Verda teo

de ZHANG SHUANG

    En la 17-a jarcento teo jam estis vaste konata tra la mondo, kaj Chinio, lando kun kulturo de teo de 3000 jaroj, persistas en tradicia preparado de teo.

    Pro malsameco de metodoj de preparado, oni dividas teon en brunan, verdan, blankan, nigran kaj Wulong. Kaj verda teo estas la plej shatata.

    Trovighas ege multekostaj kaj ankau tre popularaj specoj de verda teo. La kvalito de teo dependas de produkta loko, tempo de kolektado, metodo de bakado, koloro kaj formo. Kaj ankau la kvalito kaj temperaturo de akvo por infuzo estas tre gravaj por la kvalito de la infuzajho.

Preparado de verda teo

    Oni kolektas verdan teon en la unuaj du tagdekoj de aprilo. Post tiu tempo pluvo abundas kaj la folioj de teo estas malmolaj.

    En Chinio kolektado de tefolioj estas plenumata chefe de virinoj, char iliaj manoj estas molaj kaj ne detruas la delikatajn foliojn.

    Oni devas ghustatempe baki la kolektitajn foliojn. Kaj ankau la temperaturo de la fajro estas tre grava por la kvalito de teo. Oni havas tre diversajn metodojn por bakado de teo. Oni faras la foliojn pingloformaj au bulaj.

Longjing-teo

    Oni nombras multajn famajn specojn de verda teo, kaj Longjing estas la plej fama el ili.

    Longjing estas vilagho sudokcidente de la fama pitoreska Okcidenta Lago en Hangzhou, chefurbo de Zhejiang-provinco. Deantikve la lokanoj kulturas tearbojn sur la chirkauaj montoj.

    Longjing estas naturdotita je multaj favoraj kondichoj tre taugaj por kreskado de tearboj. La klimato, atmosfera precipitajho, fekunda grundo… estas tre favoraj. La arboj verdas tra la tuta jaro kaj donas foliojn de printempo ghis autuno. La folioj kolektitaj en frua printempo estas plej bonaj. Kaj folioj de tearboj sur Shifeng-monto de Longjing estas la plej renoma kaj plej multekosta, kaj teo de tiu speco estas verdeta kaj flaveta kaj tre aroma.

    Longjing-teo similas al najlo. Ghi estas plata kaj glata. La folioj en akvo vertikale staras kaj la infuzajho estas tre klara kaj bongusta. Senghena trinkado de tia teo estas granda ghuo.

    Analizo montras, ke Longjing-teo entenas aminoacidon, klorofilon, vitaminon C kaj multajn aliajn elementojn tre nutrajn por la homoj.

Saniga trinkajho

    Esplorado atestis, ke teo estas senlaciga kaj refreshiga.

    Verda teo estas rigardata kiel plej bona trinkajho kaj entenas multajn vitaminojn kaj aliajn elementojn utilajn al la homa sano. Japanoj kredas, ke trinkado de verda teo tra la tuta jaro preventas kanceron kaj miokardian malsanon. Krome trinkado de verda teo moderigs korpulentecon.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688