La
Granda Muro estas simbolo de Chinio. Multaj eksterlandanoj opinias,
ke ghi estas muro kontinua, sed fakte, en la norda parto de
Chinio staras diversaj muroj konstruitaj en malsamaj dinastioj;
char la chinoj kutime nomas ilin Granda Muro, tial tiuj antikvaj
konstruajhoj en diversaj partoj nomighas per unu sama vorto.
Mi deziris koni la
veran vivon de loghantoj che la Granda Muro jam antau longe.
Mi luis jhipon kaj
veturis ekde Pekino kunportante tendon kaj dormosakon kaj direktis
min al Hebei-provinco. Jen mi komencis mian vojaghon de la loko
che Bohai-maro. Mi planis rekte iri antauen lau la kamparaj
vojoj.
Funebra ceremonio
Mi komencis mian vojaghon autune de 2001. Mia jhipo kuris sur
shoseoj kun rikoltita greno sur si. “Pi! Pa!” Sorgo
kaj tritiko estis drashitaj sub la radoj de mia jhipo. Mi levis
mian kapon kaj vidis, ke la antikva muro alte pendas sur montosupro
kvazau rokaj miraghoj.
En Shanxi-provinco
mi propraokule vidis funebran ceremonion en iu urbeto. Por funebri
sian forpasintn karulon tieaj loghantoj okazigas tian ceremonion.
Mi cheestis funebran ceremonion de komercisto, kiu havis grandan
vendejon. Liaj familianoj dungis teatron por ludi antau la vendejo.
La aktoroj ludis sur reformita kamiono. Direktoro de la teatro
diris al mi, ke 80% de ilia enspezo devenas de tiaj aferoj.
Li diris: “Kompreneble ni kompatas la familianojn de la
mortinto, sed nia tasko estas bone prezenti.”
En la sekvanta tago
mi daurigis mian vojaghon sudokcidenten. La loko estis dezerta.
Sur sterilaj montoj tie kaj chi tie vidighas alarm-turoj, konsistiga
parto de la defendaj konstruajhoj en Ming-dinastio (1368-1644).
Mi haltigis mian jhipon che la vojo kaj pririgardis antikvan
alarmturon. Che la piedo de la turo mi refoje audis korshiran
ploradon de funebrantoj akompanatan de surnao (blovinstrumento).
Kiam mi alproksimighis, alpashis viro kaj donis al mi sian nomkarton.
Li estis geomanciisto. Tiutage li venis por elekti tombejon
por la mortinto.
Vilagha kroniko manskribita
Mia jhipo kuris al Interna Mongolio. Sur kampoj de la norda
parto de Shanxi-provinco punktighas antikvaj fortikajhoj el
adoboj. Mi trairis multe da vilaghoj kaj preteriris antikvajn
murojn kaj alarm-turojn. Tie estas multe da altaj muroj kaj
fortikajhoj, kie siatempe garnizonis chinaj armeanoj.
La fortikajhoj plejparte
estis konstruitaj en Ming-dinastio. Oni diris al mi, ke sole
en Ming-dinastio oni konstruis murojn el shtonoj kaj brikoj.
Mi haltigis mian jhipon
en nekonata montovilagho, sieghita de antikva muro unu mejlon
longa. En la vilagho vivis nur 120 loghantoj. Maljunuloj sin
sunumis sur drashejo.
Oni prezentis al
mi la manskribitan vilaghan kronikon, verkitan de Chen Zhen.
En la kroniko legighas: “La vilagha muro konstruighis
en 1543, sed ghi estas tegita per brikoj bakitaj en 1573.”
La kroniko havas
dekojn da paghoj. Tie legighas centoj da datoj kun ilustrajhoj
kaj mapoj. La autoro de la kroniko diris al mi: “Mi studis
la guberniajn dosierojn, diskutis kun maljunuloj kaj nur en
la pasinta jaro mi finis la verkadon.”
Li prezentis al mi
ceramikan pecon, kiun li trovis che la Granda Muro konstruita
en Han-dinastio (206 a.K. — 220 p.K.). Li diris al mi,
ke tri feudaj dinastioj konstruis fortikajhojn chi tie. Li kondukis
min al ruino de la Granda Muro, kiu trovighas en la valo plena
de sovaghaj herboj. Li montris al mi ruinon de muro 2 futojn
altan kondukantan nordorienten. Li diris al mi, ke tio estas
la Granda Muro konstruita en la Norda Wei-dinastio (386-534).
Tie la ruino de la Granda Muro konstruita en Han-dinastio estas
tre malalta. Sen lia montro mi neniel povus vidi ghin. La Granda
Muro konstruita en Ming-dinastio 6 futojn alta sin etendas orienten,
sed ghi estas krucita de shoseo, sur kiu staras shtona plato
kun chinaj ideogramoj “Interna Mongolio”.
Sur vasta stepo
Mia jhipo eniris en Internan Mongolion, kiu estas kompare alta
topografie. Mi haltigis mian auton sur senlima stepo che la
vesperigho. Estis frosta nokto. Sur la klara chielo brilis multe
da steloj. Noktomeze mia tendo estis subite prilumita. Mi tuj
sidighis, opiniante, ke kamiono kuris al mi, kaj post momento
mi sciis, ke la brila luno elrampis el la horizonto. La nokto
estis tiel silenta, ke mi povis audi ech mian korbatadon.
Dum vojagho mi ofte
tendumis sur stepo au noktis en kamiona stacio. Mi esperis,
ke en autuno mi atingos Shaanxi-provincon, kaj tial en printempo
de la sekvanta jaro mi povos daurigi mian vojaghon al la okcidenta
ekstremo de la Granda Muro.
La celo de mia vojagho
estis Leusa Altebenajho en nordokcidento de Chinio. La altebenajho
ampleksas 300 mil kvadratajn kilometrojn. Tie staras sterilaj
montoj kaj kushas malebenaj valoj. Antau kelkaj jarcentoj tie
prosperis arboj, sed la ekspluatado de tero de multaj generacioj
kaj longdaura trosekeco faris la lokon dezerta.
En la seka sezono
la tero estas malmola kiel shtono kaj en pluva sezono aperas
multe da faukoj. La pluvokvanto estas tre malgranda, kiu tamen
sufichas por disshiri la sterilajn kampojn kaj forportas la
grundon. Kun tempopaso la malgrandaj fendoj farighis valoj.
Tie oni loghas en kavernoj.
Antikva muro – platformo por
uzi poshtelefonon
Printempe de 2002 mi daurigis mian vojaghon. Mi deziris post
kelka tempo atingi Gansu-provincon, la okcidentan ekstremon
de la Granda Muro de Han- kaj Ming-dinastioj. Mi veturis lau
la norda vojo. Mi deziris kiel eble plej rapide trairi Internan
Mongolion. Tute ekster mia atendo, sur la vasta stepo okazis
trafika shtopado.
La siberia ventego
hurlis suden kaj chi tie la temperaturo subite mallevighis.
Frostighis ankau la oletuboj kaj kamionoj devigite haltis sur
la landshoseo n-ro 110. La trafiko paralizighis.
La Granda Muro estas
atestanto de la china historio. En la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma
Regiono mi preteriris Xingwuying-vilaghon. En tiu dezerta vilagho
oni povas uzi poshtelefonon nur sur ruino de la Granda Muro.
Tie motorciklantoj ligis VCD-diskon al kotshirmilo por servigi
ghin kiel reflektoro.
Mi trairis Internan
Mongolion kaj dezerton Tenger kaj lau la Flava Rivero eniris
en Gansu-provincon kaj turnis min norden. En la antikveco tie
estis multe da fortikajhoj. Che la landshoseo n-ro 312 etendighas
antikva Granda Muro kelke da mejloj longa.
Rekonstruisto de la Granda Muro
En Jiayu-pasejo mi
renkontis s-ron Yang Yongfu, rekonstruanton de la Granda Muro
de Ming-dinastio.
Li diris al mi,
ke li estas la unua chino, kiu ricevis licencon de la registaro
rekonstrui parton de la Granda Muro cele profitadon. Li estas
40-jara. Antaue li estis kamparano. En la 80-aj jaroj li partoprenis
rekonstruadon de alia parto de la Granda Muro, financitan de
la registaro. Tiam li akiris sperton kaj poste li akiris investon
de 120 mil usonaj dolaroj kaj dank’ al tio li sin ekokupis
pri rekonstruo de parto de la Granda Muro proksime de la dezerto.
Mia jhipo preteriris
urbeton Subei kaj mi daurigis mian vojaghon sur la landshoseo
n-ro 215 al Qinghai-provinco. Mi preteriris la okcidentan ekstremon
de la Granda Muro konstruita de Han-dinastio kaj finis mian
tutan vojaghon.