La tekulturo de Chinio
havas longan historion. La chinoj trinkis teon, kreis kaj disvolvis
tearton kaj teceremonion kaj verkis multajn librojn pri teo,
kiel ekzemple “Libro de teo” kaj “Plukado
de tefolioj”, kiuj formis teceremonian spiriton de Chinio.
Ghi siaflanke spegulis la disvolvighon de Chinio en politiko,
ekonomio kaj religio.
Historio de disvolvigho de tekulturo
Chirkau
la 300-a jaro multaj intelektuloj komencis trinki teon kaj burghonis
tekulturo. En la 780-a jaro aperis “Libro de teo”
de Lu Yu. Chirkau la 1000-a jaro aperis inter intelektuloj societoj
de tetrinkemuloj kaj la kutimo de tetrinko aperis ankau en la
kortego. Imperiestro de Song-dinastio (960-1279) tre shatis
trinki teon kaj establis en la palaco institucion por teo kaj
oni komencis klasifiki teon. La shato en la palaco vekis furoron
che la popolo, kaj tiam oni donacis teon al amikoj, regalis
gaston per teo kaj prezentis teon por geedzigho, kaj che la
popolo ech okazis teceremonia konkurso.
En la lastaj jaroj
de la 14-a jarcento teo farighis temo en sennombraj literaturajhoj.
En la 17-a jarcento pli kaj pli multighis la specoj de teo kaj
aperis profesio koncerne teeksportadon.
En la lastaj jaroj
la jara produktokvanto de teo superis 600 mil tunojn kaj sinsekve
aperis novaj societoj de tetrinkemuloj kaj esplorantoj de tekulturo.
Pli kaj pli multighis tetrinkejoj kaj esplorado pri tekulturo
disvastighis eksterlande. Multaj lokoj de Chinio aranghas te-festivalon
en famaj produktejoj de teo, ekzemple Yunnan- kaj Fujian-provincoj.
Te-sanktulo Lu Yu
Iun
autunan matenon de la 733-a jaro, maljuna bonzo Zhiji estis
faranta korpoekzercadon. Li audis kriojn de sovaghanseroj kaj
iris lau la sono profunde en fragmitejon. Li vidis, ke multaj
sovaghanseroj kovris per siaj flugiloj bebon purpurighintan
pro frosto. Li tuj portis la bebon en la templon kaj donis al
ghi la nomon Lu Yu.
Lu Yu estis lernema
kaj progresis rapide dank’ al instruado de la erudita
bonzo. Lu Yu shatis poezion sed ne budhismon kaj interesighis
pri teo, kiam li preparis tetrinkajhon por la majstro. Poste
Lu Yu forlasis la templon.
Li venis al iu teatra
trupo kaj aktorighis. Lia elstara aktorado multe plachis al
iu prefekto, kaj tiu lasta donacis al li poeziajn librojn kaj
skribilaron.
Kaj tiam Lu Yu komencis
diligentan lernadon. Li studis teon kaj ofte iris serchi drogherbojn,
florojn kaj foliojn, kies infuzajhoj estas trinkeblaj. Li povis
ne nur kuraci kunlernantojn, sed ankau fari multajn shatatajn
trinkajhojn. Li registris la procedon de tepreparado. Foje li
iris kolekti sovaghajn krizantemajn florojn kaj trovis fonton
apud granda shtono sur montodeklivo. Li petis larghigi la fonton
kaj nomis ghin “Fonto de Lu Yu”. La fonto estas
neelcherpebla kaj la akvo estas tre klara kaj dolcha, per kiu
li infuzis teon.
Post
granda penado li finis la skribadon de “Libro de teo”,
la unua faka verko pri tekulturo.
Trinkilaro kaj tearto
En Chinio oni uzas
tetrinkilarojn porcelanajn, fajencajn, lakchizitajn, vitrajn,
metalajn, lignajn kaj bambuajn. La plej superaj tetrinkilaroj
estas faritaj el purpura kaolino en Yixing de Jiangsu-provinco.
Nuntempuloj trinkas
teon en tri manieroj:
1. El tetaso kun kovrilo — En la antikva
Chinio, chu en kortego, chu inter la popolo, oni trinkis teon
el taso kun kovrilo. Tio estas la plej populara maniero.
2. El granda krucho — De antikveco la chinoj prenis kruchon
kiel kutiman ujon por trinki teon. Oni infuzis teon en granda
krucho kaj dividis la infuzajhon. Tiu maniero estas multe pli
populara en la nordo ol en la sudo.
3. Teceremonio Gongfu — Maniero shatata en la
suda parto de Fujian-provinco kaj Guangdong-provinco. La procedo
estas tre pedanta. Por tio oni devas pretigi specialan trinkilaron
kaj ankau bonajn tefoliojn kaj bonan akvon. Malsamaj specoj
de teo postulas malsamajn manierojn por infuzado.
Famaj specoj de teo
Teo
de Chinio estas klasifikita en 8 kategoriojn:
Bruna teo estas fermentigita, kaj la plej
fama estas bruna teo produktita de Qimen.
Verda teo estas bake sekigita fresha tefolio,
kaj la plej famaj estas Yuhuacha, Lumudan de Jiangshan,
Longjing de Xihu kaj Maojian de Xinyang.
Blanka teo: la plej famaj estas Baimudan kaj
Yinzhenbaihao.
Flava teo: Yinzhen de Junshan.
Nigra teo: Puercha.
Aromita teo: Jasmena teo, roza teo kaj osmanta teo.
Wulong-teo: Wulong de Taiwan kaj Tieguanyin
de Fujian.
Premita teo: teo premita en formo de briko au bulo, longe konservebla.
Funkcioj de teo
Krom
trinki infuzajhon de teo, oni uzas teon ankau en gastronomio.
Oni uzas teon en gastronomio
pro ghia farmacia funkcio. De antikveco chinoj kredis, ke chiuj
manghajhoj havas farmacian funkcion. Teo havas koloron, aromon,
guston kaj formon, kaj servas kiel spicajho kaj medikamento,
tial pladoj kun teo havas duoblan funkcion, ke ghi povas stimuli
apetiton, kvietigi malsaton kaj preventi iujn malsanojn. Ekzemple
oni kuiras ovon en teo kaj diversaj spicajhoj, miksas teon kun
kacho au rizo, preparas senkrustigitajn salikokojn kun teo,
vaporumas karason kun Longjing-teo, buljonon kun teo
kaj tomatan supon kun verda teo.