En
la 17-a de septembro, 2002, en Hamburg, Germanio, inaugurighis
“China monato”, kiu ampleksis ankau ekspozicion
de china ombroteatrajho, speco de la tradiciaj popolaj teatrajhoj
de Chinio. Oni faris homfigurojn kaj pejzaghojn el azena, bova
kaj shafa ledoj lau bezono de la teatrajhoj. Mi deziris scii,
kiel tiu popola arto interesas germanojn, kaj mi direktis min
al la Botanika Ghardeno de la Universitato de Hamburg, kie okazis
la ekspozicio.
Mi
estis mirigita, ke la ekspozicion aranghis ne chino, sed germana
maljunulino.
S-ino Luise Thomae
estis ghia mastro. En chinstila vesto shi varme bonvenigis min
che la enirejo. Akompanate de shi, mi rigardis ombroteatrajn
siluetojn kolektitajn de shi kaj faris al shi multajn demandojn.
Plenkreskinte,
shi alighis al junula ombroteatro kaj ofte prezentis kune kun
siaj kamaradoj. Foje iu doktoro prezentis al ili ombroteatrajhon
kaj faris detalan konigon. Li diris, ke la uzitaj siluetoj estas
el Chinio, kie la siluetoj konatighas kiel la plej bonaj en
la mondo. La brila prezentado de la china ombroteatrajho kaj
bela muziko profunde impresis shin. Shi forte interesighis pri
Chinio kaj ghiaj ombroteatrajhoj.
Post emeritigho shi
deziris viziti Chinion kaj pli multe koni ghiajn ombroteatrajhojn.
En 1988 sekvante turisman grupon, shi venis en Chinion. Char
la grupo vizitis kolektive kaj la itinero okupis shin, shi ne
efektivigis sian deziron rilate la ombroteatrajhojn. Pro tio
shi multe bedauris kaj deziris refoje viziti Chinion. En 1990
por pli bone koni chinajn ombroteatrajhojn shi duafoje venis
en Chinion. Shi estis felicha, char chi-foje shi trovis ne nur
chinajn ombroteatrajhajn siluetojn, sed ankau aktorojn, kiuj
kapablas prezenti la teatrajhojn.
Shi
venis en Chinion entute 8 fojojn kun unu celo: kolekti chinajn
ombroteatrajn siluetojn kaj studi la ombroteatron. En Chinio
shi vizitis Shaanxi, Sichuan, Hunan kaj Hebei. En la urboj kaj
vilaghoj shi faris esploron, dank’ al tio shi akiris profundajn
sciojn pri tiu china arto kaj kolektis multe da koncernaj materialoj.
Inter la ombroteatraj siluetoj kolektitaj de shi estas multe
da trezoroj, ekz. silueto farita antau 100 jaroj en Sichuan-provinco.
Ech hodiau oni povas per ghi prezenti diversajn movojn: starigho,
sidigho, surgenuigho k.a. kaj ghiaj manoj povas karesi la vizahgon.
Estas ankau virina silueto en bela vesto. Ghi movighas senghene
kaj libere. Inter shiaj kolektajhoj estas ankau rekvizitoj,
ekz. granda chinstila domo, kies bestkapa ornamajho che unu
ekstremo de la firsto jam perdighis. Por kompletigi ghin shi
mem faris kopiajhon imite tiun che la alia ekstremo. Shi diris,
ke la diversaj figuroj de la chinaj ombroteatrajhoj estas versimilaj
kaj karakterizighintaj kaj lau ilia aspekto oni povas distingi
honestajn homojn disde la malicaj. Chiuj chi-foje eksponataj
objektoj estas kolektitaj de shi, sed nur parto.
En 5 jaroj shi 5-foje profundighis en Huaxian-gubernio de Shaanxi-provinco,
hejmloko de la chinaj ombroteatrajhoj. Shi havas intiman rilaton
kun la gubernia ombroteatro. Shi lernis de ghi kiel fari siluetojn
kaj kiel prezenti. Dank’ al lernado che veteranaj artistoj
shi ekhavis multajn sciojn pri tiu arto.
Por ke pli da germanoj interesighu pri chinaj ombroteatrajhoj,
en 1996 shi invitis la ombroteatron de Huaxian-gubernio prezenti
en Hamburg. La prezentado allogis multe da germanaj spektantoj.
Post tio shi gvidis chinajn artistojn fari turneon. En Germanio
la teatro prezentis entute 25 fojojn. Shi akompanis ilin dum
la tuta turneo kaj foje veturis ch. 800 km. sole en unu tago.
Shi akompanis chinajn aktorojn viziti muzeon, pitoreskejojn
kaj aliajn vidindajn lokojn. En 2000, helpate de shi, la ombroteatro
refoje venis en Germanion por arta festivalo en Berlino kaj
pli multe da germanoj ekkonis la chinan ombroteatron.
La artistoj de Huaxian-gubernio
sendis al shi gratulan leteron, informighinte, ke en 2002 shi
eksponis la de shi kolektitajn ombroteatrajn siluetojn en Hamburg.
En la eksponejo pendis ankau china kaligrafajho, farita de china
artisto por laudi shiajn kontribuojn al diskonigo de la china
arto.