Tradicia moro de Ghino-nacio

    Ghino-nacio nombras 18 mil membrojn kaj granda parto de la membroj loghas en Ghino-distrikto en Yunnan-provinco kaj la ceteraj dise chirkau la loko. Ghi ne havas skriblingvon, sed parollingvon kaj originalajn kredon kaj moron. En la lastaj jaroj ghi impete efektivigis evoluon bezonantan mil jarojn.

Adoltigho

    Kiam knaboj de la nacio aghas 15 jarojn, oni aranghas por ili ceremonion por marki ilian adoltighon. Kiam la knabo iras al laboro au ien pro afero, embuskintaj junuloj “perforte eskortis” lin al la ceremoniejo. En la ceremonio la gepatroj donacas al la filo instrumentaron por produktado, shanghas liajn vestojn per tiuj por adolto, anstatauigas lian chapon per turbano, vestas lin per chemizo kun cirklaj desegnoj kaj donas al li broditan sakon. Che tio la knabo farighas adolto.

    Oni okazigas preskau saman ceremonion por knabinoj. Sed oni ne “perforte eskortas” ilin. En la ceremonio oni kombas la harojn de la knabino en plektajhon kaj donacas al shi koloran sakon.

    Adoltigha ceremonio estas grava turnopunkto en kreskado de gejunuloj de la nacio. Post la ceremonio ili estas akcentataj en aktivadoj de la nacio.

Sunfloro en simbolo de amo

    Meze sur la dorso de blanka jako de la viroj de la nacio estas kvadrata peco da rugha shtofo kun brodita sunfloro. Pri la floro cirkulas rakonto:

    Bela knabino Brule enamighis al malricha junulo Zebai, kaj chiufoje, kiam ili rendevuis, la junulo donacis al la amatino belan sunfloron, kiun shi tre shatis. Sed poste shi estis forrabita de tribestro. Zebai elsavis shin kaj edzighis al shi. En la nupto la novedzo portis sur sia dorso sunfloron.

    Gejunuloj de la nacio estas liberaj en enamigho. Geamantoj reciprokas donacojn kaj vershas sian koron per kantado. Kiam ili revenas hejmen post kamplaboro, geamantoj postlasas foliojn au florojn survoje por sugesti horon kaj lokon por rendevuo.

Bambua kabano

    Ghino-nacianoj shatas loghi sur supro de milda monteto. Antaue ili loghis en balustrita bambua kabano, kaj en chiu kabano vivis 5-6 familianoj. Alia speco de bambua kabano estis longforma, ke kelkaj generacioj de la klano vivis kune. Ambauflanke interne de la kabano kushis du vicoj da fajrujoj de la respektivaj familioj, kaj la patriarko okupis la unuan chambron dekstre de la enirejo.

    Kiam forpasas la patro, la gefiloj devas konstrui novan loghejon kaj renovigi la malnovan. Tio signifas, ke ili oferas la malnovan domon al la forpasinto. Kiam finighis la konstruado de nova domo, la tuta vilagho celebras kaj deklamas epopeon de la nacio kaj drinkas kaj kantas tra la tuta nokto.

Datie-festo

    Tio estas la plej grava festo de la nacio. La festado dauras 3 tagojn en la 12-a monato lau la china luna kalendaro.

    Antaue la nacio havis tri tribojn, kaj chiu havis sian gepatran vilaghon. En la 12-a monato la patriarkoj de la gepatraj vilaghoj interkonsilighis pri festado. La vilaghoj havis feston en malsamaj tempoj, kaj la vilaghanoj havis pli da shancoj por intervizito.

    En la unua tago de la festo oni okazigas konkurson por kapti bovon. La vilaghanoj kolektighas kun vino kaj manghajhoj kaj ghoje kantadas drinkante.

    En la dua kaj tria tagoj la vilaghanoj intervizitas kaj gejunuloj kontaktighas kun sia amato reciprokante donacon.

Intimaj rilatoj kun Han-nacio

    Zhuge Liang estis chefministro de Shu-regno en sudokcidenta Chinio antau 1800 jaroj. Lia nomo estas simbolo de sagho. Tie cirkulas multaj rakontoj pri li. Li enkondukis en la sudokcidenton de Chinio la avangardan agrikulturan teknikon, arkitekturon kaj kulturon kaj pro tio li estis multe respektata de la lokanoj. Kiam li foriris de la sudokcidento, la lokanoj larmis che adiauo. Tio pruvis, ke deantikve Ghino-nacio havas intimajn rilatojn kun Han-nacio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688