Konfuceo

de SU YIJUN

    Konfuceo (551-479 a.K.) estis fama pensulo, politikisto, edukisto kaj fondinto de konfuceanismo en la Periodo de Printempo kaj Autuno (770-476). De Han-dinastio (206 a.K. – 220 p.K.) lia doktrino farighis chefa fluo de la tradicia kulturo en la pasintaj 2000 jaroj. Liaj penso kaj doktrino ludis gravan rolon en la formigho kaj evoluo de la china socio kaj havis pozitivan influon al la estigho de la spirito de la china nacio.

La vivo de Konfuceo

    La propra nomo de Konfuceo estas Qiu kaj lia titolnomo estas Zhongni. Li naskighis en Lu-regno (sudoriente de la nuna urbo Qufu de Shandong-provinco). Lia prapatro estis aristokrato de Song-regno kaj poste transloghighis en Lu-regnon. Konfuceo funkciis kiel shtata oficisto pri konstruado kaj prizona afero. Li vojaghis 14 jarojn al multaj regnoj por diskonigi sian politikan vidpunkton. Li proponis regi per etiketo kaj krei idealan socion kun etiketo de Zhou-dinastio kiel la kerno. Sed ghis kiam li revenis al sia hejmlando en la agho de 68 jaroj, li ankorau ne sukcesis atingi sian politikan celon. Li do turnis sian energion al kompilado de antikvaj verkoj kaj al instruado kaj verkado. Li multe kontribuis al edukado kaj 3000 homoj lernis che li. 70 elstaraj el ili farighis famaj en la historio.

    Konigante Konfuceon, oni nature mencias “Analektoj de Konfuceo”, kiu estas notoj faritaj de liaj dischiploj kaj iliaj lernantoj. La notoj temas pri parolado de Konfuceo, liaj respondoj al dischiploj kaj interparoloj de la dischiploj. La verko entenas la vidpunktojn de konfuceanismo kaj konfucea literaturo.

Pledo por regado surbaze de virto

    Konfuceo proponis administri shtaton per virto. Li opiniis, ke administrado per legho karakterizighas per devigo, ke legho limigas nur agojn de homoj, dum administrado per virto influas la animon de la homoj. Li opiniis, ke talentuloj ne aperis nature, sed per edukado. Li fondis privatan lernejon por kulturi talentulojn necesajn por politika reformado. Li opiniis ankau, ke tiuj talentuloj devas esti perfekte klerigitaj virtuloj kaj povas influi aliajn per sia konduto.

Teorio de edukado

    Konfuceo plej frue esploris la problemon pri homeco kaj opiniis, ke homoj estas egalaj che la naskigho, kaj diferenco de karakteroj kauzighas de medio. Bona lernomedio kaj persona penado kreos virton. Li persistis en la vidpunkto eduki homojn sen distingo de ilia deveno opiniante, ke escepte de sklavoj chiuj homoj chu richaj chu malrichaj, chu noblaj chu humilaj, chu saghaj chu malsaghaj, povas lerni en lernejoj sen distingo de raso kaj regiono. Lia opinio rompis la katenon de la kortego kaj vaste sin malfermis al la socio, grandigis la fonton de talentuloj, movis la komencitan kulturon al la fundaj socitavoloj, akcelis disvolvighon de privataj lernejoj kaj malfermis vojon por vigligo de akademia diskutado de cent skoloj de la regnoj.

Humaneco, respekto al gepatroj kaj virto

    Konfuceo alte taksis humanecon, respekton al gepatroj kaj virton. Li diris, ke homoj respektantaj gepatrojn kaj amantaj fraton ne krimas. Li opiniis, ke respekto kaj observo al etiketo estas bazo de homa virto.

Konfuceo pri literaturo

    Pri literaturo Konfuceo unue eksplikis la interrilatojn de literaturo kaj memkulturo de virto. Li opiniis, ke poemo kaj muziko ludas grandegan rolon en memkulturo de virto. Li alte taksis la socian rolon de literaturaj verkoj opiniante, ke la konkretaj artaj figuroj de poemo povas vigligi la spiriton de la homoj, plezurigi la legantojn, fidele speguli la politikon kaj virton de la socio, ebligi al la popolo rimarki la sukceson au malsukceson de la regado kaj prosperon au dekadencon de la virto, akceli interkomunikadon kaj harmonion de la popolo, penetri en la realan vivon kaj kritiki la socion. Tiu opinio de Konfuceo, kiel rudimento de la tetorio de la realisma literatura komentario, havas tre pozitivan influon al la teorio de la realisma literatura komentario kaj realisma litertura verkado.

Memorado al Konfuceo

    Chiujare okazas en Chinio aktivado memore al Konfuceo, simpozio pri Konfuceo kaj konfuceanismo kaj spektaklo en la Konfucea Templo. En la 28-a de septembro de 2003 oni okazigis ceremonion en la Konfucea Templo, hejmloko de Konfuceo, por festi la 2554-an datrevenon de lia naskigho. La ceremonion cheestis pli ol 1000 chinaj kaj eksterlandaj turistoj.

    Konfuceanismo jam farighis grava konsistiga parto de la china kulturo kaj la nacia spirito de Chinio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688