Kunekzisto de pluraj religioj
La
chinaj civitanoj povas libere elekti religion kaj montri sian
kredon kaj religiecon. La chinaj religianoj kredas chefe je
budhismo, taoismo, islamismo, katolikismo kaj kristanismo.
Budhismo havas historion
de 2 mil jaroj en Chinio. Nun en Chinio estas 13 mil budhismaj
temploj kun 200 mil bonzoj.
Taoismo naskighis
en Chinio antau pli ol 1800 jaroj kaj nun en Chinio estas 1500
taoismaj temploj kun 25 mil taoistoj.
Islamismo enkondukighis
en Chinion en la 7-a jarcento kaj nun en Chinio estas 18 milionoj
da islamanoj, 30 mil moskeoj kaj 40 mil imamoj.
Katolikismo enkondukighis
en Chinion en la 7-a jarcento kaj post la Opia Milito en 1840
ghi disvolvighis en Chinio rapide. Nun Chinio havas 4 milionojn
da katolikoj kaj ch. 4 katolikajn funkciulojn kaj 4.6 mil preghejojn.
Kristanismo (protestantismo)
enkondukighis en Chinion komence de la 19-a jarcento kaj rapide
disvolvighis post la Opia Milito en 1840. Nun Chinio havas 10
milionojn da kristanoj, 18 mil misiistojn kaj 12 mil preghejojn.
Lau nekompleta statistiko
nun en Chinio estas pli ol 100 milionoj da religianoj, 85 mil
preghejoj kaj ch. 300 mil religiaj funkciuloj.
En la longa historio
de Chinio la kulturo de diversaj religioj jam farighis parto
de la tradicia china kulturo. La chinaj religianoj havas patriotan
tradicion. La china registaro subtenas kaj kuraghigas ilin partopreni
la shtatan konstruadon kaj la religioj celas servadon al la
socio kaj felichigo de la popolo.
En Chinio chiuj religioj
havas egalan pozicion. Ili vivas pace kaj harmonie kaj neniam
okazis religia konflikto. La religianoj kaj nereligianoj respektas
unu alian en la granda familio de Chinio.
Religiaj kolektivoj
En
Chinio estas pli ol 3 mil religiaj kolektivoj, kiuj funkciigas
74 teologiajn seminariojn por kulturi religiajn funkciulojn.
La Chinaj Budhisma
Asocio, Taoisma Asocio, Ismamisma Asocio, Katolikisma Patriota
Asocio, Katolikisma Episkoparo, Sanzi*-Asocio de Patriota
Movado kaj Kristanisma Asocio, chiuj elektas sian gvidantaron
lau sia propra statuto.
Ili chiuj memstare
entreprenas siajn religiajn aferojn kaj lau bezono funkciigas
lernejon kaj bonstatigajn entreprenojn kaj eldonas religiajn
verkojn kaj revuojn. Samkiel multe da aliaj landoj Chinio praktikas
principon de separatismo de la religioj kaj edukado kaj ne donas
religian lekcion en la nacia edukado, tamen iuj altaj lernejoj
kaj institutoj faras religian instruadon kaj esploradon. En
teologiaj seminarioj oni faras fakan instruadon lau bezono.
La religiaj funkciuloj plenumas religian devon. La religiaj
aktivadoj en preghejoj kaj hejmoj, farataj de religiaj organizoj
kaj religianoj, estas protektataj de la legho kaj neniu rajtas
malhelpi ilin.
Religia libero protektata de la legho
La
Konstitucio de la China Popola Respubliko difinas, ke religia
libero estas fundamenta rajto de la chinaj civitanoj. Ghia 36-a
artikolo tekstas, ke "la civitanoj de la China Popola Respubliko
havas liberon de religia kredo," "neniu shtata organo
nek socia kolektivo kaj individuo rajtas devigi la civitanojn
kredi au ne kredi je religio, diskriminacii kontrau religianoj
kaj nereligianoj," "la shtato protektas la normalan
religian aktivadon," "neniu devas detrui la socian
ordon, damaghi la sanon de la civitanoj kaj malhelpi la edukan
sistemon de la shtato sub mantelo de religioj" kaj "la
religiaj kolektivoj kaj aktivadoj ne devas esti manipulataj
de eksterlandaj fortoj."
La china legho difinas,
ke la civitanoj ghuas liberon de religia kredo kaj samtempe
devas plenumi la devon lau legho. En Chinio chiuj individuoj
kaj kolektivoj, inkl. de la religioj, devas defendi la popolajn
interesojn kaj protekti la leghan dignon, nacian solidarecon
kaj shtatan unuecon."
Por memstare entrepreni religiajn
aferojn
La religiaj aferoj
de Chinio estas entreprenataj de religiaj kolektivoj kaj religianoj,
sed ne manipulataj de eksterlandanoj. La china registaro subtenas
chiujn religiojn sendepende entrepreni siajn aferojn lau la
konstitucio kaj leghoj.
En la malnova Chinio
estis neeble sendepende kaj memstare funkciigi la religiojn.
En 1949 naskighis la China Popola Respubliko kaj finighis la
duonkolonia kaj duonfeuda historio de Chinio, kio kreis kondichojn
por memvole funkciigi katolikismon kaj kristanismon. Sin liberiginte
el la kateno de imperiistaj fortoj, la chinaj kristanoj montris
sian aprobon al la nova Chinio kaj realigis la autonomecon,
memstarajn vivtenadon kaj misiadon de eklezioj.
En 1957 kaj 1958 la
china katolika ordeno prezentis episkopojn elektitajn de chinaj
katolikoj al Vatikano, kiu malaprobis ilin kaj minacis chinajn
katolikojn, kio multe shokis la chinan katolikaron, kiu de tiam
suriris la vojon mem elekti episkopon kaj sendepende funkciigi
la katolikan ordenon.
Por religia libero de nacimalplimultoj
Chinio estas multnacia
unuigita lando. La china registaro observas la politikon pri
egaleco, solidareco kaj reciproka helpo de diversaj nacioj,
alte taksas la liberon de religia kredo, morojn kaj kutimojn
de nacimalplimultoj. La naci-autonoma organo garantias la liberon
de religia kredo de chiuj nacioj.
Tibeto estas nacia
autonoma regiono de Chinio. La tibetanoj plejparte kredas je
tibeta budhismo. De post la paca liberigho en 1951 kaj precipe
post ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo
la libero de religia kredo de la tibetanoj estas plene plenumata.
Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la centra registaro
de Chinio asignis 200 milionojn da juanoj al la riparo kaj rekonstruo
de la mondfama Potala-palaco, Zhashilunbu kaj aliaj temploj.
La shtato asignis ankau specialan monsumon por eldonado de gravaj
tibetlingvaj budhismaj sutroj kaj helpis la budhisman rondon
en konstruo de seminario de tibeta budhismo respektive en Pekino
kaj Lhasa.
Nun Tibeto havas pli
ol 1700 budhismajn lokojn, kie vivas 46 mil bonzoj kaj bonzinoj.
Preskau en la hejmo de chiuj budhistoj estas sutra chambro au
budha nicho. Chiujare pli ol miliono da budhistoj pilgrimas
al Lhasa. En Tibeto chie vidighas piaj budhistoj, sin okupantaj
pri budhisma aktivado, kaj ofte vidighas sutraj flagoj.
Metempsikozo de vivaj
budhoj estas hereda sistemo speciale observata de la tibeta
budhismo, kio estas aprobita de la shtato. En 1995, strikte
observante la religian riton kaj historian sistemon kaj pere
de lotumo en ora botelo post sankcio de la Shtata Konsilio Chinio
plenumis serchon de la metempsikozita infano de Benchen la Deka,
nomumis la Benchen la Dekunuan kaj aprobis lian surtronighon.
La china registaro
alte taksas kaj protektas la religian kredon, naciajn morojn
kaj kutimojn de islamanoj. Ghi faras diversajn servojn al la
pilgrimado de islamanoj. Ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento
40 mil chinaj islamanoj veturis al Mekko por pilgrimado. Nun
en Xinjiang estas 23 mil moskeoj, kie laboras 29 mil religiaj
funkciuloj. La china registaro donas grandan atenton al la kutimoj
de manghado kaj sepultado de islamanoj, ellaboris regulojn por
produkti islamajn manghajhojn kaj konstruis islaman tombejon.
-----------------------------------------
* Sanzi signifas autonomecon, memstarajn vivtenadon
kaj misiadon.