Jam
antau 3 mil jaroj la chinoj bone konis movighon de la suno.
Kaj poste lau movigho de la suno kaj luno kaj lau la rilatoj
inter vetero kaj animala kaj vegetala kreskado kaj aliaj naturaj
fenomenoj oni dividis la jaron en 24 egalajn partojn kaj donis
al ili nomon, tio ja estas la 24 sunperiodoj.
Deveno de la sunperiodoj
Oni opinias, ke la
24 sunperiodoj apartenas al la kategorio de la luna kalendaro,
sed fakte ili estas difinitaj lau la suna kalendaro, tio estas,
lau la situo de la suno sur la ekliptiko oni dividis unu jaron
en 24 egalajn partojn, char la ekliptiko havas 360 gradojn,
tial chiu ghia 1/24 havas 15 gradojn. Char la suno bezonas la
saman tempon por trairi chiun parton, tial la 24 sunperiodoj
estas preskau samlongaj lau la suna kalendaro: En la unua duonjaro
la sunperiodoj datighas ch. la 6-an kaj 21-an de chiu monato,
dum en la dua duonjaro ch. la 8-an kaj 23-an de chiu monato.
Lau la luna kalendaro
la Printempokomenco estas la unua sunperiodo. La nomoj de la
24 sunperiodoj estas difinitaj lau la pozicio montrita de Granda
Ursino kaj la tiama natura klimato.
Detale pri la sunperiodoj
Printempokomenco,
che la 315-a grado sur la ekliptiko, estas la unua sunperiodo.
Post ghi chiuj vegetajhoj viglighas kaj de tiam komencighas
la nova jaro.
Pluvo, che la 330-a
grado sur la ekliptiko, montras, ke tiam ekblovas printempa
vento, degelas negho kaj glacio, la aero farighas humida kaj
pluvo plimultighas.
Insekto-vekigho, che
la 345-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post la Printempokomenco
la vetero varmetighas, audighas printempa tondro kaj la vintrodormintaj
insektoj vekighas kaj kovighas insektaj ovoj. Ie en Chinio oni
komencas plugadon.
Printempa Ekvinokso,
che 0 grado sur la ekliptiko. En tiu tago la suno brilas rekte
super la ekvatoro. Tio estas mezo de la 90-taga printempo. Tiutage
la noktodauro egalas la tagodauron en la norda kaj suda hemisferoj.
Post tiu tago la suno rekte prilumas pli kaj pli norden kaj
la norda hemisfero havas pli longan tagodauron kaj malpli longan
noktodauron. En la norda hemisfero la travintrintaj plantoj
eniras en la periodon de daura kreskado.
Klaro kaj Brilo, che
la 15-a grado sur la ekliptiko. Tiam farighas pli kaj pli varmete,
plantoj komencas ghermi kaj chiuj vivajhoj komencas kreski.
La kamparanoj ekokupas sin pri semado kaj plugado. Antaue en
tiu tago oni pendigis poplajn kaj salikajn branchojn che la
enirejo de sia hejmo kaj nun oni ankorau kutimas en tiu tago
ekskursi antauurben kaj viziti tombejon.
Grenpluvo, che la
30-a grado sur la ekliptiko, signifas ke la pluvo kreskigas
grenon. La chinoj havas proverbon "Antau kaj post grenpluvo,
oni semas fabojn kaj melonojn."
Somerkomenco,
che la 45-a grado sur la ekliptiko, signifas, ke de tiam chiuj
vegetajhoj prosperas. Kutime oni rigardas la Somerkomencon kiel
gravan tagon, de kiam evidente levighas temperaturo, proksimighas
varmaj tagoj, plimultighas tondro kaj pluvo kaj agrikulturajhoj
eniras en la tempon de rapida kreskado.
Grajnoformigho, che
la 60-a grado sur la ekliptiko, montras, ke de tiu tago hordeo,
vintra tritiko kaj aliaj plantoj, rikoltotaj somere, fruktighas,
sed ankorau ne maturighas.
Grenspikigho, che
la 75-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiu tago estas tauga
por semado de malfrua greno, milio kaj aliaj spikohavaj specoj
de greno. Se oni semas ilin malfrue, do ili ne maturighas. Antau
kaj post tiu sunperiodo en la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero
plimultighas pluvo, levighas temperaturo kaj komencighas tempo
de senchesa pluveto, konstanta humido kaj sufoka varmo, kaj
vestoj kaj aliaj objektoj facile shimas.
Somera Solstico, che
la 90-a grado sur la ekliptiko, montras, ke en tiu tago la suno
rekte prilumas super Kankro-tropiko. En la tagmezo la suno lumas
plej alte, kaj en la Somera Solstico la tago estas la plej longa
kaj la nokto la plej mallonga en la norda hemisfero. Ekde tiu
tago komencighas la varmega somero kaj la vegetajhoj kreskas
plej rapide. Post tiu tago la suno movighas iom post iom suden
kaj en la norda hemisfero la tago farighas pli kaj pli mallonga
dum la nokto pli kaj pli longa.
Modera Varmo, che
la 105-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiam la vetero
estas tre varma, sed ne varmega. Post nelonge venos la plej
varmaj tagoj.
Varmego, che la 120-a
grado sur la ekliptiko, montras, ke venas la plej varma tempo
kaj en multaj lokoj de la baseno de Yangzi-rivero la temperaturo
povas atingi 40 gradojn /C. Tiam estas varmege kaj ofte pluvas
kaj la lando ofte estas atakata de inundo.
Autunkomenco, che
la 135-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post nelonge la
vegetajhoj maturighos kaj la jaro eniras en agrablan autunon
kaj la temperaturo iom post iom mallevighas.
Varm-retirigho, che
la 150-a grado sur la ekliptiko, montras shanghighon de la temperaturo
kaj la somera varmo jam atingas sian finon.
Blanka Roso, che la
165-a grado sur la ekliptiko, montras, ke la tagoj farighas
pli kaj pli malvarmetaj kaj plimultighas blanka roso sur la
tero.
Autuna Ekvinokso,
che la 180-a grado sur la ekliptiko, samkiel la Printempa Ekvinokso,
montras, ke en tiu tago la suno rekte prilumas super la ekvatoro
kaj la tagodauro egalas la noktodauron. De tiu tago la suno
movighas de la ekvatoro pli kaj pli suden kaj en la norda hemisfero
la tago farighas pli kaj pli mallonga kaj la nokto pli kaj pli
longa. Lau la luna kalendaro tiu tago ghuste estas en la mezo
de la 90-taga autuno, sed lau astronomio en la norda hemisfero
autuno komencighas ghuste de tiu tago.
Malvarma
Roso, che la 195-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post
la Blanka Roso la vetero iom post iom malvarmighas, aperas roso
kaj en la tago de Malvarma Roso la nokta roso plimultighas kaj
la temperaturo falas pli malalten.
Prujnofalo, che la
210-a grado sur la ekliptiko, montras, ke la vetero jam malvarmighas
kaj ekaperas prujno.
Vintrokomenco, che
la 225-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post tiu tago en
la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero aperas glacio
kaj la kamparanoj kutime ekokupas sin pri fundamenta akvoutiliga
konstruado kaj aliaj agrikulturajhoj.
Negheto, che la 240-a
grado sur la ekliptiko, mem signifas, ke falas la temperaturo
kaj ekneghetas kaj la norda Chinio jam eniras en glacian sezonon.
Neghego, che la 255-a
grado sur la ekliptiko, estas tago, che kiu neghas ankau en
suda Chinio, dum en norda Chinio estas sufiche malvarme.
Vintra Solstico, che
la 270-a grado sur la ekliptiko, estas tago, kiam la suno rekte
prilumas super la Tropiko de Kaprikorno kaj tiam la tago estas
la plej mallonga dum la nokto la plej longa en la norda hemisfero,
kiu estas regata de frosta vintro. Lau astronomio tiu tago estas
komenco de vintro en la norda hemisfero kaj post tiu tago la
suno prilumas pli kaj pli norden kaj la tago iom post iom plilongighas
en la norda hemisfero.
Modera Malvarmo, che
la 285-a grado sur la ekliptiko, montras ke la norda hemisfero
eniras en frostan vintron, tamen malvarmo ankorau ne atingas
sian kulminon.
Malvarmego, che la
300-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiu tago estas la
plej malvarma en la jaro.
La Malvarmegon sekvas
la Printempokomenco kaj iom post iom varmetighas. Jen la tero
rondiris unu fojon chirkau la suno.
El la supre diritaj
ni scias, ke la 24 sunperiodoj povas esti dividitaj en 4 partojn,
t.e. 8 montras alternighon de la kvar sezonoj: Printempokomenco,
Printempa Ekvinokso, Somerkomenco, Somera Solstico, Autunkomenco,
Autuna Ekvinokso, Vintrokomenco kaj Vintra Solstico; 5 montras
shanghighon de la temperaturo: Modera varmo, Varmego, Varm-retirigho,
Modera Malvarmo kaj Malvarmego; 7 montras precipitadon: Pluvo,
Grenpluvo, Blanka Roso, Malvarma Roso, Prujnofalo, Negheto kaj
Neghego; kaj 4 montras vekighon de insektoj kaj agrokulturajn
aferojn: Insekto-vekigho, Klaro kaj Brilo, Grajnoformigho kaj
Grenspikigho.