Rughverta
gruo estas nomata fea birdo kaj chinoj prenas ghin simbolo de
felicho, longviveco, lojaleco kaj sano. En miloj da jaroj formighis
kulturo de gruo.
Gruo en historio
Kulturo de gruo burghonis
antau 3000 jaroj. En “Libro de Odoj”, la unua plena
kolekto de poemoj de Chinio antau 3000 jaroj, trovighas poemo
“Bleko de Gruo”. Oni komparis gruon, kiu vivas en
herbaro kaj bele kantas en sovaghejo, kun virta ermito.
Gruo havas neghblankan plumaron kaj sveltan korpon, kaj pro
tio ghi farighis spirita strebado de nobeloj je nobla virto.
Ili bredis gruojn por aprecado. Regho antau 2000 jaroj tre shatis
gruon kaj nomumis la bredatajn gruojn je diversaj oficoj kaj
traktis ilin kiel korteganojn. Kiam li ekskursis, li elektis
grupon da gruoj, por ke ili flugu antau kaj malantau lia chevalcharo.
En la Muzeo de Imperiestra
Palaco en Pekino konservighas tre valora bronza krucho kun desegnoj
de lotusfloro kaj gruo. Ghi estas la plej antikva bronzajho
ornamita per desegno de gruo. La gruo staras sur lotusfloro,
kiu estas sinonimo de sankteco kaj nobleco. Apenau gruo aperis
en kulturo, mistera koloro kaj nobla virto estis enkorpigitaj
en gruo.
Fea birdo en chiela regno
Turnigho de natura estajho al diajho estis la unua impeto de
kulturo de gruo. Antau chirkau 2000 jaroj gruo en arta verko
farighis fea birdo en chiela regno kaj estis diigita.
Multaj antikvuloj
aspiris senmortecon kaj chiel-iron de sia animo au ech tiun
de sia karno. Gruo flugas gracie kaj elegante kaj havas bazajn
karakterizajhojn de feo, kaj povas vivi pli ol 60 jarojn, pli
longe ol aliaj birdoj. Vivdauro de 60 jaroj ne estas longa por
la nuntempuloj, sed tiu en la antikveco estis tre longa kaj
enviinda.
Pro la longa vivdauro
de gruo oni eknomis ghin fea gruo.
Anekdotoj pri gruobredo en la antikveco
La figura arto de gruo en folkloro montras originalan kulturan
enhavon kaj havas kompare altan ideologian kaj artan valoron.
De la 7-a ghis la 14-a jarcento multaj literatoroj esprimis
sian penson pere de priskribo de gruo, kio prosperigis la literaturon
kaj pentrarton pri gruo. La figuro de gruo montrighis en tre
multaj formoj, kaj amikeco inter gruo kaj literatoroj rakontighis
de generacio al generacio. Chio tio markis novan etapon de transiro
de diigo al artigo de gruo.
De tiam gruo kaj
pino preskau chiam kune aperis en pentrajhoj. En la mondo ekzistas
15 specoj de gruo, sed 13 el ili ne povas resti sur arbo. Sed
en pentrajhoj gruo ofte staras sur pino, kio devenis de imago
de verkintoj. Ambau pino kaj gruo vivas longe, kaj ilia kuna
apero en sama verko markas perfektecon kaj simbolas longvivecon.
Inter la rakontoj
pri gruo elstaras tiu pri poeto-gruomaniulo en la 14-a jarcento.
Li tre amis gruojn kaj umearbon. Li prenis umearbon sia edzino
kaj gruojn siaj infanoj. Li ermitis che lago kaj sin klinis
super kulturado de umefloroj kaj bredado de gruoj. Kiam li foiris
de la hejmo, la gruoj gardis la domon, kaj kiam venis vizitantoj,
la gruoj elflugis por revenigi lin. Kiam li vidis shvebantajn
gruojn, li tuj iris hejmen por akcepti gastojn.
Ekzistis multaj verkoj
speciale pri vivo, bredado kaj mitoj de gruoj.
Simbolo de rango
De la 14-a jarcento rapide kreskis la loghantaro de Chinio kaj
pli kaj pli malvastighis la areo por vivo de gruoj. Gruo farighis
rara birdo. En tiu tempo gruo estis ne nur bredata en kortego,
sed ankau transformita en modelon de artajhoj, kaj bronzaj gruoj
en diversaj pozoj farighis ornamajhoj en palacoj kaj ghardenoj
de imperiestroj. En Qing-dinastio (1644-1911) gruo farighis
emblemo sur vesto de unuaranga kortegano. Levo de rughverta
gruo al la pozicio nur malpli alta ol tiu de drako kaj fenikso
estas refoja impeto de kulturo de gruo.