Sunzi kaj lia "Milita Strategio"

de WA NA

    Aprile de 1972 oni elterigis bambuan sliparon "Milita Strategio de Sunzi" en tombo de Han-dinastio(206 a.K.-220 p.K.) en Shandong-provinco kaj konkludis, ke la autoro de tiu fama verko "Milita Strategio de Sunzi" estas Sun Wu, generalo de Wu-regno en la historia periodo Printempo kaj Autuno(770 a.K.-476 a.K.). Ghi estas rigardata kiel plej kompleta verko pri milita teorio de antikva Chinio. Ghi ne nur havas gravan signifon por militaj strategiistoj chinaj kaj alilandaj, sed ankau estas multe uzata en decido de moderna entreprenado kaj socia administrado.

    Kaj plie la verko enkorpigas la filozofian penson de dialektika materiismo.

De ermito al generalo

    Sun Wu estas nomata ankau Sunzi. Li naskighis ch. la jaro 535 a.K. en Qi-regno (la hodiaua Shandong-provinco). Lia prapatro iam estis suvereno de malgranda regno. Lia patro estis chefministro de Qi-regno. La aristokrata familio donis al li bonan medion por lernado. Li povis legi militajn verkojn malfacile troveblajn de ordinaraj homoj. En lia infanagho militoj okazis chie en Chinio. Liaj avo kaj patro estis eminentaj generaloj. Jam en sia infaneco li propraokule vidis iujn batalojn, kiuj multe helpis elvolvi lian talenton pri militaj aferoj.

    Plenkreskinte, Sun Wu sentis fortan antipation kontrau interna batalo de Qi-regno. Tiam potencighis Wu-regno en la sudorienta parto de Chinio. Sun opiniis, ke tie li povas prosperigi sian karieron kaj realigi sian ambicion. Kiam li estis 18-jara, li forlasis Qi-regnon kaj iris al Wu-regno, kie li disvolvis sian karieron, kaj post lia morto oni enterigis lin en Wu-regno, tial historiistoj rigardas lin Wu-regnano.

    Atinginte Wu-regnon, Sun Wu ekloghis antauurbe de la chefurbo de Wu-regno. Tie li kulturis ghardenon, verkis milit-strategian verkon kaj petis amikojn rekomendi lin al la suvereno.

    En 512 a.K. dank' al la ripetada rekomendo de la amikoj, la suvereno de Wu-regno akceptis lin.

    Sun Wu prezenis siajn verkojn al la suvereno, kiu legis ghin kaj admiris lin. Tamen li pensis: kvankam la verko estas konvinka, tamen chu ghi efikas en la milito? La suvereno postulis, ke Sun Wu ekzercu liajn 180 palacajn knabinojn kaj per tio montru la utilon de sia verko.

    Sun Wu nomumis du palacajn knabinojn favoratajn de la suvereno trupestrinoj kaj ordonis al ili gvidi la ekzercadon, dum Sun Wu mem plenumis la militan leghon. Sun Wu staris sur komanda teraso, serioze lautlegis postulojn por la ekzercado kaj klarigis la shlosilajn punktojn. Chion aranghinte, li komencis bati tamburon por komenci batalon, sed la palacaj knabinoj ne obeis la ordonon kaj laute ridis. Pro tio la trupo malordighis. Lau regulo de la milita legho Sun Wu senkapigis la du trupestrinojn malgrau firma opono de la suvereno kaj nomumis aliajn du trupestrinoj por daurigi la ekzercadon. Kiam Sun Wu denove batis tamburon, la formacio estis bonorda. Li petis la suverenon revui. Kvankam la suvereno perdis siajn amatajn virinojn, tamen li vidis, ke Su Wu estas severa en la milita disciplino kaj sukcesinta en la ekzercado, li do nomumis Sun Wu generalo.

    Dank' al severa trejnado, la milita kvalito de la armeo de Wu-regno evidente levighis. En 506 a.K. gvidate de Sun Wu, la 30 mil bravaj militistoj de Wu-regno veturis en boatoj kontrauflue de Yangzi-rivero por ataki la potencan Chu-regnon (en la nuna Hubei-provinco). Survoje Sun Wu ordonis ke la militistoj forlasu la boatojn por komenci atakon sur la tero, char li pensis, ke la armeo de Chu, lerta en batalo sur rivero, certe sin bone preparis por la defendo. La armeo de Wu-regno gvidate de Sun Wu rapide sin trudis en Chu-teritorion kaj surprize sturmis la 200 mil malamikajn soldatojn kaj gajnis kompletan venkon. Sun Wu kreis brilan ekzemplon venki multajn malamikojn per malmultaj militistoj. Post tio Wu-armeo foje refoje venkis aliajn regnojn kaj fondis hegemonion. Oni atribuis tion al Sun Wu.

Influo de la penso de Sun Wu

    "Milita Strategio de Sunzi" el 13 chapitroj kun 5 mil ideogramoj montras ne nur la militan penson de Sun Wu, sed ankau lian filozofian penson.

    La milita penso de Sun Wu odoras modestan materiismon kaj dialektikajn vidpunktojn. Li emfazis, ke la venko kaj malvenko de la batalo ne estas deciditaj de dioj nek de diabloj, sed de la politikaj, ekonomiaj, diplomatiaj, militaj kaj naturaj kondichoj de la militantoj. Por prognozi la rezulton de la milito oni devas analizi la supre menciitajn kondichojn, kio montras lian modestan materiisman vidpunkton. Li ne nur kredis, ke la mondo estas objektive ekzistanta, sed ankau opiniis, ke chio en la mondo estas senchese shanghighanta. Li emfazis, ke oni devas aktive krei kondichojn en la milito kaj disvolvi sian iniciativon por akceli shanghighon de la rivalo favoran al li mem. Tio montras, ke Sun Wu posedis vivecan dialektikon. Ghuste dank' al tio, ke li resumis richan filozofian rezonon en milita scienco, li okupis la pozicion same gravan, kiel tiu de Konfuceo kaj Lauzi en la pensula rondo de la fina periodo de Printempo kaj Autuno. Li estis rigardata kiel grava pensulo en tiu historia periodo.

    La milita teorio de Sun Wu multe superis tiun en aliaj verkoj pri milita strategio en la sama historia periodo. Li profunde influis la posteulojn per sia eminenta studo. Kvankam en la moderna epoko estas multe da novtipaj armiloj, diferencaj de la antikvaj, tamen la fundamenta teorio kaj principoj de milito traktataj en la verko de Sun Wu restis neshanghitaj. Pro tio lia verko estas alte taksata de militaj strategiistoj chinaj kaj alilandaj, hodiauaj kaj antikvaj. Sun Wu tenis sin serioza en la milito. Li diris en la unua chapitro de la verko: "Milito estas grava afero de la lando kaj koncernas la vivon kaj morton de la popolo, ekziston kaj pereon de la lando, tial oni devas serioze konsideri kaj studi ghin."

    Mao Zedong alte taksis la militajn regulojn de Sun Wu. Mao diris, ke tiuj reguloj estas scienca vero. En 1990, kiam okazis Golfa Milito, usona generalo aplikis iujn militajn principojn de Sun Wu, kiuj kontribuis al la gajno de la milito. En la antauparolo de la angla versio de "Milita Strategio de Sunzi" legighas: "La penso de tiu china milita strategiisto antau 2500 jaroj estas utila por studi la militon en la nuklea epoko."

    "Milita Strategio de Sunzi" estas aplikata ne nur en militaj aferoj, sed ankau en aliaj kampoj de la socio kaj precipe en komerca entreprenado. Japana entreprenisto diris: "Administri entreprenojn per la milita strategio de Chinio estas pli efike kaj racie ol per usonaj metodoj." Fama usona ekonomikisto diris: "Multaj principoj kaj teorioj en 'Milita Strategio de Sunzi' estas valoraj ech hodiau."

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688