|
|
|
Neghmonto en malproksimo |
Shangrila |
Vulturoj |
|
|
|
Iri al montosupro
kun sako da oksigeno |
Turisto kun ghojo auskultas
muzikon ludatan de lokano. |
Kvieta lago |
|
|
|
Karavano |
Budo antau loghejo |
Tibet-nacia domo sur
strato de Shangrila |
|
|
|
Eksterlandaj turistoj
en Shangrila |
|
Tibet-stila nupto |
Maje de 2002 la china registaro
shanghis nomon de iu gubernio en sudokcidenta Chinio en Shangrila-gubernion.
Shangrila estas derivajho
el vorto xiangbala de tibeta budhismo. En la tibeta
lingvo xiangbala signifas la sunon kaj lunon en la homa koro.
En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento brita verkisto James Hilton
en sia novelo “Perdita Horizonto” priskribis la
lokon nomatan Shangrila, kie la homoj kaj naturo ekzistas harmonie,
oni vivas idilian vivon. Kaj de tiam multaj serchis Shangrila.
Lau tibetaj dokumentoj,
en iu sekreta loko profunde de la Qinghai-Tibeta Altebenajho
estis regno duoble sieghata de neghmontoj. Ghi konsistas el
8 lotusflor-formaj distriktoj. Meze de ghi staras cirkla neghmonto,
kie estas regha palaco. En la regha palaco vivas gvidanto de
la reghlando. Tie estas neghmontoj, glaciriveroj, ravinoj, arbaro,
stepo, lagoj, ormino kaj fresha aero. La loko estas koncentrigho
de kvieto, harmonio kaj chiuj belaj deziroj de la homoj. Tie
ne estas malricheco nek sufero, malsano, malamo kaj morto. Tie
chiam prosperas belaj floroj kaj lirlas klara akvo. La plantajhoj
facile maturighas. Dolchaj fruktoj pezas sur arbobranchoj. Ghuste
pro tio la legendo pri Shangrila ravis ne nur multe da piaj
pilgrimantoj, sed ankau okcidentajn aventuristojn.
La novelo “Perdita
horizonto” faris Shangrila mondfama. En la novelo legighas,
ke en iu lando de la Sud-azia Subkontinento okazis tumulto,
brita konsulo kaj liaj 3 subuloj retirighis de tie. La aviadilo,
per kiu la kvar angloj veturis, venis al senhoma kampo pro mashina
perturbo. La piloto diris antau sia morto, ke tie estas Tibeto
de Chinio. Proksime de ghi estas lamaisma templo nomata Shangrila
kaj tie oni povas trovi manghajhojn kaj noktejon.
La angloj malfacile
iris al Shangrila. Survoje ili renkontis tibetan maljunulon,
kiu parolas ankau angle. Gvidate de la maljunulo ili trairis
nebulkovritan arbaron kaj atingis la lamaisman templon, centron
de Shangrila. Gvidate de la templo aktivadis la tuta socio.
Tie vivis miloj da loghantoj. Malgrau la diferenco de religiaj
kredoj, naciaj moroj kaj kutimoj, ili vivis haromnie kaj feliche.
La 4 malfelichaj angloj estis profunde impresitaj de tio.
Post eldonigho, la
novelo tuj ekhavis grandan debiton kaj akiris premion de Britio.
En 1944 Hollywood investis 2.5 milionojn da usonaj dolaroj por
filmigi ghin kaj dank’ al tio Shangrila atingis sian kulminon
de la disfamigho.
La 14-an de septembro,
1997, post scienca esplorado kaj jughado la Yunnan-a Popola
Registaro deklaris, ke Shangrila trovighas en Yunnan kaj per
tio solvis la enigmon de pli ol sepdek jaroj.