Pentritaj vizaghoj en tradiciaj festoj

de WA NA

    Tio estas antikva popola arto en Nordokcidento de Chinio. Oni pentras la vizaghojn por prezentado en kultado kaj festoj.

    Tiu arto naskighis antau tre longe kun ia rilato al totema adoro kaj primitiva kantado kaj dancado.

    Nun chiujare de la unua ghis la dekkvina de la unua monato lau la china luna kalendaro en Shaanxi-provinco kaj aliaj lokoj oni faras tian aktivadon por celebrado.

    La pentritaj vizaghoj devenis de antikvaj maskoj. Shaanxi estis origino de Zhou-dinastio (11-a jc -- 256 a.K.) kaj tial nun iuj pentritaj vizaghoj havas ankorau postsignojn de Zhou-kulturo, kaj ankau elspiras trajtojn de Shang-dinastio (17-a jc -- 11-a jc a.K.). Kun tempopaso nun tiaj pentrajhoj havas apartan formon en la pentrado, kolorigo kaj skemado. Iliaj formoj kaj koloroj estas kaj simplaj kaj delikataj kun drasta kontrasto kaj milda harmonio. Tial ili odoras antikvecon, freshecon kaj liberecon. Oni povas distingi lojalulojn disde maliculoj, bonkorulojn disde herezuloj, belulojn disde malbeluloj lau la koloroj kaj desegnoj sur la maskoj.

    En la pasintaj 30 jaroj folkloristoj vizitis multajn popolajn artistojn kaj kolektis koncernajn materialojn kaj surbaze de tiuj materialoj skizis mil figurojn. Ili ne nur disvolvis tiun antikvan arton, sed ankau donis al ili novan vivforton.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688