Bovisto kaj Teksistino

    Vego okcidente de la Lakta Vojo estas la plej brila stelo en la konstelacio Liro. Trans la Lakta Vojo brilas Altairo, kiu apartenas al la konstelacio Aglo. Ambauflanke de Altairo estas po unu malgranda stelo. En la china lingvo Vego signifas teksistinon kaj Altairo boviston. En la china mito Bovisto kaj Teksistino estis geedza paro kaj la du malgrandaj steloj -- iliaj infanoj. La antikva mito pri Bovisto kaj Teksistino devenis de Vego kaj Altairo. Kian amaferon ili havis kaj kial ili renkontighas nur unu fojon chiujare? Jen legu la malsupran miton:

    La historio okazis en Han-dinastio(206 a.K.-- 220 p.K.).

    Teksistino estis le plej juna filino de la Chiela Imperiestro. Shi estis tre lerta en brodado kaj la de shi farita vesto estis bela kiel chielarko. Shi estis tre amata de la gepatroj.

    La gepatroj de Bovisto forpasis antau longe. Li estis ofte turmentata de la pli agha frato kaj ties edzino. Tial en la vivo li estis akompanata nur de bovo. Chiusomere Teksistino kaj shiaj 6 fratinoj flugis al lago proksima de la vilagho de Bovisto por banado kaj ludado… Iutage la bovo proponis al Bovisto, ke li edzighu al Teksistino, la plej bela el la fratinoj. En tiu tago Teksistino kaj shiaj fratinoj venis al la lago por sin bani kaj petoli en la akvo. Bovisto, kiu sin kashis en la fragmitejo, elkuris kaj forportis la vestojn de Teksistino. La surprizitaj feinoj haste albordighis, sin vestis kaj forflugis, escepte de Teksistino. Sincere petite de Bovisto, shi konsentis edzinighi al li. Post la geedzigho Bovisto diligente terkulturis kaj Teksistino dommastrumis. Ili vivis feliche en granda amo. La edzino naskis filon kaj filinon. Antau sia morto la bovo testamentis, ke li restigu ghian felon, kiu povos helpi lin, se li surhavos ghin pro urgha bezono. Post la morto de la bovo, la geedza paro kun larmoj en la okuloj kashis ghian felon kaj enterigis ghin sur montodeklivo. La fratinoj de Teksistino opiniis, ke la juna fratino vivis mizere en la homa mondo, kaj proponis al shi reflugi al la chiela palaco.

    Informighinte pri la edzinigho de sia filino al Bovisto, la Chiela Imperiestro kaj ties edzino ekbolis de kolerego. Ili ne plu permesis al aliaj filinoj flugi al la homa mondo por viziti la fratinon, kaj la imperiestra edzino persone flugis al la homa mondo gvidante alian dion. Che foresto de Bovisto ili forkaptis Teksistinon. Reveninte hejmen, Bovisto ne vidis la edzinon, tuj surhavis la bovan felon kaj postkuris shin, kunportante siajn du infanojn. Bovisto survoje jam vidis la edzinon kaj estis tuj kuratingonta shin. Ghuste en en tiu momento la chiela imperiestredzino haste prenis sian harpinglon kaj per ghi faris strekon en la aero. Jen post shi tuj aperis torenta Lakta Vojo (chinoj nomas Laktan Vojon Arghenta Rivero), kiu baris la vojon al Bovisto.

    De tiam Bovisto kaj Teksistino povis nur rigardi unu la alian kun larmoj trans la rivero. Longe poste, trovinte, ke oni ne povis rompi ilian amon, la Chiela Imperiestro kaj lia edzino permesis al ili rendevui chiujare nur unufoje, t.e. en la sepa tago de la sepa monato lau la luna kalendaro. Chiujare en tiu tago la pigoj flugas de la homa mondo al la chielo por fari ponton super la Arghenta Rivero, por ke Bovisto kaj Teksistino povu rendevui.

    Tiutage en la silenta nokto en la vinberghardeno oni povas audi ameman interparolon de Bovisto kaj Teksistino kaj ankau pro laciga ponto-konstruado la pigoj perdas siajn plumojn.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688