Jado estas nedisigeble
fandita en la chinan kulturon. Ghi aperas kiel liturgia ilaro,
shtata sigelilo, instrumento, ornamajho kaj entombigitajho kune
kun kadavro. Krome ghi aperadas en la chinaj ideogramoj. Tio
montras, ke la chinoj multe esperas de ghi kaj enkorpigas en
ghi komplikan senton.
Signifo de jado en la china lingvo
Chinoj
tiel eksplikas la ideogramon jado: “Jado, bela shtono.”
Trovighas sume 500
chinaj ideogramoj, kiuj havas konsistigan parton signifantan
jadon. Kaj vortoj koncernantaj jadon estas malfacile nombreblaj.
En la chinaj ideogramoj chiuj vortoj pri juvelo, gemo k.a. trezoroj
rilatas jadon.
Por antikvuloj la
vorto jado estas simbolo de beleco kaj nobleco. En antikvaj
versoj oni komparis chiujn bonajn personojn kaj belajn ajhojn
kun jado. Kaj multaj homoj donas al siaj infanoj nomon inkluzivantan
la ideogramon jado. En “Rughdoma Songho”, la plej
granda klasika romano de Cao Xueqin, estas heroo nomata Baoyu,
kaj en la china lingvo la nomo signifas trezoran jadon. La autoro
enkorpigis en la bela jado sian idealon. Amo al jado profunde
radikighis en la koro de la chinoj.
La beleco de jado
estas sendependa de la homa volo, kaj oni kredas, ke “bela
jado estas hazarde renkontebla, sed ne serchebla”.
La ekonomian valoron
de jado ne superas tiu de aliaj objektoj, nome “oro havas
prezon, sed jado ne”, ke oni konservas jadon prefere al
oro.
La kulturo de jado
en Chinio havas historion de 7000 jaroj. Ghi estas speciala
kulturo, kaj jado havas specialan signifon por la chinoj.
Hetian, produktejo de jado
Por
gajni jadon, homoj multege elspezis, kaj aprecado de jado farighis
grava konsistiga parto de la china kulturo.
Deantikve la chinoj
shatas jadon, sed en la meza parto de Chinio oni malofte trovas
jadon. Bonkvalita jado troveblas en la okcidenta parto de Chinio.
La amo al jado ekestis che trovo de jado en Lantian de Shaanxi-provinco,
kaj poste oni trovis jadon en Hetian sub Kunlun-montaro.
Jado havas 5 kolorojn:
blanka, flava, nigra, rugha kaj smeralda. La plej bona jado
estas blanka jado de Hetian.
Jado de Hetian havas
historion de 7000 jaroj kaj konsistigas chefan parton de la
jada kulturo de Chinio.
Jado de Hetian estas
fajna, la koloro similas al shafa graso. Ghi havas la brilon
de vitro, graso kaj vakso. Krome ghi estas pli firma ol shtalo.
Delikate gravurita jadajho povas kulturi karakteron kaj temperamenton
de homoj.
En la antikvaj materialoj
oni nomis Kunlun-montaron “Monto de jado” kaj “Regho
de la montoj”. Antau pli ol 5100 jaroj jado de Hetian
jam aperis en Anyang, la tiama chefurbo de Shang-dinastio. Sklavposedantoj
kaj aristokratoj fieris pro uzado de jadajhoj. Ili kunportis
jadajn ornamajhojn kaj estis entombigitaj kune kun jadajhoj.
La nombro de entombigitaj jadajhoj estas surprize granda.
En la Okcidenta Zhou-dinastio
antau 5000 jaroj jado de Hetian jam farighis nemalhavebla por
la vivo de la korteganoj. Oni uzis jadan ilaron en rito kaj
kulto, kaj en akcepto de imperiestro. La jada kulturo de Chinio
fiksighis en la formo en tiu periodo.
Estetika valoro de jado
Jado
estas multe shatata pro sia bela kvalito, bela koloro, bela
sentebleco kaj bela sono. Deantikve la chinoj shatas jadon pli
ol oron kaj aliajn juvelshtonojn. En antikveco estis principo,
ke “sen kialo ghentlemano ne demetas jadan ornamajhon”.
Oni prenis la belan koloron kaj firman kvaliton de jado simbolo
de humaneco kaj sagheco. Jado ne havas akran eghon kaj sonas
orelplache, kaj oni rigardas tion justeco kaj honesteco. Ghuste
pro tio deantikve oni preferas jadon.
En antikveco oni portis
jadajhon ne sole por ornami, sed ankau por esprimi la spiritan
mondon kaj memkulturon, nome montri sian virton kaj indiki la
socian pozicion, senton kaj klerecon kaj lingvan intershanghon.
Ghentlemano portis jadan ornamajhon por atentigi sin, ke li
estu virta kiel jado.
Funkcioj de jado
Jado
estas ofte uzata en la chiutaga vivo kiel donaco, memorigajho
kaj feticho.
Nun multe plibonighis
la formo, plastiko, desegno, esprimmaniero kaj prilaborado de
jadajhoj kaj oni pli akcentis la fetichecon, aprecindecon kaj
arton. La chefaj specoj de jadajhoj inkluzivas homajn figurojn,
florojn, luksajhetojn kaj envazajn miniaturajn pejzaghojn.
Ornamaj jadajhoj havas
multajn specojn, ekzemple braceleto, ringo kaj ora inkrustajho.
La kruda jado dividighas en du kategoriojn: molan kaj malmolan.
Se oni klasifikas pli detale, multaj juvelshtonoj povas esti
kalkulataj jado. Krom agato, ankau smeraldo kaj kristalo povas
esti kalkulataj jado.
Jado estas natura
mineralo. Lau la china medicino mineralo povas esti drogo, kaj
en la antikva farmakopea verko “Bencao Gangmu” de
Ming-dinastio (1368-1644) estas noto: “Jado povas kvietigi
animon, vigligi sangan cirkuladon, nutri la koron kaj pulmojn,
akrigi vidadon kaj audadon, fortikigi la tendenojn kaj ostojn...”
Moderna scienca analizo pruvis, ke jado entenas multajn mikroelementojn,
ekzemple zinko, fero, kupro kaj magnezio. Kunportante jadajn
ornamajhojn, oni povas aldoni al si elementojn mankantajn en
sia korpo, ensorbi au elimini superfluajn elementojn kaj mikroelementojn
por protekti la sanon. Ekzemple purpura kristalo kaj kvarco
havas la funkcion kvietigi la animon, kaj agato povas kvietigi
febron kaj akrigi vidadon.
Krome oni faras kapkusenon,
irbastonon, kombilon k.a. el jado por sanitara celo.
Kolektado de jadajhoj
Antikvaj jadajhoj
estas altvaloraj por koservado pro la historia kaj estetika
valoro. Jada kulturo estas nedisigebla de la kutimo de kolektado
kaj konservado de jadajhoj.
Oni kolektas kaj konservas
jadajhojn lau temoj, ekzemple tiuj de Tang-dinastio, tiuj de
Song-dinastio, tiuj de Ming-dinastio kaj tiuj de Qing-dinastio.
Lau la uzado oni kolektas jadajhojn kunportatajn kaj liturgiajn.
Kaj lau plastiko oni dividas la jadajhojn en kategoriojn de
jada peco, jada homo kaj jada ringo.