Lakone pri la kulturo de teo

de WA NA

    Che la komenco teo estis utiligata nur kiel trinkajho. Sed nun ghi liveras spiritan bezonajhon. Per teo oni esprimas amikecon kaj konstruas ponton por kultura intershangho kun aliaj landoj. En tio oni povas vidi pli profundan enhavon. Jen la signifo kaj kialo de nia pritrakto de kulturo komence de teo.

Patrolando de teo

    Chinio estas patrolando de teo.

    La trovo kaj utiligo de teo en Chinio estas atesteblaj per notoj faritaj antau 3 mil jaroj. Krome, neniu trovis noton, kiu povas atesti, ke iu alia lando trovis teon pli frue ol Chinio. Oni povas konklude certigi, ke Chinio estas lando plej frue utiliganta teon.

    Lau la geologiaj epokoj, chinaj botanikistoj faris profundan esploradon pri la geografiaj kondichoj por la formigho, evoluo kaj dislokigho de la flauro de Chinio, kio liveris sciencajn apogojn por esplorado pri la origino kaj evoluo de tearboj. Rezulto de la esplorado pluapashe pruvis la konkludon ghusta, ke tearbo originis en la sudokcidento de Chinio. Unue, la origino kaj natura dislokigho de tearboj konfirmis, ke la sudokcidento de Chinio estis origina loko de tearboj. Due, la geologia evoluo kaj sekva specia variigho konfirmis la konkludon. Kaj trie, ankau alilandaj sciencistoj akiris la saman konkludon pri la origino de teo, ekzemple M. Walsh kaj A. Wilson de Usono, D. Genine de Francio kaj aliaj sciencistoj de Rusio kaj Japanio. Krome la origino de la vorto teo kaj la historio de disvastigho de specioj de tearboj en la tuta mondo povas pruvi la historian pozicion de china teo en la mondo.

    La prononcoj de la vorto teo en multaj lingvoj estas tre similaj al tiu en la china lingvo, do tio nedubeble pruvis la konkludon pri la origino de teo.

    Ni akcentas tion pro tio, ke ekzistas malsamaj opinioj pri la origino de teo.

Disvastigho de teo

    Diskonigho de la tradicia kulturo kaj ekonomia kulturo de Chinio estas nedisigebla de teo. Dank' al senchesa grandigho de areo de kulturado de teo kaj komercado de Chinio kun aliaj landoj, teo disvastighis en la mondo.

    En Chinio la areo de teo senchese etendighis de la okcidento al la oriento kaj de la sudo al la nordo. Kaj samtempe, lau la historio de teo, oni povas diri, ke antau 3000 jaroj tearboj ne povis kreski en aliaj lokoj escepte de la sudokcidento de Chinio pro la limigo de klimato kaj geografia medio.

    Sed post la 7-a jarcento la chefa teprodukta areo iom post iom etendighis al la sudoriento de Chinio.

    Mankas notoj pri la disvastigho de teo, tearbaj specoj, tepreparado kaj tetrinka kutimo de Chinio. Sed post kiam la china kultura sendito Zhang Qian vizitis la okcidentan regionon (la nuna Mez-Azio) antau 2 mil jaroj, malfermighis la Silka Vojo, kaj teo, silko kaj ceramikajhoj de Chinio trovis vastan shaton de alilandanoj. En la 7-a jarcento la chefurbo de Chinio farighis grava urbo por kultura kaj ekonomia intershangho de Chinio kun la eksterlando. Tiam furoris tetrinkado. Teo farighis nemalhavebla chiutaga bezonajho de diversaj nacioj en la nordokcidento de Chinio. Fakte en tiu tempo teo jam atingis la mezan, okcidentan kaj sudokcidentan Azion.

    En la 16-a jarcento en Mez-Azio cirkulis noto pri rakontado de perso pri teproduktado en Chinio kaj medicina efiko de teo. Sed tiu noto estas malpli frua ol tiu de Chinio je 2600 jaroj.

    Antau la 7-a jarcento Chinio jam komercis kun najbaraj landoj kaj china teo atingis unue Koreion kaj Japanion. En la mezo de la 6-a jarcento china budhismo enkondukighis en Koreion kaj Japanion kaj dank' al intervizito de monahhoj kaj disvolvigho de komercado, tetrinkado farighis modo de monahhoj kaj nobeloj de Koreio kaj Japanio. Japanio kulturis teon pli frue ol aliaj landoj.

    Che la komenco de la 17-a jarcento china teo rapide disvastighis tra la tuta mondo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688