Naskigho kaj disvolvigho de te-salonoj

de ZHANG SHUANG

    En la 10-a jarcento te-salonoj farighis pli kaj pli multaj en chinaj urboj. Trinki teon en te-salono farighis nemankigebla en la chiutaga vivo de multaj chinoj. Ech hodiau multaj homoj vizitas te-salonon en regula horo.

De templo al la popolo

    La moro de tetrinkado aperis en la 7-a jarcento en chinaj budhismaj temploj. Tiam budhismo furoris tra la tuta lando kaj preskau en chiuj temploj estis te-salono, kie la bonzoj diskutis pri budhisma doktrino kaj akceptis gastojn. Tie laboris ankau te-servisto, kies tasko estis boligi akvon, prepari teon kaj prezenti ghin al la gastoj. La bonzoj chiutage faris meditadon kaj post forbruligo de chiu fasko da incenso ili nepre trinkis teon. Eble tio estis la plej grandskala kolektiva tetrinkado en Chinio.

    La budhisma chan-kulturo en sia disvolvigho iom post iom kunfandighis kun te-kulturo. Oni diris, ke kiu ne scias chan-guston, tiu ne scias la guston de teo. Tio signifas, ke en la okuloj de tiamaj homoj teo kaj chan havis la saman guston. En tio teo kaj chan unuighis. En la 10-a jarcento japanaj chan-istoj vojaghis al Chinio por studi budhismajn sutrojn kaj pro tio la spirito de te-kulturo enkondikighis el Chinio en Japanion kaj akcelis disvolvighon de la japana te-ceremonio.

    La moro de te-trinkado de bonzoj multe influis la popolon, kaj ankau te-kunsido kaj improvizado de te-poemoj influis la regantojn de la china socio. Poste aperis grandskala te-festeno fare de registaro. Tetrinkado finfine farighis nacia moro, kio akcelis naskighon de servado. Komence de la 8-a jarcento en Chinio aperis te-butiko.

    Tiam oni pli kaj pli multe trinkis teon kaj te-komercado estis tre vigla. La kortego jam rimarkis, ke samkiel salo kaj fero, ankau teo farighis nemankigebla objekto en la chiutaga vivo de la popolanoj kaj teo estas profitodona, kaj ekde 780 la kortego postulis imposton super te-produktado. Devigi la teproduktantojn tributi teon al la imperiestra familio farighis grava rimedo por ekspluati la popolanojn. La tekulturistoj devis tributi al la imperiestra familio la plej bonkvalitan teon, plukitan antau la tago de Brilo kaj Klaro (en la unua tagdeko de aprilo).

    Intelektuloj tre shatis ghui teon kaj studi te-arton. Chio chi tio ludis gravan rolon por disvolvigho de te-salonoj. Lu Yu (ch. 733-804), kiu pasigis sian infanaghon en templo, estis grava persono en la historio de te-kulturo. Li estis orfo, adoptita de budhista monahho. Li estis majstra en te-preparado kaj verkis libron "Pri teo", kiun oni rigardis kiel enciklopedion pri teo. La verko koncize traktis la te-specojn, akvon, ujojn kaj medion por te-preparado kaj multe levis la spiritan medion de tetrinkado.

"Te-doktoro" kaj lia servado

    La rapida kresko de produktokvanto de teo, levigho de ghia kvalito kaj ghia gravigho en la chiutaga vivo prosperigis te-servadon en la 11-a jarcento. Dank' al disvolvigho de la urboj, drinkejoj kaj tesalonoj aperis preskau en chiuj urboj kaj ili funkciis ne nur en urboj, sed ankau en vilaghoj. Krom te-salonoj trovighis ankau te-kolportistoj. Siatempe en Hangzhou estis te- kolportistoj kaj te-standoj, kiuj servis chefe al la ordinaraj loghantoj.

    La pligrandigho de te-servado multe utilis al perfektigho de la komercado de te-salonoj. Komence de la 10-a jarcento te-produktantoj plejparte dungis laborulojn kaj mastroj de te-salonoj dungis homojn lertajn en te-preparado, por servi al la klientoj. Oni nomis ilin te-doktoroj, kiuj fakte estis dungitaj teknikistoj en urboj kaj aparta parto de la civitanoj.

    Por altiri pli da klientoj al si, la te-doktoroj en Song-dinastio (960-1279) turnis grandan atenton al dekoracio kaj precipe en la Suda Song-dinastio (1127-1279) ili tre atente ornamis te-salonojn per floroj kaj pentrajhoj faritaj de famaj personoj kaj tiam la grandaj te-salonoj estis grandiozaj. Trinki teon en tia medio ja estis vera ghuo.

    Por altiri al si malsamspecajn klientojn, te-salonoj servis diversmaniere. Ili faris diversajn amuzajhojn. Tie oni povis ghui muzikon kaj lerni kantadon. Tie oni povis auskulti rakontadon de historiaj aferoj kaj ludi shakon kaj vejchi-on.

    En te-salonoj oni ne nur trinkis teon, sed ankau manghis kukojn. En la 10-a jarcento preskau chiu te-salono vendis kokosan vinon kaj cidonian sukon.

    De post la 10-a jarcento pli da klientoj vizitis te-salonon inkl. de princoj, aristokratoj, literaturistoj kaj kamparanoj. Ilin iam vizitis ech imperiestro. Kvankam la lokon vizitis multaj klientoj, tamen en la okuloj de biensinjoroj kaj intelektuloj la te-salonoj restis trivialaj lokoj. La moro de tetrinkado de ghentlemanoj diferencis de tiu de la ordinaraj homoj. La unuaj preferis puran teon, dum la lastaj teon kun diversaj spicoj. De post la 7-a jarcento la ghentlemanoj trinkis teon tiamaniere: Antau chio ili bakis tefoliojn, ilin muelis kaj kribris, boligis akvon kaj jhetis en la akvon la preparitajn tefoliojn, disdonis la trinkajhon al la cheestantoj kaj trinkis. Komence de la 10-a jarcento la procezo simplighis. Tiam oni infuzis tefoliojn en botelo kaj vershis la teon. Tiu metodo furoris en la 10-13-a jarcento kaj poste la te-boteloj refoje simplighis kaj oni preparis teon per krucho.

Viglis te-salonoj

    Komence de la 15-a jarcento prosperis multe da chinaj urboj kaj shanghighis la sociaj moroj. Oni donis pli grandan atenton al la materia vivo. Tio tre utilis al disvolvigho de la socia servado kaj en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) multe da literaturaj verkoj temis pri te-salono.

    De post la 14-a jarcento oni ne kuiris teon per poto nek per botelo, sed infuzis ghin per boligita akvo. Tiu simpla metodo dauras ech hodiau.

    Siatempe te-salono servis ankau kiel amuzejo kaj teatro.

    Te-salonoj prosperis en la 18-a jarcento. Tiam estis grandnombraj te-salonoj, kiuj funkciis en multaj sferoj. Sole en Hangzhou funkciis pli ol 800 te-salonoj. Ja estis du specoj de te-salonoj. La unua estis en kvieta medio kaj bele ornamita. Ghi estis dekoraciita per kaligrafajhoj, pentrajhoj, envazaj pejzaghoj k.a. Tie ofte renkontighis intelektuloj kaj iafoje ankau komercistoj. Ghi trovighis ghenerale en kvieta pitoreskejo. La alia similis al drinkejo, kaj tie oni povis preni kaj teon kaj kukojn, vinon kaj diversajn etmanghajhojn.

    Ekde la 18-a jarcento te-trinkado furoris en la imperiestra palaco de Qing-dinastio. Imperiestro Qianlong chiutage trinkis teon. En la lasta jaro de sia regado li kolektis en sia palaco 3056 maljunulojn, kiuj improvizis pli ol 3 mil poemojn. La suvereno ordonis konstrui te-salonon Tongle en Yuanmingyuan-ghardeno. Che la sojlo de la nova jaro che Tongle aperis komerca strato imite la popolan. Tie funkciis diversspecaj vendejoj, restoracioj kaj aliaj te-salonoj kaj chiuj servicoj estis achetitaj ekster la urba kvartalo. De la 3-a ghis la 5-a posttagmeze la imperiestro kaj korteganoj venis tien, trinkis teon kaj vinon, tute imite la ordinarajn popolanojn.

Te-salonoj kaj teatroj

    En la 18-a jarcento ekprosperis operoj en diversaj lokoj. Char te-salonoj kaj teatroj estis ofte vizitataj de la popolanoj, tial ili kunighis. Tiam en multaj te-salonoj estis scenejo. Fine de la 18-a jarcento chiuj teatroj en Pekino trovighis en te-salonoj, tial oni diris, ke teatro estas arto kulturata de teo. Majstro de la pekina opero Mei Lanfang diris, ke la plej fruaj teatroj nomighis ankau te-salono, loko, kie amikoj renkontighis kaj trinkis teon, kaj ghui teatrajhon estis nur aldono. Siatempe oni ne pagis por teatrajho, sed nur por teo. Kiam oni eniris en te-salonon, servistoj tuj alproksimighis, sechis por li sidlokon kaj infuzis kruchon da aroma teo kaj fine donis al li flavan paperon, t.e. repertuaron.

    De post la 18-a jarcento te-salonoj firmigis sian pozicion en la servaj entreprenoj kaj ilia tradicio konservighas ech hodiau.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688