Qin-dinastio

de WA NA

    Surtronighinte, Ying Zheng, regho de Qin-regno, komencis grandskalan aneksan militon kontrau aliaj regnoj kaj en 230-221 a.K. li pereigis la regnojn Han, Zhao, Wei, Chu, Yan kaj Qi kaj unuigis la tutan Chinion.

    Lia unuigo de Chinio finis la longatempan separatisman regadon, kio estis tre utila al la popola vivo kaj socia produktado kaj konformis al la komuna deziro de chiuj etnoj. Post la unuigo la teritorio de Qin-imperio multe superis tiun de la antauaj dinastioj.

    En la komenco de Qin-dinastio la politiko de ghia regantaro malhelpis reformadon kaj disvolvon de la politika, ekonomia kaj kultura sistemoj. Ghia kruela regado kauzis grandan suferon al la popolo kaj ghiaj pezaj impostoj, milita servado kaj pezaj servutoj malhelpis la popolan vivon. La rigoraj leghoj praktikataj de Qin-kortego kaj ghia kruela regado finfine kauzis grandskalan insurekcion de civitanoj, la unuafojan en la china historio, kaj la militado kondukis la dinastion Qin al pereo.

Gravaj metodoj de Qin-kortego

    Qin estis la unua china dinastio, en kiu multaj etnoj membrighis al granda unuigita lando kun Xianyang kiel chefurbo. Por firmigi la centralizisman sistemon kaj landan unuighon ghi alprenis jenajn rimedojn:

    I. Politike Qin-dinastio faris la imperiestrecon absoluta en la regado. De Ying Zheng, chiuj superaj regantoj de feudaj chinaj dinastioj donis al si la titolon de imperiestro, kiu tenis la regpotencon politikan, ekonomian kaj militan en siaj manoj. Qin establis administran institucion de la lando kaj prefektujoj. Lau edikto de la imperiestro, en la centra registaro funkciis plurgradaj oficistoj kaj en chiuj landpartoj funkciis sistemo de prefektujoj kaj gubernioj. La imperiestro dividis la tutan landon en 36 prefektujojn kaj chiu prefektujo gvidis plurajn guberniojn, tiamaniere la imperiestro firme tenis la landan kaj diverslokan regadon en siaj manoj.

    II. Ekonomie Qin-kortego unuigis la sistemon de mezurunuo kaj monunuo, kio estis tre utila al la ekonomia disvolvigho de diversaj lokoj kaj diversaj etnoj.

    III. Kulture Qin-dinastio unuigis la chinajn ideogramojn, kio tre utilis al la kultura disvolvigho de la lando. Por regi la ideologion de la popolanoj la kortego forbruligis chiujn historiajn librojn, verkitajn ne de Qin-regno, poemojn kaj aliajn verkojn, konservitajn de la popolo, kaj librojn verkitajn de erudiciuloj de diversaj skoloj, escepte de la verkoj medicinaj, auguraj kaj terkulturaj. En la sekvanta jaro iuj intelektuloj postdorse klachis kontrau la suvereno pro lia tiraneco kaj kruela punado. Informighinte pri tio, la suvereno enterigis 460 intelektulojn vivaj. Tiuj okazajhoj estis tre famaj en la china historio.

Per leghoj firmigi sian potencon

    En Qin-regno Shang Yang dufoje faris politikan reformadon kaj post tio ellaboris 6 kriminalajn leghojn, tiel ke jam antau la unuigo de Chinio, Qin-regno havis kompleton da leghoj. Surtronighinte, Ying Zheng heredis kaj disvolvis la antauan leghan sistemon kaj publikigis pli da leghoj kaj reguloj. Unuiginte la tutan Chinion, Ying Zheng praktikis la leghojn de Qin-regno tra la tuta Chinio kaj pro tio li efike firmigis la feudan centralizismon.

    La kriminala legho temis pri 200 krimoj. Por puni la atencantojn oni ellaboris 80 artikolojn, t.e. lau la legho 19 specoj de krimuloj devis esti mortigitaj kaj 15 specoj de krimuloj karne torturitaj kaj chiu kriminala kodo povis esti sole farata kaj aplikata kun aliaj 2 au 3 specoj da krimoj kaj krom tio la legho difinis aghon de la krimuloj, kiuj devas obei la leghon.

    Kaj krom tio la leghoj de Qin-dinastio havis specialajn artikolojn pri agrikulturo, metiindustrio kaj komerco. La legho havis konkretajn difinojn pri terkulturado, irigacio, protekto de montoj kaj arbaroj, kvanto de semoj, plantado kaj naturaj katastrofoj. Koncerne metiindustrion, la legho havis ankau konkretajn difinojn pri produkta administrado, arangho de laboruloj, trejnado de metiaj dischiploj, normoj de la produktajhoj, ekzameno de la kvalito, ktp. Koncerne komercadon la legho havis konkretajn difinojn pri prezoj de varoj, cirkulado de mono kaj registrado de alilandaj komercistoj.

    Por sukcesa plenumado de la leghoj oni ellaboris ankau proceduron.

    Jughate lau la konkretaj difinoj de la artikoloj, la leghoj de Qin-dinastio estis kompletaj kaj, ghenerale dirite, ili konformis al la tiamaj sociaj cirkonstancoj. Kompreneble ili havis ankau mankojn, kiaj la artikoloj estis komplikaj, iuj krimoj ne estis normale traktataj kaj la punoj tro kruelaj. En la lasta periodo de Qin-dinastio oni praktikis la leghojn pli dogmisme.

Insurekcio de Chen Sheng kaj Wu Guang

    Tio estis la unuafoja civitana insurekcio en la china historio. Julie de 209 a.K. lau ordono 900 gardistoj devis plenumi servuton en tre malproksima loko. Sed survoje falis pluvego kaj ili ne povis ghustatempe atingi la cellokon. Lau la legho de Qin-dinastio ili devis esti mortigitaj, kio kauzis grandan timon, tial Chen Sheng kaj Wu Guang planis ribelon.

    La insurekcia armeo rapide konkeris plurajn guberniojn kaj post nelonge ghi ekhavis dekojn da miloj da militistoj, milojn da rajdistoj kaj 600-700 militajn charojn. Chen Sheng kaj Wu Guang ambau reghighis. Kuraghigate de ili, la civitanoj kaj malnovaj aristokratoj unuj post aliaj levighis kontrau la kruela Qin-kortego.

    Kun disvolvigho de la insurekciaj armeoj interne de la ribelantoj kontraudiroj naskighis kaj kreskis. Chen Sheng fierighis kaj malproksimighis de la ordinaraj soldatoj kaj la subuloj ne obeis lian gvidadon kaj fine la insurekcio malvenkis.

    Malgrau ke Chen Sheng kaj Wu Guang estis venkitaj, tra la tuta lando levighis ribeluloj, inter kiuj la elstaraj gvidantoj de la ribelaj armeoj estis Xiang Yu kaj Liu Bang, kiuj kune renversis la regadon de Qin-dinastio kaj poste en la militado Liu Bang venkis Xiang Yu kaj fondis Han-dinastion, kiu dauris proksimume 400 jarojn.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688