Chinio estas lando
kun multaj nacioj. Chiu el ili havas siajn enhavorichajn festojn.
Jen kelkaj chefaj tradiciaj festoj de Han-nacio:
Printempa Festo
Printempa
festo estas la plej grava el la tradiciaj festoj de chinoj.
La festo markas la komencon de la nova jaro lau la china luna
kalendaro kaj kompreneble estas la unua festo en la jaro. La
30-an de la dekdua monato, kiam la horloghaj nadloj montras
la 12-an horon en la noktomezo, tuj eksplodas petardoj. Jen
venas la unua mateno de la nova jaro.
Antikve, la chefa
aktivado por celebri la Printempan Feston estis forpeli diablojn
kaj kulti dion. En miloj da jaroj formighis multaj moroj kaj
kutimoj, kiaj dio-bonvenigo, chiel-kulto kaj similaj, kiuj portis
superstichan koloron. Nun oni korpigis novan enhavon en la malnovaj
kutimoj: oni eksplodigas petardojn, gluas versparon kaj novjarajn
bildojn, ludas drakan lanternon kaj faras leonan dancon. Per
tio oni esprimas siajn ghojon kaj aspiron al la bela vivo.
Antauvespere de la
Printempa Festo chiuj familianoj kolektighas kune kaj ghuas
abundan festenon. Oni ne dormas nokte, intime parolas kaj intergratulas
dezirante bonan komencon en la venonta jaro. Mito rakontas,ke
en la antikveco estis feroca, hommangha monstro nomata Nian.
Antauvespere de chiu novjara festo Nian elnestighis
kaj manghis homojn vagante de unu domo al alia. Tial oni devigite
metis viandon eksterdome, fermis sin en la domon kaj ne dormis
ghis tagigho. Matene oni malfermis la pordon kaj eksplodigis
petardojn por forpeli Nian. Kaj poste oni salutis la
renkontitajn parencojn, amikojn kaj najbarojn por gratuli pro
la paco. Tion oni nomas novjara saluto. Tiu moro dauras ghis
hodiau, tamen la signifo jam shanghighas en deziron al fortuno
en la nova jaro.
En la pasinteco la
festo dauris de la 8-a de la dekdua monato ghis la 15-a de la
unua monato de la nova jaro. Nun oni ghenerale festas tri tagojn.
Lanterna Festo
Lanterna
Festo estas la 15-a de la unua monato lau la china luna kalendaro.
Antau pli ol 2300
jaroj en Chu-regno oni lumigis lampojn en la nokto de la 15-a
de la unua monato por kulti la dion de la Suno. En la 5-a kaj
6-a jarcentoj, t.e. en la periodo de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj,
furoris budhismo kaj taoismo. Tial la Lanterna Festo funkciis
kiel religia festo. En la 7-a jarcento, t.e. en Tan-dinastio,
la festo farighis des pli solena. La imperiestro ordonis nuligi
la noktan elirmalpermeson en tiu tago por ke chiuj libere promenu
surstrate kaj sate ghuu lanternojn. Kaj en la 10-a jarcento,
t.e. en Song-dinastio, krom lumigi lanternojn, oni ankau prezentis
surstrate operon kaj dancon richajn je folklora gusto.
En la moderna tempo
la lanterna festo servas kiel bona shanco por montrado de popolaj
metiartajhoj. Chiufoje en la nokto de la festo, en iuj urboj
oni eksponas diversformajn charmajn lanternojn, kiel palacaj
lanternoj, murlanternoj, karuselaj lanternoj, animalfiguraj
lanternoj k.a. Krome, en iuj lokoj oni ludas ankau balancilojn
kaj draklanternojn, faras raketadon, dancas sur stilzoj kaj
prezentas jango-dancon.
En tiu tago krom rigardo
de lanternoj oni ankau manghas kuiritajn pastechojn faritajn
el gluecriza faruno kun sukero, dispecigitaj osmantfloroj kaj
nuksokernoj ene. La pastecho estas maldiktegajha kaj bongusta.
Tago de Klaro kaj Brilo
Tago
de Klaro kaj Brilo estas la 5-a (au la 4-a) de aprilo. La tago
estas serena kaj vegetajhoj burghonas, chio revivighas sur la
tero. Tiutage oni kutime ekskursas al antauurbo. Tie ili deshiras
kelkajn salik-shosojn kaj pendigas ilin sub la tegmentrando
de sia domo. Virinoj de iuj lokoj plektas delikatan girlandeton
el salik-shosoj kaj metas ghin sur la kapon kiel simbolon de
eterna juneco.
Chinoj havas moron
viziti en tiu tago la tombojn de mortintoj por ilin rememori
au planti salikojn. Tio eble devenas de la Festo de Malvarma
Manghajho. Legendo diras, ke antau pli ol 2600 jaroj, t.e. en
la periodo de Printempo kaj Autuno, la regnestro Zhong Er, post
sia surtronigho, multe premiis kaj promociis siajn antauajn
sekvantojn, sed lia savinto Jie Zhitui ne akceptis tion kaj
ekvivis sian ermitan vivon sur la monto Mianshan. La regnestro
Zhong Er povis fari nenion alian ol bruligi la monton por ke
li eliru. Sed li rifuzis tion kaj brulmortis kune kun sia patrino.
Por memori lin la antikvaj chinoj en la tago de lia morto prenis
malvarmajn manghajhojn, por eviti uzon de fajro. La moro heredighis
kaj farighis la Festo de Malvarma Manghajho. Unu au du tagojn
post la festo estas la Festo de Klaro kaj Brilo, kiu de tiam
strikte ligighis kun balaado de tomboj por rememori mortintojn.
Nun en la Festo de
Klaro kaj Brilo oni balaas la tombojn de la revoluciaj martiroj,
metas florojn antau ili au plantas en la tombejoj salikidojn
por ilin karmemori.
La Kvina de la Kvina Monato
La
Kvina de la Kvina Monato okazas en la kvina tago de la kvina
monato lau la china luna kalendaro.
En tiu tago chinoj
remkonkursas per drakaj boatoj kaj manghas zongzi.
Estas legendo: En la periodo de Printempo kaj Autuno antau pli
ol 2000 jaroj la granda china patriota poeto Qu Yuan (ch. 340-278
a.K.) sin dronigis en rivero en la kvina tago de la kvina monato
pro la senforteco por savi la patrolandon el pereo kaj neebleco
efektivigi siajn politikajn proponojn. La tieaj loghantoj kun
granda malghojo serchadis boate en la rivero por trovi lian
kadavron. Poste en tiu tago oni chiam remis en boatoj por konsoli
lian animon. Kaj iom post iom formighis la kutimo de remkonkurso
en tiu tago.
Frumatene de tiu tago
oni ghoje veturis de diversaj lokoj al konkursejo per ligna
boato kun pintaj kaj suprenlevitaj drakkapa pruo kaj drakvosta
pobo. Je la komenco de la konkurso oni gongas kaj tamburas sur
la bordoj, tiam la konkursantoj per sia tutforta remado antauenmovas
la boaton kiel eble plej rapide kaj rigardantoj ghojkrias por
kuraghigi ilin.
Legendo diras ankau,
ke post la morto de Qu Yuan chiujare lia edzino jhetis manghajhon
en la riveron en tiu tago por kulti lin. Foje shi songhis, ke
shia edzo diras al shi: “Drako kaptis chiujn manghajhojn,
kiujn vi donis al mi. Ghi nenion timas, krom bambuo kaj diverskoloraj
silkaj fadenoj.” Poste oni volvas manghajhon el glueca
rizo per bambuaj folioj kaj chirkauligas ghin per diverskoloraj
silkaj fadenoj por rememorigi pri la poeto. La manghajho estas
nomata zongzi, kiu poste farighis tradicia manghajho
por tiu festo.
Autunmeza Festo
La
chinoj festas sian Autunmezan Feston en la 15-a tago de la oka
monato lau la china luna kalendaro. Lun-kuko estas ilia fest-manghajho.
Legendo diras: En
la 14-a jarcento la china popolo decidis ekribeli kontrau la
kruela reganto je la 15-a de la oka monato lun-kalendara. Ili
enshovis en lun-kukon paperslipon kun dato de ribelo kaj ghin
transdonis unu al alia. Poste oni ekhavis la kutimon manghi
lun-kukojn. Nun la kutimo simbolas harmonian kuneston de la
tuta familio.
Estas multaj specoj
de lun-kukoj. Ili estas kun farchoj de juglandoj, pinaj nuksoj,
akvomelonaj semoj kaj sekigitaj fruktopecoj ene, au kun jujubpulpo,
sukerita fazeola pasto kaj hakita shinko interne kaj tegajho
el tritika faruno knedita kun oleo kaj sukero ekstere. La kukoj
estas bakitaj orflave, havas diversajn formojn, plej ofte rondan.
Oni shatas ilin pro ilia delikateco kaj dolcheco. Oni achetas
ilin ankau kiel festodonacon al siaj parencoj au amikoj.
Ofte estas bona vetero
en mezautuno. Vespere sub la hela luno kunsidas la tuta familio
chirkau la tablo por manghi lun-kukojn kaj ghui la lunon ghis
profunda nokto. La festo nature vekas nostalgion che tiuj, kiuj
loghas for de sia hejmloko.
Antaue, tiuvespere
en iuj lokoj oni metis fruktojn kaj lun-kukojn sur tablojn en
sia korto kaj bruligis incenson kaj lumigis kandelojn che lunlevigho
por kulti la dion de la luno.
Festo Duble Naua
La
festo Duoble Naua estas celebrata en la 9-a tago de la naua
monato lau la china luna kalendaro.
Oni havas la feston
en autuno -- ora rikolta sezono. Post laborado oni ghoje sin
amuzas per montogrimpado dum la festotago.
Pri la festo cirkulas
legendo: En la Orienta Han-dinastio (25 p.K. -- 220 p.K.) feo
Fei Changfang diris al sia dischiplo Huan Jing:“Vian familion
trafos malfelicho je la 9-a de la naua monato. En tiu tago chiu
el via familio dorse portu sakon kun kornusfruktoj al monto
por tie trinki krizanteman vinon, tiam la malfelicho estos evitita.”
La familianoj de Huan faris tion lau lia propono. Reveninte
hejmen, ili vidis, ke mortis chiuj iliaj brutoj. Poste, je la
9-a de la naua monato chiujare oni montogrimpas por sia bono.
Tio ebligas al la festantoj ghui pejzaghojn kaj spiri freshan
aeron.
Kornuso estas sovagha
planto kaj ghiaj fruktoj servas kiel medikamento. Estas interesa
aktivado kolekti kornusfruktojn dum la festo.
Lau la malnova moro,
en la festotago la gepatroj devas regali sian edzinighintan
filinon per vaporumita farunajho, tial oni nomas tiun feston
ankau Festo de Filino. Estas du specoj de tia manghajho: unu
farita el sukerita faruno en du au tri tavoloj, kun malgrandaj
fruktopecoj en la interno; alia surhavanta jujubojn, sensheligitajn
kashtanojn au kratagfruktojn. Se la filino ne povas cheesti,
tio malghojigas shiajn gepatrojn kaj gefratojn.