Arta valoro de tekruchoj el purpura terakoto

de WA NA

    La nomitaj tekruchoj havas apartajn chinajn trajtojn. Ili estas faritaj el purpura terakoto de Yixing, Jiangsu-provinco. Ili estas shatataj precipe de intelektuloj, kiuj flegas, aprecas kaj kolektas la supre diritajn terakotajhojn. Tio jam farighis kulturo kun forta estetika valoro. Kolekti tekruchojn el purpura terakoto jam farighis modo en Chinio.

Flegado

    Chinoj alte taksas flegadon de jadajhoj kaj tekruchoj el purpura terakoto. Ili karesas per siaj manoj tiujn objektojn au ameme vishas ilin per mola tuko. En iliaj okuloj tio povas animi la objektojn. Post longa tempo tiuj kruchoj radias je bela brilo. Se oni ne tushas ilin dum 2-3 monatoj, ili farighas malviglaj. Kaj se oni denove ilin karesas, ili denove radias kvazau animitaj.

    Kiun teon oni devas infuzi en la tekrucho el purpura terakoto? Antau chio oni preferas W ulong -teon produktitan en Dongding, Taiwan-provinco, kaj poste Wulong -teon kaj Tieguanyin -teon produktitajn en Fujian kaj fine brunan teon, char Wulong -teo kaj Tieguanyin -teo havas larghajn kaj dikajn foliojn, richajn je tegraso. Koncerne la brunan teon, ghi ja estas mallarghfolia, sed kun bona tegraso. Ili chiuj estas fermentigita teo, mezvarma kaj la infuzajho el tia teo estas helrugha. Tio estas utila al kolorigo de la krucho. El multaj specoj de bruna teo la plej bona estas tiu produktita en Yixing, kiu estis tributo en Qing-dinastio. Kaj plie, la Yixing-a bruna teo kaj tekrucho el purpura terakoto estas produktajhoj sub samaj geografiaj kaj fizikaj kondichoj. Ja estas malutile infuzi verdan teon en tekruchoj el purpura terakoto, char tia teo estas malvarmiga kaj tauga por varma somero. La trinkajho el verda teo infuzita en tia krucho farighas adstringa post surmeto de la kovrilo kaj ne plu havas la originan guston de verda teo, tial oni ne infuzas verdan teon en kovrilhava krucho.

    Estas bone, se oni infuzas teon per fontakvo, kiu estas klara kun neniu fiodoro. Oni devas doni grandan atenton al flegado de tiaj kruchoj, alie la koloro kaj odoro de la krucho multe malbonighas. Se oni deziras, ke la tekrucho el purpura terakoto estu tre bona, oni devas doni grandan atenton al ghia flegado.

Aprezado

    Lau formoj, la tekruchoj el purpura terakoto povas dividighi en du specojn, t.e. dekoraciaj kaj simplaj. La dekoraciaj tekruchoj havas formojn de naturaj animaloj kaj vegetaloj, kiaj umefloro, bambuo, lotusfloro kaj rano. Tiaj kruchoj estas delikataj, utilaj kaj al praktika uzado kaj al dekoraciado kun bonaugura enhavo, bela kaj ne troiga. La simplaj tekruchoj havas geometrian formon, rondan au kvadratan kun neniu ornamajho sur la eksterajho. Por jughi la kvaliton de la terkrucho el purpura terakoto oni devas atenti la dikecon de la korpo kaj kovrilo de la krucho. Se la krucho estas kvadrata, ghia ekstero devas esti glata, ne konkava. Se ghi estas ronda, ghi ne devas esti maldika kaj ghiaj busho kaj tenilo devas esti harmoniaj kun la krucho.

    La kruchoj el purpura terakoto estas destinitaj por infuzi teon, tial, tenante kruchon je tenilo, oni sentas komforton. Oni devas chiam teni la kruchon je la tenilo, alie la varmega akvo povas damaghi la manon.

    Por prijughi la kruchon oni devas atenti ankau la spacon inter ghiaj busho kaj kovrilo. La spaco inter la busho kaj kovrilo ne devas tro granda nek tro malgranda. Se oni shancelas la kruchon dekstren kaj maldekstren, audighas delikata sono de reciproka frapeto, do la spaco estas konvena. Se la krucho estas ronda, la kovrilo kaj busho devas havi la saman cirklocentron. Se la krucho estas kvadrata, la kovrila rando devas havi la saman linion kun ghia busho.

Konservado

    Dank' al flegado de intelektuloj de diversaj dinastioj, post la prospera periodo de Qing-dinastio (1644-1911) la tekruchoj el purpura terakoto jam farighis metiartajhoj. Tiam mandarenoj kaj altrangaj shtatoficistoj faris pentrajhojn kaj kaligrafajhojn sur la kruchoj, dank' al tio naskighis multe da famaj tekruchoj, el kiuj multaj estas konservataj de privatuloj.

    La bonkvalita terakoto kaj brila literatura enhavo bone montras la aspiron de intelektuloj kaj artistoj al la alta spirita stato.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688