Antau 155 jaroj brita
botanikisto Robert Fortune shtelis la sekreton de te-kulturo
de Chinio.
Komisiite de la Brita
Regha Hortikultura Asocio, li plurfoje envenis en Chinion kaj
forportis de tie centojn da specoj da vegetalaj semoj, inkl.
de peonio, tiel ke peonio, simbolo de felicho kaj richo, vaste
kreskas en Europo. En sia fama verko “Vojo de teo kaj
floroj” li montris sian bonan konadon al Chinio kaj amon
al botaniko.
Tasko
En la 40-aj jaroj
de la 19-a jarcento, kvankam skotoj elkulturis te-ghardenojn
en nordoriento de Hindio, tamen Chinio restis la plej granda
lando de te-kulturado kaj eksportado, kaj plie la teo produktita
de Hindio estis multe malpli bona ol tiu de Chinio en la kvalito.
En 1834 la Orient-hindia
Kompanio, kiu dependis de Chinio en te-komercado, volis kulturi
chinan teon kaj por tio ghi devis serchi homon, kiu povas havigi
al ghi la sekreton de te-kulturado de Chinio. Ghi do turnis
sian rigardon al Robert Fortune, kiu bone konas Chinion.
En 1842-1845 Robert
Fortune, estiel gvidanto de la Brita Regha Hortikultura Asocio,
vivis en Chinio. Li bone lernis la chinan lingvon kaj naciajn
morojn de la Ekstrema Oriento. En Chinio li bone uzis chinajn
manghbastonetojn kaj forportis al Britio pli ol cent specojn
da chinaj vegetajhoj, tute fremdaj al la okcidentanoj, inter
kiuj estis peonio kaj miniaturaj envazaj plantoj.
La 20-an de junio,
1848, li veturis al Hongkong. Lia tasko estis serchi la plej
bonajn tearbojn kaj iliajn semojn en Chinio, transporti ilin
al hinda regiono sude de Himalajo kaj dungi spertajn te-kulturistojn
kaj prilaborantojn. Li akceptis tiun taskon pro sia aventuremo
kaj ankau pro personaj interesoj, char oni promesis doni al
li chiujare 550 sterlingajn pundojn.
Por sin miksi inter chinojn
Septembre de 1848
li atingis Shanhajon. Tiu aventurista paradizo siatempe estis
nur malgranda haveno malfermita al eksterlandanoj. Tiam opio
estis multe vendata en Chinio kaj proksimume 2 milionoj da chinoj
fumis ghin. Opio estis katastrofo por Chinio, tamen multe profitodona
por Britio. Informighinte pri ghia malutilo, la chinoj traktis
europanojn malamike. Tiaokaze por miksi sin inter la chinajn
loghantojn ruzajho estis nemankigebla. Por li, viro 180 cm.
alta kun angla hautkoloro, estis vere malfacile plenumi la taskon.
Li achetis kompleton da chinaj vestoj, tondis siajn harojn lau
china maniero kaj kombis al si longan harplektajhon, tiel ke
chinaj kamparanoj, kiuj neniam vidis europanojn, havis neniun
suspekton pri li. Tiamaniere li veturis al Huangshan, kie multe
produktighas verda teo. Du chinoj akompanis lin. Unu estis servisto
kaj la alia kulio. Ili, subachetita de li, volonte helpis lin.
Robert Fortune estis
tre ghoja antau la senlima tearbaro kaj diversaj vegetajhoj.
Survoje li faris detalan noton pri sia travivajho. Li bone sciis,
kiel valoraj estas semoj de tearboj.
En sia aventuro li
trovis, ke la nuboricha klimato kaj arghent-richa tero estas
aparte utilaj al tekulturado. En Ningbo, li kolektis multe da
teaj semoj. Pro sia malavaro oni ofte regalis lin per la plej
bona teo.
Li verkis 14 artikolojn
pri sia aventuro.
Sekreta transporto
La 15-an de decembro
1848 li skribis al la brita gubernatoro en Hindio: “Mi
kun ghojo raportas al vi, ke mi jam akiris multe da teaj semoj
kaj arbidoj. Mi deziras transporti ilin al vi sendifekte.”
Por malpliigi la perdon li triigis la semojn kaj arbidojn kaj
transportis ilin per tri shipoj.
Februare de la sekvanta
jaro li venis al Wuyi-monto, kie produktighas bruna teo. De
templa bonzo li informighis pri sekreto de te-ceremonio kaj
precipe pri rolo de aparta akvo. Foje li alivestis sin kiel
erudiciulo kaj informighis pri metodo shanghas la verdan teon
en la brunan, t.e. fermentigi la tefoliojn, pro tio la tefolioj
malhelighas, sed preparado de verda teo ne bezonas tiun procedon.
Siatempe europanoj trinkis brunan teon ekskluzive, char dum
transportado la verda teo fermentis en kajuto.
Robert Fortune volis
reveni Hindion, sed liaj scioj pri teo ankorau ne sufichis.
Li sciis, ke nur chinaj tekulturistoj povas instrui al la hindaj,
kiamaniere kulturi kaj prepari teon. Li do dungis 6 laboristojn
de te-kulturado kaj preparado kaj 2 laboristojn, lertajn en
farado de tepotoj, por 3 jaroj. La 16-an de marto, 1851 li kaj
la de li dungitaj laboristoj shipe atingis Hindion. Dank’
al ilia atingo sur montodeklivo de Himalajo aperis 20 mil tearboj.
Mallevigho de tea eksporto de Chinio
Post 3 jaroj Robert
Fortune komplete posedis la sciojn de tekulturado kaj teknikon
de te-preparado. Tio ja estis nemankigebla por hindaj tekulturistoj
por konkurenci kun Chinio.
Li bone sciis, kiel
valora estas la sekreto de 5000-jara tekultura historio, tamen
li ne sciis, ke pro lia agado la eksporto de china teo estis
serioze damaghita en la ekonomia krizo fine de la 19-a jarcento.
En 1853 li refoje
venis en Chinion kaj restis tie 3 jarojn. En tiu periodo li
pli bone konis la teknikon por prepari parfumitan teon kaj dungis
pli da tekulturistoj por ekspansiigi la skalon de tekulturado
en Hindio.
Varm-retirigho, che
la 150-a grado sur la ekliptiko, montras shanghighon de la temperaturo
kaj la somera varmo jam atingas sian finon.
Samtempe kun tio sur
la montodeklivo de Himalajo norde de Hindio la te-produktokvanto
senchese levighis. En 1866 nur 4% de la teo konsumita de la
britoj estis produktitaj en Hindio, sed en 1903 la procento
levighis al 59%. La chinoj ne sciis, kial tio okazis. Tiam nur
dekono de la teo konsumita de la okcidentanoj estis produktita
en Chinio.