Jam
en tre malproksima antikveco sin trovis homoj sur la tero de
Chinio.
La Pekina Simio-homo kaj la Montsupra
Kavernulo
La Pekina Simio-homo Antau
chirkau kvincent mil jaroj, che Zhoukoudian, sudokcidente de
Pekino, vivis primitivaj homoj, kiujn ni nomas Chinaj Simio-homoj.
Ili aspektis ne tute simile al la nuntempaj homoj. Iliaj brovosto
kaj makzeloj antauen elstaras, kaj frunto klinighas malantauen.
Ilia krania kapacito atingis nur tri kvaronojn de tiu de la
modernaj homoj.
Tiam en Norda Chinio
la klimato estis varmeta kaj humida, kaj kelkloke kompare seka.
En densaj arbaroj, vastaj herbejoj, sur bordoj de riveroj kaj
lagoj trovighis sovaghchevaloj, cervoj, antilopoj, grandaj rinoceroj,
elefantoj kaj bubaloj. Sur montoj kaj en kavernoj vivis ursoj
kaj tigroj. En la arbaro vagis la plej kruela malamiko de la
homoj -- la rapirdentaj tigroj.
La Pekinaj Simio-homoj
faris malfacilajn batalojn kontrau la naturo. Ili jam kreis
batalilojn, nome bastonojn, batfaritajn nepoluritajn shtonajn
ilojn kaj fajron, kiun ili reportis el brulanta arbaro kaj konservis
en la kaverno.
La Pekina Simio-homo
kolektis de la vegetajhoj radikojn, tigojn, semojn kaj fruktojn
kaj chasis bestojn per bastonoj kaj krudaj shtonaj iloj por
havigi al si manghajhojn. Cervo estis ilia chefa chasajho. Ne
povante akiri sufiche da nutrajho per la tre simplaj kaj krudaj
iloj, ili estis konstante minacataj de malsato.
La Pekina Simio-homo
ankorau ne scipovis konstrui domojn, ili loghis amase en kavernoj,
kiuj shirmis la konservatan fajron. Ili fortimigis bestojn kaj
rostis manghajhojn per la fajro. Montkavernoj che rivero estis
la plej taugaj lokoj por ilia vivado. La rivero liveris al ili
akvon, sur la bordo ili povis trovi shtonojn taugajn por fari
ilojn kaj kapti bestojn, kiuj venis trinki akvon.
La Montsupra Kavernulo La
homoj vivantaj che Zhoukoudian antau chirkau kvindek mil jaroj
estas
nomataj Montsupraj Kavernuloj. Jam ne estas granda diferenco
inter ili kaj la modernaj homoj.
Krom shtonaj iloj,
ili povis fari ankau ostajn ilojn. Ili faris el bestaj ostoj
kudrilojn, per kiuj ili kudris vestojn el feloj. Krom kolektado
de radikoj, tigoj, semoj, fruktoj de vegetajhoj kaj chasado
de bestoj, la montsupraj kavernuloj ankau povis kapti fishojn
kaj ostrojn, kiuj taugas por mangho nur post kuirado. Kiam la
montsupraj kavernuloj povosciis artefari fajron kaj komencis
manghi fishojn, ilia sfero de aktiveco ege vastighis.
La Pekina Simio-homo
kaj la Montsupra Kavernulo uzis batfaritajn shtonajhojn.Chi
tiun epokon oni nomas la paleolitiko.
Kulturoj de kolora fajenco kaj nigra
fajenco
Neolitiko Antau chirkau kvin
au ses mil jaroj, niaj prauloj jam plibonigis la ilojn. Ili
faris el elektitaj shtonoj hakilon, glavon, martelon, chizilon
kaj ilin poluris. El ostoj, kornoj kaj konkoj ili faris kudrilon,
borilon, falchilon kaj segilon. Multaj iloj havis boritajn truojn,
tiel ke oni povu alfiksi al ili tenilojn au trairigi shnuron.
Oni nomas la epokon
de poluritaj shtonaj iloj la neolitiko.
Pafarko, sago kaj fajenco
Pafarko kaj sago estis la plej gravaj iloj en la epoko neolitiko.
Ili estis
jam inventitaj antau chi tiu epoko. Per pafarko kaj sago, ili
povis pafi malproksimajn birdojn kaj bestojn, kaj tiel pli facilighis
la akiro de manghajhoj.
Fajenco estas grava
elpensajho de la epoko neolitiko. La fajenco farita de homoj
sur la loesa altebenajho estis rugha kun nigraj au purpuraj
desegnoj. Oni nomas chi tiun belaspektan fajencon kolora fajenco.
La fajenco farita de la homoj sur la granda ebenajho de norda
Chinio estis nigra, delikata, maldika kaj tre glata. Oni nomas
ghin nigra fajenco.
Fajenco, kiun oni
povas uzi por enteni akvon, objektojn kaj kuiri, estis vazo.
Brutobredado, agrikulturo kaj vivo
de fiksloghado Se post manghado ankorau restis iuj
el la
chasakiritaj vivantaj bestoj, niaj prauloj ilin tenis por buchi
en tempo de bezono. Ili akiris iom post iom spertojn en bredado
de porko, hundo, bovo kaj shafo. Tiel komencighis la brutobredado.
Semoj de vegetajhoj
falis teren kaj de tio elkreskis novaj vegetajhoj. Niaj prauloj
plurfoje tian fenomenon rimarkis, kaj ellernis iom post iom
la semadon de grenoj. Tiel komencighis la agrikulturo.
Tiam la homoj sur
la loesa altebenajho kaj sur la granda ebenajho de norda Chinio
loghis en vilaghoj che rivero. Ili konstruis domojn el tero,
kaj faris por ili tegmentojn el cinodo. La domoj estis unuformaj
kaj preskau samgrandaj. Ili plugis teron per shtona tranchilo,
kulturis diversajn grenojn kaj bredis porkojn, hundojn, bovojn
kaj shafojn. Ili faris fadenojn el fibroj de kanabo, teksis
tolon kaj faris vestojn el ghi.
Legendo pri Huangdi, Yao, Shun kaj
Yu
Genta komunumo En la epoko
neolitiko de Chinio, la homoj farantaj fajencon kolordesegnan
kaj nigran vivis en genta komunumo, kiu jam ekzistis antaue.
En la genta komunumo,
chiuj membroj estis parencoj; tero, brutaro kaj laboriloj apartenis
al la tuta komunumo, nur bataliloj estis uzataj kaj konservataj
de la individuoj. Ili kune malfacile laboris, chasis, fishis,
pashtis, terkulturis kaj konstruis domojn. La fruktoj de ilia
laborado estis ghuataj de chiuj kune. La manghajho, kiun ili
akiris, ne estis multa, tial se iu manghus tro multe, aliaj
devus suferi malsaton. La gentestro, kiu gvidis la komunumon,
estis elektita de la gentanoj, kaj la gravaj aferoj estis diskutataj
en kunveno. Tiam ekzistis nek klasoj nek privataj proprajhoj
kaj neniu povis ekspluati alian.
Kelkaj najbaraj
gentoj organizighis en tribo gvidata de tribestro. Por batalakiri
pli bonan pashtejon au chasejon, kelkaj triboj organizighis
en trib-alianco kontrau malamikaj triboj. La chefo de trib-alianco
estis trib-alianca estro.
Huangdi, Yao, Shun kaj Yu
Lau la legendo, antau chirkau pli ol kvar mil jaroj, en Chinio
vivis estro
de trib-alianco Huangdi, kiu estis eminenta chefo en la baseno
de la Flava Rivero. Tiam multaj gravaj inventoj jam estis faritaj,
ekzemple farado de veturiloj kaj shipoj, bredo de silkraupoj,
silkteksado, kreo de skriba lingvo k. c. Tiuj chi inventoj efektivighis
dank’ al la longdaura produktado. Ne longe post Huangdi,
estighis unu post alia tri famaj estroj de trib-alianco: Yao,
Shun kaj Yu. La trib-alianca estro nomighis “Di”.
“Di” havis sian helpanton. Lautradicie, post la
morto de “Di”, Di-ighis anstataue la helpanto.
Dum la regado de
Yao, en la baseno de la Flava Rivero okazis diluvo. Yao kunvokis
kunvenon de la trib-alianco por diskuti pri forkonduko de la
inundakvo. Iu tribestro proponis, ke Gun gvidu la laboron. Tiun
proponon Yao ne tute konsentis, sed char chiuj aliaj tribestroj
volis, ke Gun provu, tial la propono estis akceptita. En alia
kunveno, oni diskutis pri nomado de helpanto. Iu proponis Shun,
kaj chiuj aprobis. Gun ne sukcesis en forkonduko de la akvego,
Yao kaj Shun lin ekzekutis kaj ordonis, ke lia filo Yu daurigu
laboron. Yu klopodis kune kun la popolanoj. Post 13 jaroj, ili
sukcesis konduki la akvegon en la riverojn kaj maron, kaj nur
tiam la homoj ekpovis reiri sur la ebenon kaj vivi en paco.
Post kiam Yao mortis,
Shun farighis Di kaj oni elektis Yu kiel lian helpanton. Post
la morto de Shun, Yu farighis Di.
Xia-dinastio Tiutempe
la laborfruktoj de la homoj plimultighis. En la genta komunumo
aperis grandaj familioj, kiuj estis multmembraj kaj fortaj.
Ili uzurpis komunan teron kaj brutojn de la komunumo kaj ne
permesis al aliaj ilin uzi. Tiel en la genta komunumo estighis
malegaleco, iuj richighis kaj aliaj malrichighis. La familio
de Yu estis richa kaj granda familio.
Post la morto de Yu, lia filo Qi uzurpis la tronon kaj Yi, helpanto
de Yu, ne heredis la regpovon lau la tradicio. Depost tiu tempo,
la idoj de Qi sinsekve tronis de generacio al generacio, kaj
tiel farighis Xia-dinastio en la historio.