Longjing-teo

    La Okcidenta Lago de Hangzhou, Zhejiang-provinco, estas unu el la plej belaj lokoj de Chinio. La tie produktata Longjing-teo estas fama tra la tuta mondo. Ekskursi sur la Okcidenta Lago kaj trinki Longjing-teon estas granda ghuo por multaj turistoj. La Longjing-tearboj kreskas sur la montoj chirkauantaj la lagon. La te-folioj de tiaj arboj estas plataj, verdverdaj kaj aromaj. En la varma akvo ili shvebas simile al belaj floroj.

Prilaborado

    Oni prenas shosojn kaj foliojn de Longjing-tearboj kiel krudmaterialojn, ilin sekigas en vento, bakas, humidigas, rebakas kaj selektas. Post tio oni forigas la flavajn foliojn kaj pulvoron kaj konservas la prilaboritajn tefoliojn. La prilaborado estas komplika kaj farata per 10 metodoj.

    Tiuj tearboj, kiuj kreskas en la vilaghoj Shifeng, Wuyunshan, Hupaoshan, Meijiawu kaj Wengjiashan che la Okcidenta Lago, estas bonkvalitaj, kaj la teo el tearboj de Shifeng estas la plej bonkvalita pro tio, ke la tiea grundo estas bona. La teo produktita en Shifeng estas verda kaj iomete rugha. Antaue ghi estis tributo al imperiestroj.

    Longjing-teo havas plurajn alinomojn, kiaj pigolango kaj lancopinto. La plej bonkvalitaj Longjing-tefolioj estas plukitaj antau la sunperiodo Klaro kaj Brilo, tamen ilia produktokvanto estas malgranda. Ankau tiuj plukitaj antau la sunperiodo Pluvo estas tre bona kaj kvankam ilia produktokvanto estas ne tial granda, tamen suficha por la bezono. Chiuj bonkvalitaj Longjing-tefolioj el junaj shosoj estas delikate prilaboritaj. Oni diras, ke la tefolioj plukitaj tri tagojn pli frue estas valoraj, dum plukitaj tri tagojn malfrue estas chipaj, tial oni devas frue pluki ilin.

    La tefolioj produktitaj en Shifeng estas ekskluzive el shosoj kaj folioj plukitaj antau la sunperiodo Klaro kaj Brilo. Ili estas smeralde verdaj, plataj kaj glataj. La trinkajho el tiaj tefolioj estas verda, travidebla, aroma kaj bongusta. Chiujare vendighas nur malgranda kvanto da tiaj tefolioj chirkau majo.

Infuzado

    Estas bone, ke oni infuzas tian teon en glaso kaj porcelana taso kun kovrilo. Oni metas 3 gramojn da tefolioj en 200 ml da varma akvo por 3-5 minutoj, sed la akvo devas esti bolinta en temperaturo de 80ºC. Tia trinkajho estas aroma, belkolora kaj bongusta.

    Oni povas infuzi la teon per du metodoj, tio estas, unue vershi akvon en glason au tason kaj poste meti konvenan kvanton da teo. Per tia metodo oni povas ghui, kiel la tefolioj elvolvas sin en la akvo. Au oni povas meti tefoliojn en glason au tason unue kaj post tio vershi varman akvon. Per tiu metodo oni povas rigardi, kiel la tefolioj levighas kaj mallevighas en la akvo. Se oni infuzas teon en krucho, oni devas uzi tre solidan kruchon, kiaj shtona krucho kaj firme bakita krucho el purpura kaolino. Per tia krucho oni devas meti malgrandan kvanton da teo por mallonga tempo.

    La bonkvalita Longjing-teo estas tre rara kaj multekosta, tamen en multaj te-butikoj de Chinio ili estas acheteblaj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688