Budhismo naskighis
en Hindio, kaj post enkondukigho en Chinion ghi kunighis kun
la china tradicia kulturo. En Chinio ghi havas historion jam
de pli ol 2 mil jaroj kaj farighis nedisigebla parto de la brila
china kulturo. En Tang-dinastio ghi estis prospera pro sia strikta
rilato kun grandskala konstruo de budhismaj pagodoj kaj temploj
por enteni budhan sariron.
Estas multspecaj sariroj,
el kiuj la budha sariro havas specialan signifon, char ghi estas
ostajho de Shakjamunio kaj en la okuloj de budhistoj ghi estas
plej granda sanktajho.
Kio estas sariro?
Sariro devenis de
sanskrito kun signifo de osto. Ghi havas du specojn, t.e. la
budha sariro kaj bonza sariro. La ordinaraj homoj komplete cindrighis
post kremacio, dum noblaj bonzoj post kremacio farighis cindro
kun kelke da kristalajhoj pro sia longatempa vegetarado kaj
atentema memkulturo. En la okuloj de budhistoj la sariroj estas
globetoj formitaj de esenco, vitala energio kaj spirito, kiel
simbolo de nobleco kaj energia memkulturado. Tial ne nur Shakjamunio,
sed ankau liaj noblaj dischiploj havis sariron. Post morto de
budhisma majstro Hongyi, liaj dischiploj kremaciis lin, trovis
el lia cindro multe da sariroj kaj kultis ilin en pagodo.
Estas tutkorpa sariro
kaj apartaj kristalaj sariroj.
Oni povas dividi sarirojn
ankau per alia kriterio, t.e. kristalaj kaj sutraj. Ekz. la
Budho predikis 49 jarojn kaj postlasis sutrajn sarirojn el 12
volumoj, sed la ordinaraj sariroj estas kristalaj, kiuj estas
same valoraj kiel la sutraj por glorigi la budhisman doktrinon.
Legendo diras, ke
Asoka konstruigis 84 mil pagodojn por kulti la 84 mil sarirojn
kaj de tio prosperighis budhismo.
Fingra osto kaj dento de Shakjamunio
Shakjamunio forpasis
antau pli ol 2000 jaroj. En Chinio estas 19 pagodoj, kie kultighas
liaj sariroj. El ili Famen-templo kun budha fingrosto estas
fama tra la tuta mondo.
Famen-templo situas
en norda parto de Fufeng-gubernio de Shaanxi-provinco, je 110
km for de Xi'an, chefurbo de la provinco. La templo konstruighis
en la lasta periodo de la Orienta Han-dinastio (25-220) kaj
atingis sian kulminon de disvolvigho en Tang-dinastio (618-907).
Tiam ghi apartenis al imperiestra familio. Legendo diras, ke
Asoka disdonis la budhajn sarirojn al multaj lokoj por prosperigi
la religion sub la kondicho, ke oni nepre devas konstrui templon
por kulti la sariron. Famen-templo estas la plej granda el ili.
Ghi estis riparita multfoje. En 1987, kiam oni bonordigis la
pagodan bazon, oni malkovris la subteran palacon konstruitan
en Tang-dinastio, kie estas konservitaj la budha fingrosto kaj
multe da valoraj objektoj de Tang-dinastio. Tio estis granda
afero en la budhisma historio.
La budha fingrosto
estis respektata de imperiestroj de Tang-dinastio. Oni venigis
ghin 7-foje en Chang'an kaj Luoyang por kulti ghin. Chiufoje
oni elspezis grandan monsumon por okazigi grandiozan ceremonion.