Nyingchi estas nomata
“Yangzi-delto en Tibeto”. La loko ghuas renomon
pro la plej profunda kanjono de la mondo, la rekta stratumo
kun plej granda alto, tre richa flauro kaj multaj sovaghaj bestoj.
Tie la montoj estas altaj kaj riveroj longaj. Krome la loko
estas malofte vizitata de homoj kaj la natura fizionomio estas
bone konservata. Pro tio ghi estas unu el la plej puraj terenoj
de la mondo.
En
Nyingchi oni vivas tute lau tradicio kaj religia kutimo.
Pashtista Festo estas
la plej karakteriza festo de Nyingchi, kiu povas plene speguli
la vivmanieron de la tibeta popolo. Ghi estas tradicia popola
festo okazanta en vilaghoj de subgubernio Jindong de Langxian-gubernio
de Nyingchi. La festo okazas de la 22-a de la naua monato lau
la tibeta kalendaro kaj dauras tri tagojn. Tibet-nacianoj de
la loko pasigas tiujn tagojn en kantado, dancado kaj festeno.
Kial la pashtistoj
elektis tiun daton por la festo? Oni klarigis, ke tion decidas
la religio, la klimato kaj ankau la bezono de la pashtistoj,
ke ili volas ripozi kelkajn tagojn post penema laborado.
En tiu dato estas
ankau religia festo, festo de Dia Vizito. Vetero de la naua
monato estas tre bona, la pejzagho bela, kaj vegetaloj donas
fruktojn kaj gregoj grasighas rapide. Tiutempe rikoltado estas
finita, kaj la pashtistoj revenas hejmen kun grasighintaj gregoj
kaj butero. Jindong estas agrikultura regiono, sed brutobredado
konsistigas gravan parton de la ekonomio. La grasaj someraj
pashtejoj distancas malproksime de la loghejoj, kaj la proksimajn
pashtejojn oni rezervas por vintra pashtado. En somero la viroj
nomadas malproksime kaj revenas hejmen en autuno.
Chiuj vilaghoj de
Jindong festas tiun feston, kiu estas plej origina kaj plej
distingigha en Laiyi-vilagho.
En la unua tago de
la festo la pashtistoj faras kulton al dio, sportajn konkursojn
kaj amuzadon.
Matene
la viroj revenintaj de pashtado vestighas per festa kostumo.
Ili portas bovledan chapon, ponchforman veshton el felo de bovido,
nigran pantalonon el dika drapo kaj alttibingajn botojn el bovledo.
Ili portas sur la maldekstra pojno ledan braceleton ornamitan
per konkoj kaj sur la dekstra shultro ledan sakon de furagho
por bovoj. Dekstre de la sako pendas shtonjhetan rimenon plektitan
el poefaga lano. Kondukante bele ornamitajn poefagojn, ili kolektighas
che la enirejo de la vilagho por iri al la pashtejo por prepari
kultadon al mamono. La junulinoj portas belajn vestojn kaj venas
al la enirejo kunportante sekalan vinon por adiaui la pashtistojn
atentigante, ke ili pie kultu la dion. Post tio la pashtistoj
rajdas sur la poefagoj por iri al la kultejo. Revenvoje ili
havas piknikon.
Kiam ili revenas,
la mastrinoj kaj fraulinoj kantante prezentas al ili vinon kaj
lamaoj recitas sutrojn. Oni faras multajn oferajhojn por la
tera dio.
Post tio estas poefaga
konkurso. Oni starigas stangon 10 metrojn altan kaj pendigas
sur ghi poefagajn vostojn farbitajn je diversaj koloroj. Post
poefaga konkurso kaj kultado al dio, la vilaghanoj ghuas piknikon.
Posttagmeze la vilaghanoj
kolektighas por auskulti deklamon de pashtistoj. Tio estas unu
el la literaturaj specoj de Tibet-nacio prikantanta la belajn
pejzaghojn, personojn kaj morojn de la hejmloko. Post tio la
viroj kaj virinoj dancas en du grupoj chiu en duona cirklo.
En la sekvanta tago
oni refoje kolektighas kaj respektata grandaghulo sidas en la
mezo. Ambauflanke lauvice sidas la vilaghanoj lau la agho kaj
reputacio. Kiam la pashtistoj sidighas, oni komencas trinki
vinon, lakton kaj jahurton kaj manghas freshan laktofechon kaj
aliajn frandajhojn kun originala gusto de pashta regiono, kaj
samtempe interbabilas pri la familio, metio kaj diversaj interesajhoj.
Festo estas la plej bona tempo por la homoj reciproki saluton,
montri amikecon, solvi miskomprenon kaj intensigi kolektivismon.
Tiun shancon neniu volas preterlasi.
Respektataj grandaghuloj
kaj gastoj prezentas hadaon (silka rubando uzata kiel donaco
por saluto, bondeziro au gratulo) al la pashtistoj, laudas ilian
peneman pashtadon de kelkaj monatoj kaj deziras al ili bonan
sanon kaj prosperighon de iliaj gregoj. La pashtistoj prezentas
al ili rozarion da laktofechaj buletoj, pendigante ghin sur
ilia kolo por esprimi dankon. Nokte oni faras bivakon, kantas
kaj dancas ghis tagigho.
En la tria tago dauras
la amuzado.
En chiu pashtista
festo la gajaj pashtistoj kantas por esprimi varman amon al
la vivo kaj esperon al bela estonteco.