En
Chinio chie vidighas domoj tegmentitaj per nigraj au rughaj
tegoloj. Tegmenti domon per tegoloj estas unu el la gravaj trajtoj
de la china civila arkitekturo. Tiu tradicio dauras ech hodiau.
Chi tie la tegmentrandaj
tegoloj estas uzataj por domdekoraciado. La tegoloj estas rondaj
kaj duonrondaj, argilaj kaj glazuritaj. Kun tempopaso ili ludas
pli kaj pli rimarkindan rolon en protekto de la konstruajhoj.
Ilia rolo en dekoracio estas alte taksata. Oni nomas ilin viva
fosilio en la arkitektura historio de Chinio. La arto de tegmentrandaj
tegoloj estas parto de la chinaj tradiciaj artoj. La desegnoj
sur ili havas ornaman valoron kaj ankau tiun por esploro pri
artoj, historio, religioj, arkitekturo kaj arkeologio de Chinio.
Ilia deveno
En
1928 elterighis granda kvanto da argilaj pecoj en Anyang, chefurbo
de Shang-dinastio (post la 15-a jc a.K.). El tiuj elterigitaj
argilajhoj oni sciis, ke tiam oni konstruis domon el ceramikajhoj.
Lau la nunaj materialoj oni estas certa, ke almenau en la Okcidenta
Zhou-dinastio (11-a jc. a.K. -- 771a.K.) oni uzis tegmentrandajn
tegolojn en domkonstruado. Nun oni daure uzas la metodon de
tegol-produktado. La metodo estas tre simpla: Antau chio oni
faras cilindran argilan adobon kaj post tio kvarigas au sesigas
la adoban cilindron kaj bakas ghin en bakujo. De tio oni ricevas
tegolan platon au tegolan arkon. Oni tegmentas la domojn per
tegolaj platoj kaj sur la fendoj de du vicoj da tegolaj platoj
oni metas tegolan arkon. Oni ekuzis tegolojn en domkonstruado
en la 4-a jarcento a.K. kaj post unu jarcento la tegoloj farighis
gravaj konstruaj materialoj kaj ilia bakado disvolvighis rapide.
Tiam en pluraj lokoj de Chinio produktighis diversaj tegoloj.
Post la 10-a jarcento
chinoj ekuzis glazuritajn tegolojn en konstruado de palacoj
kaj budhismaj temploj, sed la civitanoj ne rajtis uzi ilin.
En Pekino estas multe da domoj tegmentitaj per glazuritaj tegoloj,
kiaj la Imperiestra Palaco kaj Chiela Altaro.
Desegnoj kaj formoj de tegmentrandaj
tegoloj
Estas
du specoj da tegmentrandaj tegoloj, t.e. tegoloj kun bildoj
kaj ideogramoj. Komence sur la tegmentrandaj tegoloj vidighis
desegnoj chefe de bestaj vizaghoj kaj poste nuboj, montoj kaj
ideogramoj. Kvankam ili montras chefe naturajn fenomenojn abstraktajn,
tamen iuj signoj montras la historion de bestodresado, terkulturadon
k.a. Post la 2-a jarcento a.K. aperis tegmentrandaj tegoloj
kun ideogramoj signifantaj "longan vivon", "eternan
felichon", "eternan amon" k.a. En la unua jaro
p.K. aperis tegmentrandaj tegoloj kun desegnoj de drakoj, tigroj,
feniksoj, testudoj kaj serpentoj, kiuj montras la kvar direktojn.
Poste oni faris bildojn de lotusfloroj kaj bonaugurajn signojn
sur tegmentrandaj tegoloj de budhismaj konstruajhoj kaj tiaj
tegoloj poste enkondukighis en Koreion kaj Japanion.
Estas rondaj kaj duonrondaj
tegoloj. Sur la duonrondaj tegoloj vidighas chefe bildoj de
nuboj, montoj, shafoj, cervoj kaj arboj. Sur la rondaj vidighas
tiuj de bluaj drakoj, blankaj tigroj, feniksoj, testudoj kaj
serpentoj, ideogramoj kaj lotusfloroj.
Estas ankau drenaj
tegoloj kun malsuprenigha ekstremo, facila por drenado. Ili
estas metitaj che la tegmentrandoj por ke la pluvo falu teren.
Tiaj tegoloj estas destinitaj kaj por dekoraciado kaj por praktika
uzado.
Tegmentrandaj tegoloj kaj budhismo
Inter
la 6-a kaj la 10-a jarcentoj la feuda socio de Chinio atingis
sian kulminon de disvolvigho kaj tiam la china budhisma arkitekturo,
surbaze de sukcesoj de la antauaj generacioj, asimilis la dekoracian
arton de la hinda budhismo kaj formis trajtojn kombinantajn
la palacajn trajtojn kaj kun la templaj. Tiam la tegmentrandaj
tegoloj kun bildoj de floroj kaj leonoj sur si havas striktan
rilaton kun budhisma arto.
La tipaj tegoloj sur
la templaj konstruajhoj havas bildon de tri lotusfloroj sur
si, kiuj montras la naturan kaj modestan artan trajton.
La tegmentrandaj tegoloj
kun bildo de ok-petalaj lotusfloroj estas reprezentanto de la
budhismaj tegoloj. Tiaj bildoj montras reliefan stilon.
La
tegoloj kun bildo de S-formaj herboj montras grandan vivipovon
de chiuj estajhoj en la universo. Tiu formo rapide disvolvighis
en la sekvantaj dinastioj.
En la budhismaj temploj
vidighas multe da tegmentrandaj tegoloj kun desegnoj de budhismaj
floroj, kies 3-tavolaj folioj etendighas horizontale kun ondantaj
nuboj sube. Tio formas movigheman belecon kaj estas reprezentaj
formoj de budhisma arkitekturo.
En la 4-a jarcento
aperis tegmentrandaj tegoloj kun bildoj de leonoj sur si. Lau
legendo Samantbhadro rajdis sur leono, kiu estas dia besto gardanta
budhismajn sutrojn. La feroca mieno kaj impona tenigho de la
leonoj montras la etoson de budhismo kaj imperiestra imponeco
kaj richigis la arkitekturan kulturon de budhismo.
Tegol-kolektado
La
tegoloj faritaj antau la 2-a jarcento a.K. estas konsistiga
parto de la kultura heredajho de Chinio kaj post la 10-a jarcento
ghi estis alte taksata de kolektantoj. Chinaj fakuloj pri epigrafo
sur antikvaj bronzajhoj kaj shtonaj platoj alte taksas ideogramojn
sur la antikvaj tegoloj.
En la lastaj jaroj
pli kaj pli multe da homoj shatis kolekti antikvajn tegolojn,
kiuj multe elterighis kaj aperis novaj specoj. Kaj ankau la
prezoj de la tegmentrandaj tegoloj faritaj antau la 2-a jarcento
a.K. pli kaj pli levighis. Pro la multigho de la kolektantoj
kaj malmultigho de la originalaj tegoloj aperis falsaj antikvaj
tegoloj. Tamen ordinaraj tegoloj ne estas shatataj de la kolektantoj,
tial sur la falsaj tegoloj vidighas ghenerale ideogramoj kaj
bestdesegnoj. Por distingi la falsajn disde la antikvaj oni
devas atenti: La falsaj ghenerale estas faritaj el leuso kaj
post bakado shmiritaj per argilo, tial ili impresas, ke ili
elterighis antau nelonge. Kaj plie la autentikaj antikvaj tegmentrandaj
tegoloj ghenerale estas parto de la tuta tegolo, tial ilia dorso
estas malglata, kaj sur la falsaj ne estas tiaj postsignoj.