Chinaj alkoholajhoj

de WA NA

    Jam antau pli ol 5 mil jaroj en Chinio aperis alkoholajhoj. En tiu longa tempo ili iom post iom formis siajn proprajn trajtojn.

    Preskau chiuj lokoj de Chinio havas sian propran fabrikon de alkoholajho, kiu estas nemankigebla konsistiga parto de la homa vivo. Kun vina fermentilo multaj dommastrinoj povas mem fari bongustan rizvinon.

    En la moderna socio la alkoholajha industrio de Chinio disvolvighis tre rapide. La produktokvanto de biero de Chinio nun okupas la duan lokon en la mondo. Nun la tradiciaj chinaj alkoholajhoj estas ankorau farataj lau la antikva metodo.

Trajtoj de chinaj alkoholajhoj

    Jam en la antikveco Chinio estis granda lando de grena produktado, tial escepte de iuj fruktaj vinoj, plejparto estas farita el sorgo, rizo, tritiko kaj aliaj grenoj.

    Du procedoj estas nemankigeblaj por fari alkoholajhon el greno. La unua estas malkomponi la grenan amelon per akvo por ricevi glukozon kaj la alia estas shanghi glukozon en alkoholon per sakaromicetoj. En la procedo de alkoholajha produktado ghenerale oni ne rimarkas tiujn du procedojn, char la gisto senbrue plenumas la taskon.

    Gisto estas fermento-sakarigilo au sakariga fermento el greno kun multe da mikroboj, kiuj utilas al sakarigo. Iuj el la sakarigaj mikroboj entenas ankau sakaromicetojn. Dank' al la gisto, la sakarigo kaj alkoholigo kunighas, tiel ke la amelo estas sakarigata kaj alkoholigata preskau samtempe.

    La chinoj unue per gisto faras alkoholon kaj poste ghin distilas, tial la fermentigita alkoholajho estas tipa china alkoholajho. Ankau la distilita alkoholajho farita de Chinio estas fama, char oni faras la distilitan alkoholajhon el la grena.

Chinaj alkoholajhoj aromas

    La chinoj shatas alkoholajhojn samkiel teon, char drinkado povas kontentigi kaj la materian ghuon kaj la spiritan bezonon de la homoj. La aroma alkoholajho estas ofte rigardata kiel la plej bona trinkajho por regali amikojn. Parencoj kaj amikoj kolektighas, kune trinkas alkoholajhon kaj verkas poemojn por esprimi siajn ghojon kaj malghojon. Amikighi en drinkado ofte okazas en Chinio. La alkoholajhoj ja farighis amikigha rimedo kaj sekve de tio naskighis kulturo de alkoholajhoj.

    La chinaj alkoholajhoj odoras malsame. Preskau chie en Chinio oni povas ghui la lokan alkoholajhon. En Tibeto oni povas ghui sekalan vinon, en Xinjiang vinberan vinon, en sudokcidento de Chinio dolchan rizvinon kaj en la sudorienta parto de Chinio spicvinon, en la norda parto de Chinio fortan brandon.

Aparta kulturo de alkoholajhoj

    Kiel unu el la kulturaj formoj, la alkoholajha estas aparta. Ghi havas sian apartan pozicion en historio de la tradicia china kulturo kaj en la jarmila historio de Chinio alkoholajhoj ludis sian rolon preskau sur chiuj sociaj kampoj.

    Chinio estas lando bazita sur agrikulturo, pro tio chiuj ghiaj politikaj kaj ekonomiaj aktivadoj havas striktan rilaton kun agrikulturo, kaj la chinaj alkoholajhoj plejparte estas faritaj el greno, tiel ke la alkoholajhoj dependas de agrikulturo kaj funkcias kiel parto de la agrikultura ekonomio. La abundeco kaj magreco de la grena rikolto spegulas ankau prosperon kaj malprosperon de alkoholajha industrio. En multaj dinastioj de Chinio la kortego ellaboris politikon pri alkoholajhoj lau la rikolto de greno por reguligi la produktadon de alkoholajhoj kaj garantii la nutrajhon de la popolo kaj aliflanke la prospero kaj malprospero de alkoholajha industrio spegulas ankau la staton de la agrikultura produktado.

    En Chinio la prospero de alkoholajha industrio ludis pozitivan rolon por la socia vivo de la loghantoj, char la alkoholajhoj havas striktan rilaton kun la socia ekonomia aktivado.

    Jam en 200-a a.K. la shtato monopoligis vendadon de alkoholajhoj kaj la imposto super alkoholajha produktado estis unu el la gravaj partoj de la shtata financo. La imposto super alkoholajhoj havis rilaton ankau kun la milita elspezo kaj koncernis prosperon kaj pereon de la dinastio. La abunda profito de diversaj alkoholajhoj tiklis ankau la registaron kaj komercistojn kaj tial la shanghigho de la politiko pri impostoj super alkoholajhoj rilatis ankau kun gravaj imperiestraj aktivadoj kaj ech anstatauigo de la dinastioj.

    Antikvaj chinoj resumis la funkciojn de alkoholajhoj en tri flankojn, t.e. medicina, sanprotekta kaj amikigha. Kompreneble la funkcioj de alkoholajhoj estas pli multaj ol tiuj tri kaj kun iaj negativaj funkcioj. La alkoholajhoj estas manifestigho de socia civilizacio, tial por esplori la civilizacian historion oni ne devas preteratenti tiun de la alkoholajhoj. La china kulturo de alkoholajhoj estas enhavoricha, interesa kaj studinda.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688