Anxi-a teo Tieguanyin

de WA NA

    La bonrasa tearbo Tieguanyin ne estas tre alta, tamen kun abundo da branchoj, smeraldaj folioj suplaj kaj karnorichaj. La teo farita el ghiaj folioj estas bonkvalita.

Te-kulturo de Anxi

    Anxi-gubernio situas en la suda parto de Fujian-provinco. Ghi estas antikva te-guberrnio kaj chefa produktejo de Wulong-teo kaj origino de la teo Tieguanyin.

    La loko havas longan historion de te-produktado kaj la tie produktita teo estas bonkvalita. En 1982 la shtato prenis ghin kiel bazon de eksporto de teo en Fujian-provinco kaj marte de 1995 la gubernio ricevis la honoran titolon “produktejo de Wulong-teo, Chinio”.

    En chiu festivalo de te-kolektado en chiuj te-ghardenoj de Anxi-gubernio audighas bela kanto pri teo kaj la montoj plenaj de te-arboj farighis scenejo por kanto-konkurso, kie oni ankau dancas por glorigi la teon. Anxi-anoj regalas gastojn per teo anstatau vino kaj dum te-trinkado oni amikighas. Tio ja farighis la tradicia moro de la loko.

    “Konkurso por regheco de teo” estas alia trajto de la Anxi-a kulturo. Chiujare antau apero de fresha teo en la merkato, la eminentaj te-preparistoj kolektighas tie kaj preparas chiu sian apartan teon. Post rigora prijugho kaj komparo oni decidas te-reghon de divesaj specoj.

Deveno de la nomo Tieguanyin

    Tieguanyin havas historion de pli ol 200 jaroj. Pri ghia deveno cirkulas du onidiroj. Iuj diras, ke foje tekulturisto songhis, ke Avalokitesvaro donacis al li te-arbon kaj poste li reproduktis multe da tearboj per tiu arbo. Pro ilia granda vivipovo la tieaj tekulturistoj donis al ili la nomon Tieguanyin, char en la china lingvo la vorto tie signifas feron kun aludo de firmeco kaj neshanghebleco, dum guanyin signifas Avalokitesvaron. Aliaj diras, ke oni plukis tefoliojn de iu arbo kaj post preparado tributis ilin al la imperiestro, kiu tre shatis ilin kaj donis al ili la nomon Tieguanyin.

Preparado

    La arto prepari Tieguanyin estas aparta. Oni ne plukas junajn shosojn, sed la foliojn, komplete maturighintajn kaj etendighintajn. Oni aerumas, sunumas kaj shancelas la nove plukitajn freshajn foliojn ghis ili odoras fortan aromon, kaj tiam oni devas baki kaj kirli ilin, por ke ili kuntirighu kaj globighu, kaj post tio sekigi ilin super milda fajro, tiel oni ricevas duonpreparitan teon kaj fine transportas al la merkato.

Trajtoj

    Tieguanyin estas la plej bona speco de Wulong-teo. La tefolioj de Tieguanyin estas kuntiritaj, dikaj, pezaj, bonordaj, spiralformaj kaj grizverdaj. Iliaj infuzajhoj estas sukcen-koloraj, kun orkidea aromo kaj dolcha gusto.

Gustumado

    Por gustumi Tieguanyin oni devas prepari delikatan servicon por teo. Oni metas duonkruchon da teo en kruchon, lavas ghin per bolanta akvo, forigas la akvon kaj vershas bolantan akvon en la kruchon por 2-3 minutoj. Oni vershas la teon en malgrandajn tasojn. Tiam oni povas trinki la bongustan teon. Post tio oni povas aldoni akvon al la krucho. La oficiala te-ceremonio estas komplika kun 15 procedoj. Kvankam oni trinkas chiufoje malmulte, tamen la teo estas tre bongusta, bonodora kaj profunde impresata.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688