En
Chinio teo havas historion de 5000 jaroj. Chiuj ghiaj nacioj
havas la kutimon trinki teon, sed sole la tibetanoj rigardas
teon kiel nemankigeblan chiutagan bezonajhon.
Por la tibetanoj teo
estas fonto de la vivo kaj dolcha roso. Ghi estas same grava
kiel aero, sunlumo kaj nutrajho. Dum la longa tempo formighis
te-kulturo propra al Tibeto.
Historio de la te-kulturo
La averagha alto de Tibeto estas pli ol 3500 metrojn super la
marnivelo. Tie la klimato estas seka, frosta kaj tute ne kreskas
tearboj, sed kial la loghantoj tiel shatas teon?
Teo produktighas
en la suda parto de Chinio. En Sichuan najbare de Tibeto kreskas
multe da tearboj. Sichuan-anoj komercis per teo antau longe.
Historiaj dokumentoj notis, ke jam en 200 a.K. Sichuan-aj komercistoj
vendis teon al tibetanoj kontrau gruntbovoj en la okcidenta
parto de la provinco. Limigite de la historiaj kondichoj, en
la tiama Chinio nur en malmulte da lokoj kreskis tearboj. Tiam
teo ne popularighis ech en multaj internaj regionoj de Chinio.
Ege malmultaj tibetanoj sur la altebenajho povis ghui tiun trinkajhon,
multe da tibetanoj ech ne vidis teon pro tiea malfacila trafiko.
Tibetaj dokumentoj
notis, ke teo enkondukighis en Tibeton en 676-704. Foje la marasma
regho de Tubo hazarde trovis branchon alportitan de birdo. Li
plukis de ghi kelke da verdaj folioj, enbushigis kaj machis
ilin. Subite li sentis agrable kaj ordonis chiamaniere trovi
tiajn foliojn. Poste oni trovis ilin en loghloko de hanoj kaj
prezentis ilin al la regho. Nur tiam oni sciis, ke tio estas
tefolioj. De tiam la regho ofte trinkis teon kaj lia sanstato
plibonighis kaj tiel teo farighis valora sanprotekta tonikajho
en la tibeta palaco.
Tibeto estas loko
alta kaj frosta kaj mankas al ghi oksigeno. Oni manghis chefe
bovajhon, shafajhon kaj sekalan farunajhon, sed mankis al ili
legomoj. Teo estas richa je te-alkalo, organika acido kaj vitaminoj.
Ghi estas efika por kuraci febron, toksighon kaj dispepsion
kaj utila al urinado. Ghi estas ideala trinkajho por sanigho
kaj resanigho, tial la tibetanoj rigardas ghin kiel nemankigeblan
sanprotektan tonikajhon. En frua periodo de Tubo-reghimo pro
trafika malfacilo nur malgranda kvanto da teo transportighis
en Tibeton kaj nur reghfamilianoj kaj aristokratoj povis trinki
ghin.
De la 9-a jarcento
la ekonomia kaj kultura intershangho inter hanoj kaj tibetanoj
rapide progresis kaj glatighis komercaj vojoj shtataj kaj popolaj,
kio tre utilis al transportado de multe da teo en Tibeton.
En 815-838 multe
da hanaj bonzoj predikis budhismon en Tibeto. Ili inicis unue
tibetajn bonzojn pri preparado de teo kaj moro de te-trinkado
dum meditado. Char la tibetanoj alte respektis bonzojn, tial
ilia kutimo trinki teon estis imitita ankau de la ordinaraj
loghantoj. Tiam la tibetanoj estis malaltnivelaj en la materia
vivo kaj katenite de budhisma doktrino ili vivis povre. Teo
povis iagrade kontentigi ilian fizikan bezonon kaj ankau kvietigi
ilian animon, tial te-trinkado, kiel kultura fenomeno, enradikighis
kaj disvolvighis en Tibeto.
Te-trinkado de tibetanoj similas al
tiu de antikvaj hanoj
La tibetana kutimo trinki teon kauzighis ne nur de komercado
inter la hanoj kaj tibetanoj sed ankau de ilia kultura interfluo.
Kvankam hodiau la tibeta te-kulturo havas siajn proprajn trajtojn,
tamen ghi ankorau odoras trajtojn de han-nacio. Te-preparado
en Tibeto multe similas al tiu de la internaj lokoj de Chinio
en la dinastioj Tang (618- 907) kaj Song (960-1279). Nun en
Tibeto oni ankorau metas iomete da salo en teon, kiam oni kuiras
ghin. En Tang- kaj Song-dinastioj la chinoj metis zingibron,
salon, juglandon, sezamon, pinsemon kaj aliajn en teon kaj hodiau
ankau la tibetanoj metas ilin en teon antau la te-kuirado. En
Tang- kaj Song-dinastioj la chinoj trinkis teon kaj ankau manghis
tefoliojn kaj nun tibetanoj shatas manghi la tefoliojn, char
ili opinias, ke la tefolioj estas nutrorichaj.