Tri Regnoj

de WA NA

    La periodo de Tri Regnoj estas tre fama en la china historio. De 208, kiam okazis Chibi-kampanjo, ghis 280, kiam la Okcidenta Jin-dinastio unuigis Chinion, kune ekzistis la tri regnoj Wei, Shu kaj Wu.

Chibi-kampanjo

    Tio estis fama kampanjo, kiu ludis gravan rolon por apero de la kunekzisto de la Tri Regnoj en la fina periodo de la Orienta Han-dinastio. Ghi okazis en 208 p.K. en Chibi en la nuna Hubei-provinco, che Yangzi-rivero. En la kampanjo la alianca armeo de Liu Bei kaj Sun Quan akiris grandan venkon super tiu de Cao Cao.

    Cao Cao fundamente unuigis nordan Chinion. Kaj post tio li donis grandan atenton al trejnado de akva armeo kaj alprenis serion da rimedoj por preventi entrudighon de Guanzhong-aj militaristoj en la mezan kaj malsupran basenon de la Flava Rivero. Farinte tion, li gvidis pli ol centon da miloj da militistoj al Jingzhou (prefektujo limanta la nunajn Hubei kaj Hunan-provincojn) en julio de 208 por konkeri la sudan parton de Chinio. Tiam Sun Quan, militaristo de la malsupra baseno de Yangzi-rivero kaj sudorienta Chinio, jam militkaptis la urbon Xiakou (la nuna Wuhan), brechis la pordon de Jingzhou kaj estis preta direkti sian lancopinton al norda Chinio. Tiam alia militaristo, Liu Bei, invitis faman militan strategiiston Zhuge Liang esti stabestro kaj ellaboris strategian planon por disvolvigho, lau kiu li decidis unue kapti Jingzhou kaj Yizhou (la nuna Sichuan-provinco) kaj aliancighi kun Sun Quan por kune militi kontrau Cao Cao. Por efektivigi tiun celon li energie trejnis sian akvan armeon en Fancheng (urbo en la nuna Hubei-provinco).

    Auguste de 208 Cao Cao uzis ruzan taktikon. Li malrapidigis sian marshon suden por kapti Jingzhou sen batalo, distrumpetante sian venkon. Tiam Sun Quan sendis delegiton interkonsilighi kun Liu Bei por kune batali kontrau Cao Cao. Septembre de 208 la armeo de Cao Cao proksimighis al la centra loko de Jingzhou. Por eviti tujan batalon kun Cao Cao, Liu Bei retiris sian armeon al Jiangling, suda urbo de Hubei. Persvadite de konsilisto de Sun Quan, Liu Bei decidis aliancighi kun Sun. Tiam Cao Cao persone gvidante 5 mil elitajn rajdistojn persekutis Liu Bei kaj venkis lian armeon. Elliberighinte el danghero, Liu Bei sendis sian konsiliston al Xiakou por interkonsilighi kun Sun Quan pri kuna batalo kontrau Cao Cao.

    Sun Quan mobilizis 30 mil elitajn militistojn, dum Liu Bei kolektis 20 mil, tiel la 50 mil militistoj de la alianca armeo de Sun kaj Liu veturis kontrau la riverfluo por kune rezisti kontrau Cao Cao, dum la fiera Cao Cao persone gvidis sian armeon lau la fluo de la rivero por batali kontrau la alianca armeo de Sun kaj Liu.

    La malamikoj renkontighis che Chibi. La militistoj sub Cao Cao plejparte estis terarmeanoj, kiuj palighis en akva batalo, tial Cao retiris sian armeon kaj kantonmentigis ghin che la norda bordo de Yangzi-rivero.

    Por mildigi tangadon de la shipoj en la rivero, Cao Cao ordonis kunligi siajn militshipojn, por ke la nordaj militistoj alkutimighu al akva batalo sur la rivero. Zhou Yu, chefkomandanto de la armeo de Sun Quan, decidis ataki la malamikojn per fajro, utiligante la malfortajn punktojn de la kunligitaj shipoj. La brulantaj shipoj de Sun Quan sagrapide pafis sin al la shiparo de la malamikoj, kiuj tuj dronis en fajra maro. La fajro rapide etendighis kaj englutis la malamikan kampadejon che la rivero. Utiligante la favoran situacion, la alianca armeo de Sun kaj Liu senprokraste sturmis la malamikojn, kiuj suferis de serioza malvenko kaj panike retirighis norden.

    La alianca armeo senhalte persekutis Cao Cao.

    Post Chibi-kampanjo Liu Bei tuj kaptis 4 prefektujojn, en la sekvanta jaro konkeris ankau Jingzhou kaj metis bazon por sia daura ekspansio. Cao Cao lerninte la lecionon en sia malvenko, energie disvolvis la akvan armeon kaj direktis sian lancopinton al la meza baseno de Yangzi-rivero por batali kontrau Sun Quan en la estonteco. Por rezisti kontrau Cao Cao, Sun Quan daurigis sian aliancon kun Liu Bei.

    Chibi-kampanjo estis fama en la milita historio de Chinio pro la venko de malforta super la forta.

Kunekzisto de la Tri Regnoj

    Pro longdaura kontraustaro de Sun kaj Cao, la fortoj de Liu Bei rapide ekspansiis kaj formighis la kunekzisto de la Tri Regnoj Wei, Shu kaj Wu.

    En 215 Cao Cao konkeris Hanzhong en la nuna Shaanxi-provinco kaj rekte minacis la ekziston de la reghimo de Liu Bei. Liu Bei decidis militi kontrau Cao Cao. En la batalo lia armeo mortigis Xiahou Yuan, gravan generalon de Cao Cao, kaj konkeris Hanzhong. En 219 Guan Yu, grava generalo de Liu Bei, direktis sian lancopinton al Fancheng, kiu siatempe estis okupata de Cao Cao. Cao komplotis kun Sun Quan, kies generalo Lu Meng proponis surprizataki Jiangling. La alianco de Cao kaj Sun tenajle atakis Guan Yu kaj mortigis lin. Pro tio komplete detruighis la alianco de Sun kaj Liu kaj mildighis la situacio en norda Chinio. En la sekvanta jaro mortis Cao Cao. Lia filo Cao Pi perforte abdikigis la lastan imperiestron de la Orienta Han-dinastio, mem surtronighis kaj fondis la regnon Wei. Poste surtronighis ankau Liu Bei kaj Sun Quan respektive en Chengdu kaj Jianye.

    Por venghi Guan Yu, Liu Bei gvidis grandan armeon por ataki Sun Quan en 222, sed li estis venkita de Lu Xun, generalo de Wu-regno. La venkita Liu Bei forkuris al la urbo Baidi kaj mortis tie en la sekvanta jaro. Post morto de Liu Bei, lia filo Liu Shan heredis la tronon, firme subtenatan de Zhuge Liang. Por realigi la postlasitan aferon de Liu Bei, Zhuge Liang 6-foje atakis Wei-regnon de 227 ghis 234, sed ne sukcesis en realigo de sia ambicio. Li mem mortis de malsano en 234. Antau tio mortis ankau Cao Pi. Lia filo Cao Rui estis firme subtenata de Sima Yi post sia surtronigho. Kaj de tiam la regpotenco de Wei-regno iom post iom estis uzurpita de Sima Yi kaj liaj filoj. Sima Yi estis fama politikisto kaj milita strategiisto. Pro lia forto ne sukcesis Zhuge Liang. Li efike malhelpis la ekspansion de Shu-regno. En 263 Sima Zhao, filo de Sima Yi, sendis armeon ataki Shu-regnon kaj konkeris Chengdu en la sama jaro. La regnestro de Shu kapitulacis kaj pereis la regno.

    Post pereo de Shu-regno Wu-regno estis komplete sieghita de Wei-regno. En 265 Sima Yan, filo de Sima Zhao, forpushis la imperiestron de Wei-regno de sur la trono kaj mem uzurpis la suverenecon. Li fondis Jin-dinastion kun Luoyang kiel sia chefurbo. Jen komencighis la Okcidenta Jin-dinastio kaj malfermighis nova pagho en la china historio. Tiam sur la trono de Wu-regno sidis Sun Hao, kiu chiam sin amuzis kaj ne zorgis pri la shtataj aferoj. La armeo de Jin-dinastio akiris venkon post venko kaj en 280 konkeris Jianye, chefurbon de Wu-regno kaj Sun Hao kapitulacis. Jen denove unuighis la tuta Chinio.

    Ekde la finaj jaroj de la Orienta Han-dinastio en Chinio estis milita kaoso longtempa kaj pro tio la nombro de la loghantoj malkreskis jaron post jaro kaj la ekonomia nivelo mallevighis. La periodo de la Tri Regnoj dauris preskau 80 jarojn kaj profundighis la ekonomia krizo. La grena malsuficho multe malhelpis la militajn aferojn de Wu kaj Shu. Malgrau ke la tri regnoj chiuj donis grandan atenton al agrikultura produktado, kaj pro bezono de la milito la tekniko de metalurgio kaj shipkonstruado multe progresis, la china historio siatempe progresis malrapide, char la senchesa milito konsumis grandan kvanton da homaj kaj materiaj richajhoj.

    Malgrau tio en la 72 jaroj de la historia periodo de la Tri Regnoj naskighis en Chinio multe da eminentaj personoj, kiuj okupis gravan lokon en la politika kaj milita historio de Chinio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688