Origino kaj diskonigo de budhismo

de WA NA

    En la 10-a jarcento Chinio farighis chefa diskoniganto de budhismo, kiu originis el Hindio. Nun budhismo estas unu el la plej gravaj religioj de la mondo.

Budhismo originis el Hindio

    Koncerne la hindajn religiojn, oni opinias, ke la chefa religio de Hindio estas hinduismo, kiu estas origina religio antau naskigho de Budho. La hinda nacio origine kredis je bramanismo. Post longa transformighado bramanismo farighis la hodiaua hinduismo. Hindio estas grava fonto de orientaj religioj. Budhismo estas unu el la gravaj religioj prosperintaj en Hindio.

    Antau 25 jarcentoj iu princo de Hindio forlasis sian hejmon kaj post 6-jara memkulturado farighis budho. Kaj poste en 49 jaroj li predikis al la tuta socio siajn komprenitajn metodojn por liberigi la homojn el morto, vivo kaj chiuj chagrenoj. Li forlasis la homan mondon en la agho de 80 jaroj. Oni nomas lin Budho, kiu signifas, ke li farighis iluminighinto kaj atingis la plej superan gradon de sciado kaj klarvidado. Jen naskighis budhismo.

    La hinda nacio estis mistera kaj kompleksa jam en la antikveco kaj en la religia kredo ghi estis pli kompleksa. Antau la komenco de la 8-a jarcento, kiam islamanoj invadis Hindion, tie neniam okazis religia milito. Sed post kiam islamanoj konkeris Hindion, budhismo kaj iuj aliaj religioj estis minacataj de pereo, sed tiam budhismo jam enkondukighis en Chinion kaj tie ghi multe disvolvighis.

Budhismo en Chinio

    Jam en la Orienta Han-dinastio (25-220) legighis notoj pri enkonduko de budhismo en Chinion. En la sekvantaj 500 jaroj budhismo rapide diskonighis kaj disvolvighis en Chinio, kie ghi bone kunfandighis kun la tradiciaj chinaj konfuceanismo kaj taoismo kaj iom post iom naskighis chinstila budhismo kun trajtoj de la china kulturo.

    Nun budhismo havas 13 sektojn en Chinio, char surbaze de malsamaj sutroj kaj lau malsamaj starpunktoj pluraj prestighaj bonzoj, disvolvante sian saghon, fondis plurajn sendependajn sektojn. El ili la sektoj Tiantai, Huayan kaj Chan bone montras la trajtojn de la china kulturo. En la 9-a jarcento Huayan-sekto kunfandighis kun Chan-sekto kaj en la Norda Song-dinastio (960-1127) Tiantai-sekto reviglighis, tamen ne sukcesis en daura disvolvigho. Nun preskau chiuj budhismaj temploj de Chinio apartenas al Chan-sekto. Kvankam viglas ankau alisektaj bonzoj, tamen ilia origino plejparte havas ian rilaton kun Chan-sekto.

    En la proksima pasinteco aperis 4 plej eminentaj bonzoj en Chinio. Ili estis majstro Hongyi (1880-1941), kiu chiam severe observis la budhisman disciplinon; majstro Yinguang (1861-1940), kiu chiam pie recitis budhismajn sutrojn; majstro Taixu (1889-1946), kiu fervore helpis la edukan aferon kaj disvastigis la budhisman doktrinon; kaj majstro Xuyun (1840-1959), kiu estis tre eminenta en meditado. Ili faris grandegajn kontribuojn al la china budhismo. Nun Chan-sekto havas grandan influon ankau en Norda Ameriko.

Budhismo en Norda Ameriko

    Hodiau en Norda Ameriko viglas multe da budhismaj sektoj, sed Chan-sekto de Chinio estas plej influa.

    Kvankam en Norda Ameriko estas ne multe da budhistoj, tamen ili apartenas al multe da sektoj, sed chiuj, kiuj disvastigas Chan-sekton en Norda Ameriko, estas klaraj, ke Chan-sekto originis el Chinio.

    Majstro Dulun flugis al San-Francisko antau 16 jaroj kaj tie li rikoltis grandan sukceson en diskonigo de budhismo. Li estas dischiplo de majstro Xuyun. En multaj urboj en la okcidenta chemara regiono de Usono li konstruigis templojn kaj fondis budhisman seminarion. Dekoj da bonzoj lernis de li memkulturadon. Che la orienta marbordo de Usono chinaj bonzoj fondis budhisman Dajue-templon.

Budhismo diskonighis en Azio

    En Hindio budhismo diskonighis al tri regionoj en tri periodoj. En sia komenca periodo ghi enkondukighis al Sri-lankao kaj Birmo kaj en la meza periodo al internaj lokoj de Chinio kaj en la lasta periodo al Tibeto. En tiuj regionoj budhismo dividighis en tri partojn, t.e. majahanon, hinajanon kaj sekretan sekton. Poste budhismo enkondukighis de Chinio en Koreion kaj Japanion.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688