiĝas. Ili kune flugas, kune naĝas en akvo. En la nesto la maskla kuŝas maldekstre, dum la femala dekstre por dormi. La virbirdo havas buntajn plumojn, dum la birdino la kaŝtanajn. Oni komparas paron da tiaj birdoj kun harmonia kaj feliĉa vivo de geedzoj. En la hejmo de ordinaraj ĉinoj ofte vidiĝas vualo, litkovrilo, kapkuseno kaj aliaj kun brodaĵoj de ambirdoj.

Fiŝo

     En la ĉinaj loĝdomoj la pentraĵoj de fiŝoj estas ofte vidataj. En la ĉina lingvo 鱼 (fiŝo) homofonas al la ĉina ideogramo 余 (abundo). Ĉar oni deziras abundon da havaĵoj, tial oni rigardas fiŝon kiel bonaŭspician animalon. Sur la muro de loĝdomoj ofte vidiĝas bildo de duobla fiŝo kun infanoj. Tio montras la homan aspiron al feliĉa kaj riĉa vivo.

Unukornulo

     Skulptitaj unukornuloj ofte vidiĝas ĉe la enirejo de loĝejo de altranguloj, kio simbolas altan rangon kaj potencon. Ĉar unukornulo estas mita besto, tial ĝi neniam vidiĝas ĉe la enirejo de loĝejo de ordinaraj popolanoj. La ordinaraj homoj do pendigas novjarajn bildojn de tia besto por peti feliĉan kaj promesplenan filon.

Fenikso

     Ankaŭ fenikso estas rigardata kiel favoraŭspicia birdo pri amo. Oni opinias, ke tiu mita birdo alportas feliĉon kaj harmonian vivon al geedzoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688