En Chinio kompare
frue naskighis taoisma ideologio, kiu poste enkondukighis en
la popolon kaj formighis taoisma religio. La taoisma ideologio
kaj konfuceanismo ambau estas tradicia filozofio de Chinio.
Taoisma ideologio
formighis malpli frue ol konfuceanismo. En Song-dinastio (960-1279)
konfuceanismo forpushis taoismon, sed fakte ghi multe lernis
de ghi. Post enkondukigho de budhismo en Chinion, aperis tendenco
de kunigho de budhismo kaj taoismo.
En la okuloj de la
china popolo taoismo estis ideologia sistemo pli modesta kaj
grandanima ol konfuceanismo kaj budhismo.
En la longa historia
evoluo samkiel budhismo kaj konfuceanismo, taoismo donis profundan
influon al la ideologio, kulturo, politika sistemo kaj socio
de Chinio kaj ludis gravan rolon por formigho de la naciaj karaktero,
animstato kaj kohero. Hodiau sub la nova historia situacio estas
necese denove jughi taoisman kulturon, forigi ghian feudisman
fechon, asimili ghian racian kremon kaj disvolvi ghian aktualan
valoron.
Por la socio kaj aliuloj
La socio konsistas
el grandnombraj vivaj homoj, kies volo kaj aktivado donas grandan
au malgrandan influon al la historia evoluo de la homaro, dum
la individuoj povas realigi sian valoron kaj akiri siajn interesojn
kun la socia progreso, tial chiuj havas respondecon por la sociaj
disvolvigho kaj progreso. Taoismo klare konas tiun rilaton inter
la individuoj kaj socio kaj alte taksas la devon de chiuj individuoj
al la socio. Ghi postulas, ke oni devas prizorgi ne nur sin
mem, sed ankau aliajn, kaj neniu rajtas fari malutilon al aliaj
por siaj propraj interesoj, sed male, oni devas chasi komunajn
interesojn de la tuta popolo. Nur bone plenuminte sian socian
devon, oni povas farighi homo utila al la socio, homo morala
kaj ech feo. Kompreneble la taoisma aspiro al feigho portas
superstichan koloron, tamen ghi estas humanisma. Ech hodiau
ghi ankorau havas pozitivan faktoron. Kiamaniere oni povas feighi
kaj samtempe prizorgi aliajn? Lau taoismo oni devas enkorpigi
ties socian devon en la ordinara vivo kaj memkulturi en la socia
vivo. Taoismo oponas kontrau tia vivmaniero, kiel memkulturo
por nura kulturado for de la socia vivo. Ankau tio havas sian
racian elementon hodiau.
Por shparemo kaj kontrau dibocho
En la china tradicia
kulturo budhismo, konfuceanismo kaj taoismo chiuj aprobas shparemon
kaj malaprobas dibochon. Fakte, tio estas ia vivmaniero kaj
ankau ia pozitiva animstato. Kun tiu spirito kaj laborstilo
ech en la tempo de materia malsuficho kaj malfacila medio oni
povas kuraghe progresi por venki chiujn malfacilojn kaj realigi
sian idealon. Kaj kun abundo da richajhoj oni povas rifuzi dibochon,
sed teni diligentecon kaj modestecon, kaj diligente labori por
bela perspektivo. Tial oni ofte diras, ke shparemo kondukas
al sukceso kaj dibocho al malvenko. Taoismo aprobas modestan
vivon kaj malaprobas dibochon. Ghi postulas, ke oni malmulte
zorgu pri si mem kaj malmulte avidu kaj facile kontentighu.
Taoistoj opinias, ke nur tiele oni povas esti digna kaj lia
vivmedio farighos felicha. Alie lin trafos malfelicho kaj la
socio suferos de dibocho kaj tumulto.
La china nacio spertis
diversajn malfelichojn kaj daure progresas. Oni devas certagrade
atribui tion al tiu shparema spirito.
Sama fonto de la naturo kaj homoj
La homoj chiam ludas
gravan rolon por la socia disvolvigho. La sociaj disvolvigho
kaj progreso chiam montrighas en la homoj, ekz. kontentigi la
bezonon de la homa ekzisto kaj disvolvigho kaj levi la kvaliton
kaj kapablon de la sociaj membroj. Tamen la ekzisto kaj disvolvigho
de la homa socio estas bazita sur kaj premisita de la ekzisto
kaj disvolvigho de abundo da naturaj richfontoj kaj natura medio,
tial ghusta traktado de la interrilatoj inter la homoj kaj naturo
estas unu el la fundamentaj kondichoj por la socia disvolvigho
kaj popola felicho. La taoisma kulturo profunde konas kaj bone
klarigas tiun problemon. Lau taoismo en la universo estas malsamaj
objektoj lau la formo, tamen ili estas samaj en la origino kaj
ankau la interrilatoj inter la homoj kaj naturo estas egalaj,
tial taoismo opinias, ke en la transformado de la naturo oni
devas bone koni kaj observi la leghon de la naturo, por ke chio
en la universo disvolvighu nature, ne estu malhelpita de la
homoj; char la homoj kunekzistas kun la naturo, tial ili devas
teni harmoniajn rilatojn kun la naturo, nur tiamaniere ili ne
malhelpas la naturan viglecon, sekve de tio ili mem povas vivi
kaj disvolvighi facile. Se ili tro prirabas la naturon, finfine
ili malhelpas sin mem. Lau taoisma kulturo oni opinias, ke por
vivi bonan vivon oni devas teni la medion en la natura stato
kaj alte taksi la median protektadon.
Nun oni bone scias,
ke la serioza krizo de la medio estas kauzita de la troa rabado
far la homoj de la naturaj richafontoj kaj medio sen tauga protektado,
kio tre malutilas al la harmonia rilato inter la homoj kaj naturo.
Por glatigi tiun rilaton, protekti la ekologian ekvilibron,
solvi la chiam pli gravighantan krizon de la homa ekzisto oni
devas utiligi ne nur altteknologiajn rimedojn, sed ankau la
tradician chinan kulturon, utiligeblan chiflanke, char taoisma
doktrino pri la sama origino de la naturo kaj homoj estas tre
utila por solvi tiun problemon.