Kvankam antau la
17-a jc a.K. en Chinio estis ghermo de religio, t.e. kulto de
totemo, tamen nur komence de la unua jarcento en Chinio aperis
religio en la vera senco. La tri gravaj religioj de la mondo,
t.e. budhismo, kristanismo kaj islamismo, enkondukighis en Chinion
en malsamaj tempoj, dum taoismo estis unuigho de diversaj doktrinoj
en la antikva Chinio kaj absorbis filozofian penson de Laozi
kaj Zhuangzi, kaj ghi nature originis de la china kulturo. La
supre menciitaj kvar religioj havis chiun sian prosperon kaj
kune formis la religian historion de Chinio.
Totemo kaj supersticho
Antau
Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.) la chinoj estis tre superstichaj
kaj tiam furoris sorchado kaj sorchistoj estis tre potencaj
en la lando. La homoj timis venton, pluvon, tondron fulmon kaj
aliajn naturajn fenomenojn, char mankis al ili fundamenta scio
pri la naturo. Ili havis grandan malfacilon en batalo kontrau
la naturo, tial ili nature deziris helpon de dioj en solvo de
la malfacilo.
Antau Shang-dinastio
(komence de la 17-a jarcento a.K. --ch.11-a jarcento a.K.) oni
kultis totemon. Oni ekkultis totemon jam en la klana socio.
Tio ja estis la plej frua dio. Siatempe ili kredis, ke iliaj
prapatroj devenis de totemo.
En Chinio estis multe
da totemoj, kiaj drako kaj fenikso.
Komence de Shang-dinastio
ghenerale oni kultis siajn prapatrojn, chiufoje oferante al
ili 300 bovojn, tamen ili devis kulti totemon kiel sian unuan
prapatron kaj poste la prapatrojn Nüwa kaj Fuxi.
En Shang-dinastio
oni kredis, ke sur la chielo estas la plej alta dio, kiu povas
gvidi aliajn diojn kaj homojn, dum la regho estas lia delegito
en la homa mondo, pro tio la regho havas pli grandan autoritaton.
Tiam oni opiniis, ke iuj dioj estas bonaj kaj aliaj malbonaj.
En la antikva Chinio
ofte okazis inundo kaj plej timiga estis la Flava Rivero. En
la kulto oni devis oferi knabinojn al la rivera dio. Pro tio
en la antikveco la kultado estis terura afero, char oni devis
oferi la homan vivon, inkl. de reghidino.
En la periodo de Militantaj
Regnoj (475-221 a.K.) aperis kulto al feoj kaj chiuj reghoj
volis serchi eliksiron por farighi feoj eterne junaj.
Antau la Orienta Han-dinastio
(25-220) en Chinio ne estis religio, tamen estis supersticho.
Budhismo
Budhismo
enkondukighis en Chinion komence de la Orienta Han-dinastio.
Ghi, kreita de Gotamo,
reghido en la antikva Hindio, estas unu el la tri chefaj religioj
de la mondo. Liaj dischiploj nomis lin Shakjamunio.
Imperiestro de la
Orienta Han-dinastio sendis peti hindan bonzon por prediki en
Chinio. Hindaj bonzoj, portante sutrojn kaj bildon de Shakjamunio
per blanka chevalo, venis en Luoyang, tiaman chefurbon de Chinio,
kaj helpate de la kortego, konstruigis Templon Baima (Baima
signifas blankan chevalon en la china lingvo). Ghi estas la
unua budhisma templo en Chinio.
Budhismo proponas
asketismon kaj vegetarismon kaj la bonzoj ne edzighas. Ili volas
intershanghi abnegacion de la nuna vivo kontrau ghuo post sia
metempsikozo.
Post 220 p.K. en la
china socio katastrofis militoj kaj la popolo vivis tre mizere
kaj multe da homoj deziris shanghi la nunan malfelichon kontrau
felicho post sia metempsikozo kaj tial potencighis budhismo.
Tiam la regantoj energie trumpetis pri budhismo. Budhismo havas
doktrinojn pri metempsikozo kaj karmo kaj asertas, ke chiuj
povas budhighi. Post naskigho de chan-sekto ghi opinias, ke
kompreninte, oni povas budhighi. La budhisma teorio estas favora
al regado de imperiestroj, kiuj opiniis, ke se chiuj popolanoj
konvertighas al budhismo, la socio farighos eterne paca kaj
la politika regado estos stabila.
En la Sudaj kaj Nordaj
Dinastioj (420-589) chiuj regantoj pledis por budhismo, kiu
do prosperighis tiutempe. Iuj suverenoj prenis ghin kiel shtatan
religion. Tiam sole en Nankino estis 480 budhismaj temploj kun
pli ol cent mil bonzoj kaj bonzinoj. Iuj temploj estis grandiozaj
kiel reghpalaco.
En la Norda Wei-dinastio
(386-534) oni dedichis grandan energion al budhismaj aferoj.
Tiam oni faris budhan statuon el 50 tunoj da kupro kaj 300 kilogramoj
da oro. Oni konsumis 23 jarojn kaj grandajn materialojn por
elhaki shtonan kavernaron Longmen en Luoyang kaj chizi shtonan
budhon. La Norda Wei-dinastio konstruis 30 mil budhismajn templojn,
kie vivis 2 milionoj da gebonzoj.
De tiam budhismo prosperis
en chiuj lokoj de Chinio. Poste ghi splitighis en du sektojn.
Ghi prosperis longatempe en Chinio kaj multe da chinoj kredis
je ghi. Ech hodiau budhistoj daure konstruis templojn kaj faris
budhajn statuojn. Preskau duono de la chinaj pitoreskejoj havas
rilaton kun budhismo.
Taoismo
Budhismo,
taoismo kaj konfuceanismo havas profundan influon sur la china
kulturo kaj estas rigardataj kiel tradicia ideologio de la china
popolo. Taoismo estas unuigho de diversaj superstichoj en Chinio.
Ghi naskighis en ch. 200 p.K. fine de la Orienta Han-dinastio.
Taoismo originis en
Chinio. Ghi unuigis la totemojn, diojn, prapatrojn kaj naturan
kultadon.
Ghi prenas Laozi kiel
sian kreinton, tamen la majstroverko de Laozi ne havas enhavon
de supersticho. La filozofiaj pensoj de Laozi kaj Zhuangzi estas
konsistiga parto de taoismo, tamen ili aperis pli frue ol taoismo
kaj sekve ne apartenas al religia kategorio.
La vera kreinto de
taoismo estas Zhang Daoling fine de la Orienta Han-dinastio.
En la historia periodo
Tri Regnoj (220-280) aperis religio "Kvin dou
da rizo" (dou estas mezurunuo por greno, kiu egalas
10 litrojn). Por kuraci malsanon oni devis pagi kvin dou
da rizo. Ghi estas brancho de taoismo, tamen dekadencis poste.
Multaj reviziis la
doktrinon de taoismo kaj bonordigis antikvajn receptojn vivlongigajn.
Ech hodiau iuj kredas je taoisma vivlongigo per memkulturado.
Char pli kaj pli multe da homoj ne kredas vivlongigajn receptojn,
tial taoistoj ne estas tiel grandnombraj kiel budhistoj.
Nun en suda Chinio
taoismaj temploj estas pli multaj ol en norda Chinio.
Islamismo
Islamismo
originis de Arabio. Ghi enkondukighis en Chinion en Tang-dinastio
(618-907). Komence ghi estis predikata en nordokcidenta Chinio
kaj poste en Yunnan kaj pli poste en aliaj lokoj de Chinio.
Char unue ghi popularighis inter la huj-nacianoj, tial en Chinio
ghi havas alinomon huj-religio. Kun senchesa translokigho de
hujoj islamismo popularighis ankau en la sudo kaj nordo de Chinio.
Kristanismo
En
Tang-dinastio kristanismo nomighis jing-religio. Nun en Xi'an
ankorau konservighas shtona steleo, kiu konigas, ke jing-religio
estas kristanismo enkondukita de aliaj landoj en Chinion.
En 1600, kiam Chinio
estis regata de Ming-dinastio, itala misiisto Matteo Ricci venis
en Chinion por prediki kristanismon. Komence li predikis en
Guangdong kaj poste en Nankino.
Por predikado li amikighis
al multaj chinoj kaj kune kun ili tradukis gravajn okcidentajn
verkojn matematikajn kaj filozofiajn, tial la okcidentaj sciencoj
enkondukighis kun religio en Chinion.
Post la Opia Milito
en 1840 kristanismo rapide popularighis en Chinio. Tiam eksterlandaj
misiistoj konstruigis preghejojn en Chinio. Char tie okazis
iuj filantropiaj aktivadoj, tial multe da malrichuloj kredis
je ghi kaj dank' al tio ghi popularighis en Chinio. Nun ghi
havas multe da organizoj en Chinio.
Lamaismo
En
Tang-dinastio budhismo enkondukighis en Tibeton tra Himalajo
kaj miksighis kun nigra religio, loka religio en Tibeto, kaj
farighis rugha sekto, de kiu naskighis flava sekto iom poste.
La flava sekto de
budhismo estis kreita de Congkapa en la komencaj jaroj de Ming-dinastio
(1368-1644). Li havis tri chefajn dischiplojn, t.e. Dalai, Benchen
kaj Zhebu Zundanba.
Dalai regis en la
Antaua Tibeto (regiono proksima al internaj lokoj de Chinio),
Benchen en la Posta Tibeto (proksime al Himalajo) kaj Zhebu
Zundanba sur la Mongola Altebenajho. La bonzo de la flava sekto
nomighas lamao, tial la flava sekto nomighas ankau lamaismo.
Lamaoj kredas je budhismo.
Lau la rugha sekto
la bonzoj povis edzighi, sed tiuj de la flava sekto ne. Post
Ming-dinastio la rugha sekto pli kaj pli kadukighis, dum la
flava sekto prosperighis.
Lamaismo estas kombinajho
de registaro kaj religio. Ghi gvidis religion, registaron, armeon
kaj jughejojn.
En Tibeto multaj knaboj,
atinginte difinitan aghon, devas servi en lamaejo, samkiel knaboj
devas viziti lernejon. Tial se en iu familio estas du knaboj,
unu el ili devas servi en lamaejo. Se tiu familio havas tri
knabojn, do du el ili devas servi en lamaejo. Estas malpermesite
por lamaoj edzighi, tial la tibetanoj produktighas malmulte.
Kaj krom tio la naturaj kondichoj en Tibeto estas malbonaj,
tial la loghateco estas maldensa.
En nordokcidenta Chinio
estas blanka sekto kaj bunta sekto. Ili ambau estas branchoj
de lamaismo, iom diferencaj de la flava sekto.