La
Centra Belarta Instituto estas supera belarta lernejo de Chinio.
Tie estas kabineto de Tang Suguo, eminenta farunmodlisto de
Chinio. Tie eksponighas dekoj da belaj artajhoj faritaj de li,
kiaj bodisatvo Avalokitesvaro, patriota poeto Qu Yuan, sentimentala
heroino Jaspa de la klasika china romano "Rughdoma Songho",
legenda demon-forpela dio Zhong Kui kaj Violeta, heroino de
fama franca opero "La Traviata". Chiuj tiuj modlitaj
figuroj estas versimilaj.
S-ro Tang Zibo (1881-1970)
estas patro de Tang Suguo. Li estis fondinto de tiu metiarto.
Tang Suguo lernis pikturon kaj modladon de la patro jam ekde
sia infaneco, poste studis en la arta fakultato de la Centra
Belarta Instituto. Lia fako estis skulpturo kaj olepentrado.
Nun li estas profesoro.
Tang Suguo estas erudicia artisto. Li bele faras tuchpentrajhojn,
bone verkas poemojn en klasika stilo kaj, krom tio, li estas
lerta ankau en tapetado de pentrajhoj kaj bindado de antikvaj
libroj. Li montris al mi albumon de antikvaj pentrajhoj, entenataj
en atlasa skatolo. Tio estas pentrajhoj faritaj de lia patro
kaj binditaj de li mem. Ghuste pro la profunda amo al la arto,
li estas grandanima kaj la de li faritaj artajhoj estas animitaj
kaj poeziaj.
La farunaj modlajhoj
naskighis en Chinio antau mil jaroj, tamen en la pasinteco ili
estis simplaj. Oni faris farunajn bovojn kaj shafojn por kultado
de dioj kaj prapatroj anstatau vivaj animaloj. Tiu tradicio
heredighas ech nun. Nun en la vilaghoj che la Flava Rivero oni
faras tiajn farunajn modlajhojn okaze de nasko, morto, geedzigho
kaj datreveno de naskigho de prestighaj maljunuloj.
En Chinio la plej bonaj farunaj modlajhoj estas en Heze, Shandong-provinco.
Oni trovis steleon starigitan en 1854, sur kiu legighas noto
pri farunaj modlajhoj. Tiam la farunaj modlajhoj servis ne plu
kiel kultajhoj, sed kiel infanaj ludiloj kaj ornamajhoj acheteblaj
en foiroj. Post penado de kelkaj generacioj multe progresis
la modla arto, kiu iom post iom farighis sendependa popola arto.
Popolaj modlistoj kolportis farunajn figurojn surstrate. Tiaj
modlajhoj estas faritaj simple. Oni miksis farunon el glueca
rizo kun alia faruno, pastigis la miksajhon kaj shmiris la metiartajhojn
per diversaj koloroj, vaporumis ilin por posta uzado. Oni preparis
sorgan tigon 15 cm longan kaj metis paston sur ghin kaj modlis
sur la tigo diversformajn figurojn.
Tang Zibo estis lernema jam de la infaneco. En la 20-aj jaroj
de la pasinta jarcento li jam interesighis pri la farunaj modlajhoj
vendataj surstrate. Li achetis alies preparitajn materialojn
kaj faris plurajn starigeblajn figurojn. De tiam la malgrandaj
farunaj modlajhoj disighis de sia subtenata stango kaj ekvidighis
en galerioj. La arto de Tang progresis plue kaj li ne plu achetis
materialojn de aliaj, sed, post multfoja provado, li mem faris
idealan materialon. La modlajhoj el tiu materialo ne deformighas,
ne rompighas nek shimas kaj la de li faritaj modlajhoj povas
konservighi jardekojn. Li dedichis jardekojn al tiu arto kaj
iom post iom formis sian propran trajton. Oni honoris lin per
la titolo "majstro de farunmodlaj artajhoj".
Tang Suguo heredis
la arton de sia patro kaj lernis esencajn partojn de la orienta
kaj okcidenta kulturo. Pro tio lia arto rapide progresis. En
la lastaj jaroj li vojaghis en Kanado, Usono, Meksikio, Singapuro,
Japanio, Germanio kaj landoj de la Suda Ameriko. La ekspozicio
de liaj artajhoj estis vizitata de 500 mil homoj en Kanado,
kio mirigis oficistojn de la ekspozicio. Kial la malgrandaj
farunaj modlajhoj de Chinio tiel forte allogas la vizitantojn?
Tang Suguo diris:
"Mi neniam faris farunaj modlajhojn por vendo. Che mi chiuj
modlajhoj estas nur unusolaj artajhoj." Por serioza artisto
la artajho ja estas lia vivo. Japana fotisto diris: "Mi
vidis ne nur la modlajhojn mem, sed ankau la tutan mondon malantau
ili." Nun s-ro Tang daure penadas por disvolvi la trajton
de siaj artajhoj kaj deziras, ke pli da homoj konu chinajn artistojn
kaj chinan arton.