Kiel apreci chinstilajn pentrajhojn?

de WA NA

    Se eksterlandanoj deziras chinstilajn pentrajhojn, ili povas sin turni al Liulichang-strato, Pekino, char tie funkcias malnova butiko Rongbaozhai, kie acheteblas verkoj de famaj kaj ordinaraj artistoj. Krom tio en Rongbaozhai estas ankau speciala ksilografia chambro por kopii eminentajn chinstilajn pentrajhojn.

Kio estas chinstilaj pentrajhoj?

    Artistoj faras pentrajhojn per tradiciaj penikoj kaj koloriloj lau sia estetika vidpunkto. La chinstilaj pentrajhoj havas longan historion kaj eminentan tradicion kaj okupas specialan lokon en la belarta kampo de la mondo. Ili estas grava konsistiga parto de la tradicia china kulturo.

Kiel apreci chinstilajn pentrajhojn?

    Chiuj komencantoj de chinstila pikturo, chu chinaj chu alilandaj, jughas la pentrajhojn ofte lau tia kriterio, chu ili komprenas la ideon de la pentrajho au ne. Se tiele oni jughas la chinstilajn pentrajhojn, oni facile aprecas la delikatliniajn, char ili estas konkretaj, autentikaj kaj facile kompreneblaj. Se antau ili estas liberstilaj, kaj precipe liberstilaj tuchdesegnajhoj, aprecado ja farighis tre malfacila, char ili ne estas skizaj nek konkretaj. Estas malfacile kompreni la pentrajhojn kaj pli malfacile koni la ideon de la verkado.

    En aprecado de la okcidentaj olepentrajhoj kaj chinstilaj pentrajhoj grava ne estas tio, chu ili estas versimilaj au ne, sed tio, chu ili tushas la koron de la rigardantoj kaj artisme ghuigas ilin.

    La autoroj faras chion eblan por animi sian pentrajhon, sed koni la animon de la pentrajho ne estas facila afero kaj tio estas precipe malfacila por eksterlandanoj, kiuj ne bone konas la chinan kulturon. Sed belo ja estas populara. Se vi shatas chinstilan pentrajhon, ech se vi ne scias la kialon, ghi finfine donas al vi belartan kontenton.

    Oni povas ghui la chinstilajn pentrajhojn de la jenaj tri flankoj, t.e. sento, kompreno kaj kreivo.

    De la unua flanko oni devas per sia intuicio scii, kio estas pentrita sur la papero, chu la pentrajho estas versimila au ne, chu la koloroj estas brilaj au malhelaj, chu la strioj estas fluaj au stumblaj, chu la verko estas delikatlinia au liberstila. Unuvorte oni devas senkashe diri al si, kio li vidis.

    De la dua, surbaze de sia sento oni devas kompreni, pripensi kaj kapti la ideon de la autoro por scii, kion li volas montri, kiamaniere li montras tion, chu li alprenis taugan artan metodon por atingi sian celon, chu li bone montris la temon, chu li fervore prikantis au sarkasme kritikis. Oni devas percepti la sentimenton de la pentrajho pere de ghia etoso, chu la etoso estas profunda au senghena, optimisma au tragedia. Krom tio oni povas fari analizon de la pentrajho surbaze de siaj scioj kaj travivajhoj pri trajtoj de la pentrajho kaj la epoko de la pentrado.

    Fine oni devas fari kreadon post la sentado kaj komprenado kaj fari chioampleksan cerbumadon lau siaj scioj, estetika sperto kaj travivajhoj.

    Eksterlandaj samideanoj povas apreci chinstilajn pentrajhojn per tiuj metodoj. Efektive tio ne multe diferencas de apreco de olepentrajhoj. Oni devas apreci la pentrajhojn per sia animo sed ne sole per la okuloj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688